לתוכן העניינים

Kiam oni demandis pri Esperanto?

של Demian, 27 בינואר 2014

הודעות: 4

שפה: Esperanto

Demian (הצגת פרופיל) 27 בינואר 2014, 16:25:32

Ĉu oni iam demandis al vi pri Esperanto? Kiel vi respondis? Mi kreas tiun ĉi fadenon kiel loko, kie ni ĉiuj povas rakonti okazojn, kiam oni demandis al ni pri Esperanto.

Mia mallonga rakonto:

Tempo: 27-a de januaro 2014
Loko: Ŝoseo inter Patiala kaj Chandigarh, en aŭtobuso

Sidante mi legis la libron Paŝoj al Plena Posedo kiam apude sidantulo eke estiĝis scivolema pri la stranga lingvo.

"Tiu ĉi estas franca," li diris.

Mi respondis, "Jes! Kiel vi scias?"

"Mi iam provis lerni la francan. Oni uzas prepozicojn "de" kaj "la" en la franca."

Mi ne parolis ion. Pasis 30 minutoj. Poste li demandis ion. Ni parolis dum 15 minutoj. Kaj poste mi provis klarigi al li ke la lingvo, pri kiu vi parolis, estas Esperanto.

"Esperanto? Ĉu temas pri Meksiko?" li kuriozis.

"Ne. Iam estis persono..."

"De kiu lando?," li haltigis min.

"Iam estis polo, kiu sin nomis Zamenhof."

"Of?

"Zamenhof."

"Okej! Zamenhof."

"Kaj li kreis lingvon por ke ni ĉiuj komuniku sen bariloj."

La aspekto de lia vizaĝo montris ke li ne komprenis.

"Vidu!," mi diris, "Ni lernas hindan sed hinda-parolantoj neniam lernas panĝanban. Simile, ni lernas anglan sed ili neniam lernas nian lingvon. Tial ni ne kapablas paroli al ili ne egala ebeno."

"Hmmm....ĉu ĝi sukcesis?"

"Jes, estas pli miloj da personoj kiuj ĝin parolas."

"Ĉu oni agnoskas ĝin?"

"Ne, sed kelkaj personoj lernas ĝin. Korea virino, kiu ne parolas anglan, instruas al mi korean per Esepranto."

"Ĉu vi kredas je dio?"

Kaj nia interparolo pri Esperanto finiĝis.

efilzeo (הצגת פרופיל) 27 בינואר 2014, 16:58:10

Ha ha, tiel li ŝanĝis temon. Do, ĉu li kredis je dio?

Oijos (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2014, 11:40:44

Neniam. Neniu scias, ke mi parolas ĝin. Mi perdis multe da tempo en publikaj lokoj, ĉar mi ne kuraĝis legi/lerni Esperantaĵojn tiam, kiam aliuloj povis vidi.

goli (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2014, 12:36:23

Miaj plej intimaj amikoj scias pri mia esperantumado ĉar mi rakontis ilin pri ĝi. Unu de ili interesiĝis en la lingvo, sed li estas tre pigra por tio ridego.gif
Sed mi memoras, ke novjarajn festotagojn mia amikino Maŝa, donante al mi donacon, kiu estas libro pri semantiko, diris, kiel ŝi serĉis la donacon por mi.

En librovendejo Maŝa demandis vendulon: "Mi volus fari donacon por mia amiko, li amas esperanton. Ĉu vi havas ion tiela?"
Vendulo respondis: "Ĉu ĝi estas io hispana?"

Kaj poste ni disputis pri bezoneco de esperanto.

לראש הדף