Al la enhavo

Komprenigu al mi unu aferon!

de Oijos, 2014-januaro-30

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2014-januaro-31 13:58:45

Ondo:
Oijos:Ĉu iu havas eĉ ligilon al klarigo en PMEG?
Ĉu vi celas ĉi tion: 8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj?

Via ekzemplo "por havigi al li urban akvon kaj elektron" ne estas erara, se oni volas diri ke ambaŭ estas urbaj, kaj la akvo kaj la elektro. Estas simple iomete pli klare kaj unusence diri "urbajn".
Ĝi ja estas erara (se oni volas diri ke ambaŭ estas urbaj).

Ondo (Montri la profilon) 2014-januaro-31 14:51:29

Oijos:
sudanglo:konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo
Ĉiuj tiuj frazoj estas misaj.

Oni devas harfendadi por sukcesi en la testo.
Pri kio vi parolas? Sudanglo kaj mi kaj PMEG simple diris al vi, kia la lingvo estas. Ĉu vi nomas tion eraroj?

Vi parolas pri iu testo kaj "misaj" kaj "erara" frazoj. Pri kiuj eraroj temas? Ĉu vi faris erarojn en iu testo aŭ ĉu iu prijuĝanto erare taksis viajn frazojn? Kiujn frazojn?

Oijos (Montri la profilon) 2014-januaro-31 15:32:07

Ondo:
Oijos:
sudanglo:konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo
Ĉiuj tiuj frazoj estas misaj.

Oni devas harfendadi por sukcesi en la testo.
Pri kio vi parolas? Sudanglo kaj mi kaj PMEG simple diris al vi, kia la lingvo estas. Ĉu vi nomas tion eraroj?

Vi parolas pri iu testo kaj "misaj" kaj "erara" frazoj. Pri kiuj eraroj temas? Ĉu vi faris erarojn en iu testo aŭ ĉu iu prijuĝanto erare taksis viajn frazojn? Kiujn frazojn?
Se tiuj kvar frazoj estus en la testo, ili estus ĝustigendaj.

Komputilo aŭtomate prijuĝas.

Jes, mi faris multajn erarojn. Sed tiu ĉi estis la nura eraro, kiun mi ne tuj komprenis.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-februaro-01 13:00:12

Ĉu la C-ekzameno insistas ke ...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron (do kun pluraligo de la adjektivo) estas la sola korekta formo?

Se jes, tio estas eraro en la ekzameno.

Oijos (Montri la profilon) 2014-februaro-01 13:06:14

sudanglo:Ĉu la C-ekzameno insistas ke ...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron (do kun pluraligo de la adjektivo) estas la sola korekta formo?
Jes.

horsto (Montri la profilon) 2014-februaro-02 00:35:42

sudanglo:Ĉu la C-ekzameno insistas ke ...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron (do kun pluraligo de la adjektivo) estas la sola korekta formo?

Se jes, tio estas eraro en la ekzameno.
Kial?
...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron
signifas:
...por havigi al li urban akvon kaj urban elektron
Mi ne vidas eraron.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-februaro-02 09:30:15

Ŝajne, laŭ la respondo de Oijos, la ekzameno traktas la senpluralon de la adjektivo kiel eraron.

Sed la ne-pluraligo de la adjektivo ne nur troviĝas en la paroladoj de Zamenhof, sed ankaŭ en modernaj tekstoj. La subaj estas de Monato aŭ de Ondo.

meritas nian sinceran dankon kaj gratulon
Ni tostu la verdan fortunon de la pola bardo kaj eldonisto
por konservado de la originaleco de armena kulturo kaj lingvo
Ilia abundo kaj grandeco estis tute neatenditaj
Britio, kiu trudis al ĝi sian lingvon kaj kulturon

Tjeri (Montri la profilon) 2014-februaro-02 10:13:48

La frazo "havigi al li urban akvon kaj elektron" indikas, ke la akvo estas urba kaj la elektro ne. Same kiel "mi vidis blankan urson kaj balenon" indikas, ke nur la urso estas blanka.
Ĉu erara, ĉu ĝusta, povas dependi de la kunteksto, sed logike, oni devus precizigi "...urban akvon kaj fremdan (aŭ regionan, privatan, ktp) elektron", se akvo kaj elektro havus malsimilajn devenojn.

akueck (Montri la profilon) 2014-februaro-02 16:00:20

Oijos:Temas pri lingvoekzameno, nivelo C (alta). Ne legu, se vi ne jam trapasis la teston, se vi ne volas trompi.

...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron.

Ĉu iu scipovas ekspliki al mi, kial estas erare skribi: "...por havigi al li urban akvon kaj (urban) elektron."?
Do, nur forigi la j-literon de "urbajn"-vorto.

Alia afero: en la rezultopaĝo estas uzataj vortoj nekorekte kaj korekta mise.
Oni povas pravigi la senerarecon de "... por havigi al li urban akvon kaj elektron" interalie per jena teksto de la Fundamenta Ekzercaro § 11:
"La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho ..."

Fakte pri ekzamenoj oni devas certigi sin antaue, lau kiuj principoj io estas rigardata kiel "eraro". Estas pluraj ebloj:
Lau la por Esperanto valida normaro, lau la lingvo-uzo de la plimulto de la parolantoj, lau la opinio de la ekzamenisto, lau la opinio de la sekretario de la Akademio de Esperanto, lau ties tiel nomata "Konsultejo" k. t. p.

(Mia supra pritakso bazighas sur la eblo de mi listigita kiel unua.)

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-februaro-02 16:49:35

Miaopinie tiaj testoj ne pruvas multon. Vera ekzameno devas esti hom-al-homa. Jam la fakto ke Oijos debatas la demandon estas por mi pruvo de lia/ŝia scipovo de Esperanto.

Reen al la supro