Tin nhắn: 29
Nội dung: Esperanto
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 13:58:45 Ngày 31 tháng 1 năm 2014
Ondo:Ĝi ja estas erara (se oni volas diri ke ambaŭ estas urbaj).Oijos:Ĉu iu havas eĉ ligilon al klarigo en PMEG?Ĉu vi celas ĉi tion: 8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj?
Via ekzemplo "por havigi al li urban akvon kaj elektron" ne estas erara, se oni volas diri ke ambaŭ estas urbaj, kaj la akvo kaj la elektro. Estas simple iomete pli klare kaj unusence diri "urbajn".
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 14:51:29 Ngày 31 tháng 1 năm 2014
Oijos:Pri kio vi parolas? Sudanglo kaj mi kaj PMEG simple diris al vi, kia la lingvo estas. Ĉu vi nomas tion eraroj?sudanglo:konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikojĈiuj tiuj frazoj estas misaj.
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo
Oni devas harfendadi por sukcesi en la testo.
Vi parolas pri iu testo kaj "misaj" kaj "erara" frazoj. Pri kiuj eraroj temas? Ĉu vi faris erarojn en iu testo aŭ ĉu iu prijuĝanto erare taksis viajn frazojn? Kiujn frazojn?
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 15:32:07 Ngày 31 tháng 1 năm 2014
Ondo:Se tiuj kvar frazoj estus en la testo, ili estus ĝustigendaj.Oijos:Pri kio vi parolas? Sudanglo kaj mi kaj PMEG simple diris al vi, kia la lingvo estas. Ĉu vi nomas tion eraroj?sudanglo:konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikojĈiuj tiuj frazoj estas misaj.
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo
Oni devas harfendadi por sukcesi en la testo.
Vi parolas pri iu testo kaj "misaj" kaj "erara" frazoj. Pri kiuj eraroj temas? Ĉu vi faris erarojn en iu testo aŭ ĉu iu prijuĝanto erare taksis viajn frazojn? Kiujn frazojn?
Komputilo aŭtomate prijuĝas.
Jes, mi faris multajn erarojn. Sed tiu ĉi estis la nura eraro, kiun mi ne tuj komprenis.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 13:00:12 Ngày 01 tháng 2 năm 2014
Se jes, tio estas eraro en la ekzameno.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 13:06:14 Ngày 01 tháng 2 năm 2014
sudanglo:Ĉu la C-ekzameno insistas ke ...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron (do kun pluraligo de la adjektivo) estas la sola korekta formo?Jes.
horsto (Xem thông tin cá nhân) 00:35:42 Ngày 02 tháng 2 năm 2014
sudanglo:Ĉu la C-ekzameno insistas ke ...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron (do kun pluraligo de la adjektivo) estas la sola korekta formo?Kial?
Se jes, tio estas eraro en la ekzameno.
...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron
signifas:
...por havigi al li urban akvon kaj urban elektron
Mi ne vidas eraron.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 09:30:15 Ngày 02 tháng 2 năm 2014
Sed la ne-pluraligo de la adjektivo ne nur troviĝas en la paroladoj de Zamenhof, sed ankaŭ en modernaj tekstoj. La subaj estas de Monato aŭ de Ondo.
meritas nian sinceran dankon kaj gratulon
Ni tostu la verdan fortunon de la pola bardo kaj eldonisto
por konservado de la originaleco de armena kulturo kaj lingvo
Ilia abundo kaj grandeco estis tute neatenditaj
Britio, kiu trudis al ĝi sian lingvon kaj kulturon
Tjeri (Xem thông tin cá nhân) 10:13:48 Ngày 02 tháng 2 năm 2014
Ĉu erara, ĉu ĝusta, povas dependi de la kunteksto, sed logike, oni devus precizigi "...urban akvon kaj fremdan (aŭ regionan, privatan, ktp) elektron", se akvo kaj elektro havus malsimilajn devenojn.
akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:00:20 Ngày 02 tháng 2 năm 2014
Oijos:Temas pri lingvoekzameno, nivelo C (alta). Ne legu, se vi ne jam trapasis la teston, se vi ne volas trompi.Oni povas pravigi la senerarecon de "... por havigi al li urban akvon kaj elektron" interalie per jena teksto de la Fundamenta Ekzercaro § 11:
...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron.
Ĉu iu scipovas ekspliki al mi, kial estas erare skribi: "...por havigi al li urban akvon kaj (urban) elektron."?
Do, nur forigi la j-literon de "urbajn"-vorto.
Alia afero: en la rezultopaĝo estas uzataj vortoj nekorekte kaj korekta mise.
"La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho ..."
Fakte pri ekzamenoj oni devas certigi sin antaue, lau kiuj principoj io estas rigardata kiel "eraro". Estas pluraj ebloj:
Lau la por Esperanto valida normaro, lau la lingvo-uzo de la plimulto de la parolantoj, lau la opinio de la ekzamenisto, lau la opinio de la sekretario de la Akademio de Esperanto, lau ties tiel nomata "Konsultejo" k. t. p.
(Mia supra pritakso bazighas sur la eblo de mi listigita kiel unua.)
Amike
Andreas
--
Andreas Kueck
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 16:49:35 Ngày 02 tháng 2 năm 2014