Tartalom

Komprenigu al mi unu aferon!

Oijos-tól, 2014. január 30.

Hozzászólások: 29

Nyelv: Esperanto

sudanglo (Profil megtekintése) 2014. február 3. 9:01:38

La frazo "havigi al li urban akvon kaj elektron" indikas, ke la akvo estas urba kaj la elektro ne
Pro la multaj ekzemploj kie la adjektivo en singulara formo aplikiĝas al ambaŭ substantivoj, oni ne povas aserti tion.

Maksimume, la frazo estas ambigua sen pli da konteksto.
mi vidis blankan urson kaj balenon" indikas, ke nur la urso estas blanka.
Ne per si mem. Vi interpretas la frazon en tiu senco ĉar baleno kutime ne estas blanka.

La pluraligo estas rimedo por precizigi ke la adjektivo kvalifikas amabaŭ substantivojn, sed oni ne povas klasi ĝin kiel devigan en kazoj kie la singularo ne estigus miskomprenon.

Ĉi tiu diskuto simple substrekas, ke je pli alta nivelo oni devas esti tre zorga en la konstruo de testoj de gramatika kompetenteco en Esperanto, ĉar ankoraŭ ekzistas inter spertaj Esperantistoj kampoj sur kiuj estas diversaj opinioj/teorioj, aŭ sur kiuj la ĝusteco de tiu aŭ alia frazo restas ankoraŭ ne definitive decidita.

Kiu el la sekvaj estas korekta? (Laŭ konata gramatika regulo nur unu estas tia)

Mi pensas kompreneble, ke vi povas havi alian opinion.
Mi pensas komprenebla, ke vi povas havi alian opinion.


Ĉu ĉi tiu frazo estas korekta?

Ŝokis min ŝia ne-mastro de la akuzativo.

Eĉ oni ankoraŭ disputaĉas inter la klerularo ĉu 'korekta' estas korekta.

sudanglo (Profil megtekintése) 2014. február 3. 9:14:32

Cetere, ke (laŭ aserto de Erinja en la angla forumo) la frazoj en la C-ekzameno estas prenitaj el la verkoj de konataj aŭtoroj, estas nenia garantio pri korekteco.

1. Malofte, Esperantaj verkoj submetiĝas al profesia redaktado antaŭ publikigo

2. Multaj konataj aŭtoroj eksperimentas en siaj verkoj kun la lingvo.

Oni ne povas forte kondamni tiun lastan, ĉar tiu eksperimenta uzo kontribis en la pasinteco, kaj eble ankoraŭ kontribuas, al la disvolviĝo de la lingvo.

Tjeri (Profil megtekintése) 2014. február 3. 14:24:26

Vi interpretas
???
Estas nenio interpretenda, kiam oni sekvas simplan kaj logikan regulon.
Mi eble vidis blankajn urson kaj balenon, leginte faman verkon de Melville. ridulo.gif

akueck (Profil megtekintése) 2014. február 3. 16:52:54

sudanglo:Cetere, ke (laŭ aserto de Erinja en la angla forumo) la frazoj en la C-ekzameno estas prenitaj el la verkoj de konataj aŭtoroj, estas nenia garantio pri korekteco.
Por pritaksi ion kiel au "eraran" au "ne eraran", oni bezonas klaran difinon. Okaze de Esperanto tia difino estas akceptita de delegitoj de ghiaj parolantoj: Temas pri la [url="http://eo.wikipedia.org/wiki/Bulonja_Deklaracio"]Bulonja Deklaracio[/url], pli precize ties 4a paragrafo, el kiu mi citas jenan frazon: "La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo 'Fundamento de Esperanto', en kiu neniu havas la rajton fari shanghon."

Precipe en lingvo-ekzamenoj oni devas respekti tion chi, se la ekzamena instanco volas esti rigardata kiel serioza.

sudanglo:2. Multaj konataj aŭtoroj eksperimentas en siaj verkoj kun la lingvo.

Oni ne povas forte kondamni tiun lastan, ĉar tiu eksperimenta uzo kontribis en la pasinteco, kaj eble ankoraŭ kontribuas, al la disvolviĝo de la lingvo.
Precipe la disvolvigho de Esperanto estas garantiata de la Fundamento. Mi mencias chefajn specifojn:

a) [url="http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_germana.html"]Regulo 15[/url]: Ghi garantias la uzeblecon de internaciaj vortoj; ili ne bezonas esti oficialaj au Fundamentaj.
b) La [url="http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html"]Antauparolo[/url]: Ghiaj alineoj 7a kaj 8a permesas la uzadon de respektive novaj vortoj kaj formoj novaj (chi lastaj devas esti rekomenditaj de autoritata centra institucio).

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Oijos (Profil megtekintése) 2014. február 5. 16:15:13

Estas ankaŭ samspeca okazo en la B-nivela testo!!

4. Pri diversaj aferoj
5. Dankon por vi-__aj____ komento kaj laboro!


Ĉi-foje mi konfideme aldonis la multnombron!

sudanglo (Profil megtekintése) 2014. február 6. 11:50:36

Ĉu la ekzercaro estas parto de la Fundamento?

Kiel iu jam atentigis, en sekcio 11 staras jena frazo

La pli maljuna (filino) estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.

El tio mi tiras la konkludon ke kiam al adjektivo klare kvalifikas ambaŭ sekvajn substantivojn, tiam ne estas absolute necesa la pluraligo.

Kiu supozus ke dankon por via komento kaj laboro signifas dankon por via komento kaj alies laboro.

Pluraligi 'via' se vi volas, sed ne for-rabu poenton en ekzameno de tiu kiu pensas ke la singularo sufiĉas.

Mi raportus al policano ke iu ŝtelis mian pasporton kaj monon, kaj tre mirus se la policano kredus ke mi ankoraŭ havas mian monon, ĉar mi ne diris 'miajn'.

Sed, povas esti frazoj en kiuj la pluraligo vere necesas por eviti miskomprenon.

Oijos (Profil megtekintése) 2014. február 6. 12:33:38

sudanglo:Ĉu la ekzercaro estas parto de la Fundamento?
Jes.

sudanglo:Kiel iu jam atentigis, en sekcio 11 staras jena frazo

La pli maljuna (filino) estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.

El tio mi tiras la konkludon ke kiam al adjektivo klare kvalifikas ambaŭ sekvajn substantivojn, tiam ne estas absolute necesa la pluraligo.

Kiu supozus ke dankon por via komento kaj laboro signifas dankon por via komento kaj alies laboro.

Pluraligi 'via' se vi volas, sed ne for-rabu poenton en ekzameno de tiu kiu pensas ke la singularo sufiĉas.

Mi raportus al policano ke iu ŝtelis mian pasporton kaj monon, kaj tre mirus se la policano kredus ke mi ankoraŭ havas mian monon, ĉar mi ne diris 'miajn'.

Sed, povas esti frazoj en kiuj la pluraligo vere necesas por eviti miskomprenon.
La ekzamenoj simple estas kontraŭfundamentaj, ĉar oni difinas la tutan frazon nekorekta pro tiu "eraro".

akueck (Profil megtekintése) 2014. február 7. 17:49:22

Oijos:La ekzamenoj simple estas kontraŭfundamentaj, ĉar oni difinas la tutan frazon nekorekta pro tiu "eraro".
Ekzameno mem ne povas esti kontrau-Fundamenta, sed kontrau-statuta. Por eltrovi, chu chi lasta trafas, oni devas unue scii, lau kiuj kriterioj okazis la elvalorigo de la ekzamen-respondoj prezentitaj de la ekzamenitoj.

Se la kriterioj bazighas sur "la" Esperanto, kies legho estas la Fundamento, tiam elvalorigo de lau-Fundamente senerara teksto kiel erara estas kontrau-statuta kaj la ekzamen-rezulto estas kontestebla.

Lau alia mesagho la kriterioj rilatas al verkoj de bonaj autoroj. Tiaokaze oni devas scii la kriteriojn por esti "bona autoro".

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

sudanglo (Profil megtekintése) 2014. február 8. 12:31:26

Tamen oni ne devas preteratenti la signifo-diferencocon, kiun povas kaŭzas pluraligo

La diferenco inter:

1. Permesu ke mi prezentu mian polan kolegon kaj amikon
2. Permesu ke mi prezentu miajn kolegon kaj amikon

estas, ke por 1. oni komprenus ke la amiko kaj la kolego estas la sama (pola) persono, kaj por 2. temas pri du personoj.

Komparu Mia amiko kaj kolego estas pola (kiu dirus 'polaj', se temas pri la sama persono?)

Vissza a tetejére