目次へ

Aŭtomata traduko de Esperanto al Lidepla

sunnynai,2014年1月31日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

sunnynai (プロフィールを表示) 2014年1月31日 10:57:33

Oni povas trovi programon por tradukado de Esperanto al Lidepla tie ĉi:
http://lidepla.esy.es/multilang/shefe.php

Povas esti interese por esperantistoj ankaŭ ĉar ĝi analizi vortojn je ĉiaj eblaj kieloj, ekzemple:

Kial gxirafo neniam estas sola?
Cxar gxi cxiam havas kolegon.

Way jirafa neva es sole?
Bikos it sempre hev den kogun-jen.
Bikos it sempre hev den gro*galsa.

sunnynai (プロフィールを表示) 2014年2月1日 14:07:05

Iom pli pri programo.

La programo "Lidepla - Multilang" scias traduki malgrandajn tekstojn (ekde unu vorton gxis kelkajn frazojn) de iu lingvo al la lingvo LidePla (lingwa de planeta = lingvo de planedo) .

Dank'al specialeco de LidePla, oni povas vidi tutan tradukproceson, ekde cxiuradiktradukado gxis preskaux "literatura" LidePla-frazo. Por tio oni bezonas nur rimarkiligi "ya" ("jes" ) apud skribajxo "Diki inter-stepa" ("montri interpasxojn" ).

La programo traktas cxiujn eblajn variantojn de vortanalizo kaj de frazanalizo.

Kelkaj specialecojn de la fonta lingvo restas post tradukado en LidePla-teksto. Estas do rekomendata legi iajn klarigojn pri la fonta lingvo antaux ol tradukadi pere de la programo.

Nun la programo tradukadas nur de Esperanto. La angla versio estas laborata.

sunnynai (プロフィールを表示) 2014年2月1日 14:08:26

Leksiko

Esperantaj vortoj estas farataj el relative malmultaj radikvortoj. Strukturo de Esperantaj vortoj dum tradukado ne sxangxigxas. Tamen iajn radikgrupojn anstatauxigas la programo per malkunmetitaj radikoj:

patr-in-o = gin*patra = mata

Ofte estas pli ol unu kielo analizi vorton, ekzemple:

kolego = kol-eg-o (gro*galsa) / koleg-o (ko-gun-jen)

La programo traktas cxiujn kaj nur la plej malkredeblajn forigas gxi antaux ol montri la finan varianton de traduko.

En Esperanto estas diversaj radikvortoj: substantivoj, verboj k.t.p. Tamen, traktante nur la formon de iu vorto, ne estas facile kompreni, cxu gxi estas facila aux derivata (kiel, ekzemple, "nokti" estas derivata de "nokto" ). En LidePla-tekston derivataj vortoj estas videble derivataj:

nokto = nocha; nokti = nocha*vati

mininvl (プロフィールを表示) 2014年2月1日 14:20:45

Anastasija, mi deziras al Vi sukcesojn en Via insista propagando de malevoluinta Lidepla!

sunnynai (プロフィールを表示) 2014年2月1日 14:36:32

mininvl:Anastasija, mi deziras al Vi sukcesojn en Via insista propagando de malevoluinta Lidepla!
Dankon!
Kvankam mi ne pensas ke gxi estas malevoluinta. Kaj mi ne propagandas la lingvon ĉi tie, mi skribas nur pri la programo, kiu, laŭ mi, estas bona ilo por lingvistika analizo.
Mi bezonas ke esperantistojn reagas ĉar nur tiel mi povos bonigi la programon. Do dankon por Via reagado!

Rikat (プロフィールを表示) 2014年2月1日 16:47:46

sunnynai, gratulo pri la projekto. Bonega atingo en tradukilofarado. Iomete mi envias vin.

sunnynai (プロフィールを表示) 2014年2月1日 17:00:27

Rikat:sunnynai, gratulo pri la projekto. Bonega atingo en tradukilofarado. Iomete mi envias vin.
Dankon! Sed kial envii? ))

先頭にもどる