前往目錄

Kial Zamenhof kreis la literon "C?"

貼文者: Rejsi, 2014年2月7日

訊息: 15

語言: Esperanto

Rejsi (顯示個人資料) 2014年2月7日下午9:55:15

Redaktita: Pardonu min. Mia demando estas iomete neklara. "Kial Zamenhof uzas la literon "C?" estas pli bona demando.

Mi ne komprenas ĉi tion. Laŭ mi, "co" sonas precize kiel "tso." Ĉiu litero en la Esperanta alfabeto estas unika, escepte de "co." Kial tio estas? Ĉu mi prononcas ĉi tiun literon malĝuste?

michaleo (顯示個人資料) 2014年2月7日下午10:16:22

Rejsi:Mi ne komprenas ĉi tion. Laŭ mi, "co" sonas precize kiel "tso." Ĉiu litero en la Esperanta alfabeto estas unika, escepte de "co." Kial tio estas? Ĉu mi prononcas ĉi tiun literon malĝuste?
Li ĝin ne kreis. C estas ordinara litero en multaj alafabetoj. Kaj ĝia esperanta prononco estas ekzakte sama kiel ekzemple en la pola. Vi povas aŭskulti kiel pronononcas ĉi tiun sonon parolsintezilo. Skribu ekzemple "co co co tso tso tso".

Rejsi (顯示個人資料) 2014年2月7日下午11:30:39

michaleo:

Pardonu min. Mi jam scias tion. Oni tre ofte uzas la literon "C" en mia unua lingvo. Mi supozas, ke mi faris la demandon strange. Mi volas scii, kial li inkluzivis ĝin en Esperanto, kiam jam ekzistas literoj, kiuj povas fari la saman sonon.

Mi aŭskultis la voĉon en via ligilo, sed mi ne aŭskultis la diferencon.

Eltwish (顯示個人資料) 2014年2月8日上午12:16:19

Povus esti, ke Zamenhof intencis, ke oni konsideru la c kiel afrikaton, t.e., kiel unuoblan konsonanton. Do, por silabi ekz. paco, oni dirus "pa-tso" kaj ne "pat-so". Mi pensas, ke eĉ ekzistas lingvoj en kiuj oni povas distingi inter vortoj per la diferenco de "ts" kaj "c", eble kun paŭzo inter la t kaj s, sed mi ne bone scias.

Oni simile povus diri, ke ĉ estas nur t plus ŝ, sed ni kutime ne aŭdas ĝin tiel. Temas pri interna reprezentado de la fonemoj.

Rejsi (顯示個人資料) 2014年2月8日上午1:06:36

Eltwish:Povus esti, ke Zamenhof intencis, ke oni konsideru la c kiel afrikaton, t.e., kiel unuoblan konsonanton. Do, por silabi ekz. paco, oni dirus "pa-tso" kaj ne "pat-so". Mi pensas, ke eĉ ekzsistas lingvoj en kiuj oni povas distingi inter vortoj per la diferenco de "ts" kaj "c", eble kun paŭzo inter la t kaj s, sed mi ne bone scias.

Oni simile povus diri, ke ĉ estas nur t plus ŝ, sed ni kutime ne aŭdas ĝin tiel. Temas pri interna reprezentado de la fonemoj.
Ho! Tio estas interesa ideo kaj eble vi pravas. Mi komprenas vian teorion, sed bedaŭrinde, mi ne povas fari diferencon inter la sono de "pa-tso" kaj "pat-so." Mi nur povas diri "pat-so."

Mi neniam pensis pri la sonojn de "ĉ" kaj "tŝ."

coderiferous (顯示個人資料) 2014年2月8日上午3:15:13

Rejsi:

Mi ne facile aŭskultas la simileco inter ĉ and tŝ, sed mi pensas pri "pa-tso" vs "pat-so", ke eble ĝi estus pli klara se oni skribos "pah tso" vs "pot so", almenaŭ kiel mi pensas pri ĝin? Mi pardonpetas se ĉi tiu ne helpas vin!

michaleo (顯示個人資料) 2014年2月8日上午6:36:41

Rejsi:
michaleo:
Rejsi:Mi ne komprenas ĉi tion. Laŭ mi, "co" sonas precize kiel "tso." Ĉiu litero en la Esperanta alfabeto estas unika, escepte de "co." Kial tio estas? Ĉu mi prononcas ĉi tiun literon malĝuste?
Li ĝin ne kreis. C estas ordinara litero en multaj alafabetoj. Kaj ĝia esperanta prononco estas ekzakte sama kiel ekzemple en la pola. Vi povas aŭskulti kiel pronononcas ĉi tiun sonon parolsintezilo. Skribu ekzemple "co co co tso tso tso".
Pardonu min. Mi jam scias tion. Oni tre ofte uzas la literon "C" en mia unua lingvo. Mi supozas, ke mi faris la demandon strange. Mi volas scii, kial li inkluzivis ĝin en Esperanto, kiam jam ekzistas literoj, kiuj povas fari la saman sonon.

Mi aŭskultis la voĉon en via ligilo, sed mi ne aŭskultis la diferencon.
Mi proponas ŝanĝi voĉon. Jan kaj sinjorinoj prononcas tion pli klare - kun pli granda diferenco.

fajrkapo (顯示個人資料) 2014年2月8日上午8:52:48

Rejsi:
Eltwish:Povus esti, ke Zamenhof intencis, ke oni konsideru la c kiel afrikaton, t.e., kiel unuoblan konsonanton. Do, por silabi ekz. paco, oni dirus "pa-tso" kaj ne "pat-so". Mi pensas, ke eĉ ekzsistas lingvoj en kiuj oni povas distingi inter vortoj per la diferenco de "ts" kaj "c", eble kun paŭzo inter la t kaj s, sed mi ne bone scias.

Oni simile povus diri, ke ĉ estas nur t plus ŝ, sed ni kutime ne aŭdas ĝin tiel. Temas pri interna reprezentado de la fonemoj.
Ho! Tio estas interesa ideo kaj eble vi pravas. Mi komprenas vian teorion, sed bedaŭrinde, mi ne povas fari diferencon inter la sono de "pa-tso" kaj "pat-so." Mi nur povas diri "pat-so."

Mi neniam pensis pri la sonojn de "ĉ"s kaj "tŝ."
En aliaj fadenoj mi jam diris ke la sono de C ne estas ekzakte ts. Ĝi ankaŭ povas esti dz, ekzemple.
La sono de c estas sono per si mem, kiel kiam oni vokas, avertas aŭ atentigas iun per tiu sono: c,c,c,c,c,c,c,c,c,c: "venu ĉi tien, aŭ ne faru tion, aŭ mi estas ĉi tie, ktp".

Por ekspliki ĝin plej bone oni uzas -ts-, sed ankaŭ utilus -ds-, sed ne estas nek ts nek ds, sed unu sola sono per si mem.

lagtendisto (顯示個人資料) 2014年2月8日上午11:04:35

Eltwish:Oni simile povus diri, ke ĉ estas nur t plus ŝ, sed ni kutime ne aŭdas ĝin tiel.
Estas interese. Sed kial Zamenhof ne uzis literojn de lingvo ĉeĥa? Ekzemple č for ch (tʃ), š for sh (ʃ)? Mi trovis la montron ĉie-tie.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年2月8日上午11:44:08

Mi kredas ke la meza Esperantisto distingus en prononco inter glit-sono kaj peco

回到上端