前往目錄

Ĉu ekzistas diferenco inter "ek- + verbo" kaj "komenci + verbo?"

貼文者: Rejsi, 2014年2月8日

訊息: 10

語言: Esperanto

Rejsi (顯示個人資料) 2014年2月8日上午1:12:30

Ekzemple, ĉu "ekkuri" kaj "komenci kuri" havas diferencon? Ĉu estas fojoj kiam ekzistas diferenco, kaj fojoj kiam ne ekzistas diferenco?

noelekim (顯示個人資料) 2014年2月8日上午7:34:04

Rejsi:Ekzemple, ĉu "ekkuri" kaj "komenci kuri" havas diferencon? Ĉu estas fojoj kiam ekzistas diferenco, kaj fojoj kiam ne ekzistas diferenco?
"ek" donas al verbo la nuancon "subite kaj precize je koncerna momento" (ReVo). Du ekzemploj (el multaj) en wordincontext.com/eo/ekkuris :

Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!" Alicio *tuj ekkuris* en la direkto al kiu ĝi montris.

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la aŭtomobilo kaj *ekkuris* al la monteto, malantaŭ kiu malaperis la rapida birdo.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年2月8日下午12:00:47

Kiam la ago mem ne estas longdaŭra, certe estas diferenco - ekz. inter ekfulmis kaj komencis fulmi. Tamen la diferenco estas malpli klara inter ekpluvis kaj komencis pluvi.

Legante ke iu komencis krii 'For la Prezidenton!', oni facile komprenus ĉantadon (ripeton) de la slogano. Tion ne tiom, se oni legas ke iu ekkriis 'For la Prezidenton'

yugary (顯示個人資料) 2014年2月26日上午6:18:10

Rejsi:Ekzemple, ĉu "ekkuri" kaj "komenci kuri" havas diferencon? Ĉu estas fojoj kiam ekzistas diferenco, kaj fojoj kiam ne ekzistas diferenco?
Anglalingve, "komenci kuri" signifas simple "start running" aŭ "begin to run". "Ekkuri" havas nuancon similan al "take off running".

horsto (顯示個人資料) 2014年2月27日上午12:14:23

yugary:
Rejsi:Ekzemple, ĉu "ekkuri" kaj "komenci kuri" havas diferencon? Ĉu estas fojoj kiam ekzistas diferenco, kaj fojoj kiam ne ekzistas diferenco?
Anglalingve, "komenci kuri" signifas simple "start running" aŭ "begin to run". "Ekkuri" havas nuancon similan al "take off running".
Ĉi tiu forumo ne estas angla, bonvolu skribi Esperante.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年2月27日上午10:58:55

Ne estu pedanta, Horsto. La lanĉinto de la fadeno estas Usonano, kaj oni respondas al pri-lingvaj demandoj por helpi la koncernan lernanton.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2014年3月8日上午12:28:16

horsto:Ĉi tiu forumo ne estas angla, bonvolu skribi Esperante.
Esperantlingve, "komenci kuri" signifas simple "komenci kuri" aŭ "komenci kuri". "Ekkuri" havas nuancon similan al "ekkuri".

Mi ŝanĝis ĝin por vi. Mi pensas, tamen, ke eble ĝi ne estas tiom komprenebla... ridulo.gif

horsto (顯示個人資料) 2014年3月9日上午1:39:30

RiotNrrd:
horsto:Ĉi tiu forumo ne estas angla, bonvolu skribi Esperante.
Esperantlingve, "komenci kuri" signifas simple "komenci kuri" aŭ "komenci kuri". "Ekkuri" havas nuancon similan al "ekkuri".

Mi ŝanĝis ĝin por vi. Mi pensas, tamen, ke eble ĝi ne estas tiom komprenebla... ridulo.gif
Dankon por la klopodoj, sed tio ne estas amuza. Ĉu vi volas diri ke Esperanto ne taŭgas por esprimi la nuancojn?
Ke oni bezonas la anglan por klarigi la signifon de Esperantaj esprimoj?

coderiferous (顯示個人資料) 2014年3月9日上午5:08:30

horsto:
Dankon por la klopodoj, sed tio ne estas amuza. Ĉu vi volas diri ke Esperanto ne taŭgas por esprimi la nuancojn?
Ke oni bezonas la anglan por klarigi la signifon de Esperantaj esprimoj?
Ne, sed se iu estas ia komencanto aŭ simila (eble) kaj demandas pri nuancoj, ĝi ne estas tre absurda/sensenca respondi per lia/ŝia nacia lingvo.

horsto (顯示個人資料) 2014年3月9日下午11:47:50

coderiferous:
horsto:
Dankon por la klopodoj, sed tio ne estas amuza. Ĉu vi volas diri ke Esperanto ne taŭgas por esprimi la nuancojn?
Ke oni bezonas la anglan por klarigi la signifon de Esperantaj esprimoj?
Ne, sed se iu estas ia komencanto aŭ simila (eble) kaj demandas pri nuancoj, ĝi ne estas tre absurda/sensenca respondi per lia/ŝia nacia lingvo.
Jes, vi tute pravas. Kompreneble oni povas pli bone klarigi nuancojn per la propra lingvo. Sed por tio ekzistas la propralingvaj forumoj, ekzemple la angla.
Sed la mesaĝo de RiotNrrd ŝajnigis, ke oni ne povas pli bone klarigi Esperantan vorton ol ripeti la saman vorton.
Tio estas ridinda kaj tute ne amuza.

回到上端