Poruke: 12
Jezik: Esperanto
tasreka (Prikaz profila) 12. veljače 2014. 19:46:18
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.
kaŝperanto (Prikaz profila) 12. veljače 2014. 21:07:17
tasreka:Depost tri jarcentoj estas en Eŭropo la akacio. Tio arbo devenas el Ameriko. La plej multa da akacio estas en Hungario. Tio arbo havas multa da utilo. Ĝi tenas la kurasablon, Donas lignon al konstruado kaj al hejtado. Ĝia krusto enhavas alkaloidon, el kio oni faras medikamenton.Ne estas tute sama kiel la afero pri arboj, sed en Ameriko la fruaj kolonianoj alportis porkojn kiu eskapis kaj multiĝis. Sovaĝaj porkoj estas (kaj estis) tre damaĝema por la natura ekosistemo, kaj ili tre rapide disvastiĝis tra la tuta kontinento. Kredu ĝin aŭ ne, porkoj estis grandaj kialoj por la detruado de la praaj amerikaj civilizadoj.
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.
Ĉu ĉi tiuj arboj estus detruema por la aliaj naturaj arboj?
Sunjo (Prikaz profila) 12. veljače 2014. 21:48:14
tasreka:Do oni devas neniigi ĉion akacion.Bonvolu doni ligilon al la EU-leĝo kiu postulas tion.
pumo (Prikaz profila) 13. veljače 2014. 17:05:58
Multaj arboj, fruktoj kaj legomoj ne originis en Eŭropo, ekzemple tomatoj kaj terpomoj. Ĉu ni forigu ilin?
dobri (Prikaz profila) 13. veljače 2014. 18:55:49
tasreka:Depost tri jarcentoj estas en Eŭropo la akacio. Tio arbo devenas el Ameriko. La plej multa da akacio estas en Hungario. Tio arbo havas multa da utilo. Ĝi tenas la kurasablon, Donas lignon al konstruado kaj al hejtado. Ĝia krusto enhavas alkaloidon, el kio oni faras medikamenton.Ne timu la burokratojn kaj lasu la akaciojn trankvile kreski plu. Ĉu vi opinias, ke la oficistoj venos por mem neniigi ilin?
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.
Altebrilas (Prikaz profila) 13. veljače 2014. 21:37:54
glaciurso (Prikaz profila) 14. veljače 2014. 20:04:41
Bedaŭrinde mi ne trovis ligilojn al la fonton...
Fakte ekzistas du partioj:
1) laŭ unu grupo la akacio devas esti defendita kontraŭ la EU, ĉar temas pri tre utila arbo (ne nur pro mielo, sed ankaŭ pro ĝia ligno, pro la kuraciloj farite el ĝi, ktp.).
2) la alia grupo argumentas, ke akacio estas neindiĝena, invadema kaj damaĝema arbo, kies disvastiĝon oni devas bari. En la akaciaj arbaroj la vere indiĝenaj specioj ne povas travivi.
La hungara leĝo ne permesas planti akacion en naturprotektaj areoj (fonto: National Geographic Hungarujo). Do, se la "klaĉo" efektive veras, mi ne scias kion plu la EU volas?
Kompreneble mi tre ŝatas hungaran akacian mielon
tasreka (Prikaz profila) 14. veljače 2014. 20:14:08
Batalo por la merkatoj.
Cetere ĉe ni estas originalaj, naturaj arbaroj, en kiu ne estas akacioj. Sed estas terenoj kie ne vivas aliaj arboj. Ekzemple sur la sablo.
Kiuj vivas en ekssocialista lando, komprenas, pri kio mi skribis. Oni privatiziis la fabrikojn. La multinaciala enterpreno vendas tion. Kaj malfermis la fabrikojn, la laboristoj perdis sia laboron, la aĉetanto gajnis la merkanton. Tio estas malkomplicirta. Kiu estas malriĉa restas ankaŭ malriĉa.
lagtendisto (Prikaz profila) 14. veljače 2014. 20:30:04
glaciurso:Do, se la "klaĉo" efektive veras, mi ne scias kion plu la EU volas?Al kiu parto de EU vi montras?
Por informo: Okazos unufoje, post sekva baloto por membroj de Eŭropa Parlamento en majo 2014, tiam nomigu de membroj de Europa Komisiono devos konsideri la resulton de baloto por membroj de EP. Se partioligo centro-maldektstra gajnus, tiam ankaŭ prezidento de Eŭropa Komisiono devus esti suprakandidato de partioligo centro-maldektstra (Martin Schulz) k.t.p.
Pri tiu tute: Se oni volas aŭ ne volas: Iu civitano de EU estas la EU.
Sunjo (Prikaz profila) 14. veljače 2014. 21:41:29
glaciurso:Mi ne scias ĉu tiu informo estas serioza, sed oni povas legi pri tio en multaj hungaraj retgazetoj kaj estas ankaŭ hungarlingvaj novaĵvideaĵoj troveblaj, kiuj raportas pri tiu leĝpropono. Oni nur devas gugli jenan: "akác eu".Mi opinias ke estas grava, ĉu la aserto, ke EU volas malpermesi (aŭ jam faris) akaciojn en EU, estas nur trovebla en hungaraj novaĵoj aŭ ankaŭ ie ekster Hungario. Ĉu ne eblus ke la hungara registaro (kaj ĝiaj amaskomunikiloj) nur mensoge asertus ke kulpas EU?
Bedaŭrinde mi ne trovis ligilojn al la fonton...