Đi đến phần nội dung

La mielo kaj la eŭroskepticizmo

viết bởi tasreka, Ngày 12 tháng 2 năm 2014

Tin nhắn: 12

Nội dung: Esperanto

tasreka (Xem thông tin cá nhân) 19:46:18 Ngày 12 tháng 2 năm 2014

Depost tri jarcentoj estas en Eŭropo la akacio. Tio arbo devenas el Ameriko. La plej multa da akacio estas en Hungario. Tio arbo havas multa da utilo. Ĝi tenas la kurasablon, Donas lignon al konstruado kaj al hejtado. Ĝia krusto enhavas alkaloidon, el kio oni faras medikamenton.
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:07:17 Ngày 12 tháng 2 năm 2014

tasreka:Depost tri jarcentoj estas en Eŭropo la akacio. Tio arbo devenas el Ameriko. La plej multa da akacio estas en Hungario. Tio arbo havas multa da utilo. Ĝi tenas la kurasablon, Donas lignon al konstruado kaj al hejtado. Ĝia krusto enhavas alkaloidon, el kio oni faras medikamenton.
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.
Ne estas tute sama kiel la afero pri arboj, sed en Ameriko la fruaj kolonianoj alportis porkojn kiu eskapis kaj multiĝis. Sovaĝaj porkoj estas (kaj estis) tre damaĝema por la natura ekosistemo, kaj ili tre rapide disvastiĝis tra la tuta kontinento. Kredu ĝin aŭ ne, porkoj estis grandaj kialoj por la detruado de la praaj amerikaj civilizadoj.

Ĉu ĉi tiuj arboj estus detruema por la aliaj naturaj arboj?

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 21:48:14 Ngày 12 tháng 2 năm 2014

tasreka:Do oni devas neniigi ĉion akacion.
Bonvolu doni ligilon al la EU-leĝo kiu postulas tion.

pumo (Xem thông tin cá nhân) 17:05:58 Ngày 13 tháng 2 năm 2014

Mi neniam aŭdis pri tia leĝo. Certe en la lastaj jaroj aperis multaj novaj reguloj en Eŭropo kaj iuj el ili estas sufiĉe strangaj, sed foje temas pri troigo de la Ĵurnaloj.
Multaj arboj, fruktoj kaj legomoj ne originis en Eŭropo, ekzemple tomatoj kaj terpomoj. Ĉu ni forigu ilin? rideto.gif

dobri (Xem thông tin cá nhân) 18:55:49 Ngày 13 tháng 2 năm 2014

tasreka:Depost tri jarcentoj estas en Eŭropo la akacio. Tio arbo devenas el Ameriko. La plej multa da akacio estas en Hungario. Tio arbo havas multa da utilo. Ĝi tenas la kurasablon, Donas lignon al konstruado kaj al hejtado. Ĝia krusto enhavas alkaloidon, el kio oni faras medikamenton.
Sed la ĉefa utilo de tio arbo estas la celebra akacia mielo. En Hungario multa da mielistoj vivas de akacia mielo. Sed la inteligentaj Eu burokratoj divenis: Akacio ne estas originala eŭropa arbo. Do oni devas neniigi ĉion akacion. La mielistoj estas furiozaj. No volas neniigi la akacion. Tio ne estas la unua idiotizmo de Eu burokratoj.
Ne timu la burokratojn kaj lasu la akaciojn trankvile kreski plu. Ĉu vi opinias, ke la oficistoj venos por mem neniigi ilin?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:37:54 Ngày 13 tháng 2 năm 2014

Ĉu tio estas nur klaĉo, aŭ serioza informo? Mi trovis neniun informon pri tiu leĝo.

glaciurso (Xem thông tin cá nhân) 20:04:41 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Mi ne scias ĉu tiu informo estas serioza, sed oni povas legi pri tio en multaj hungaraj retgazetoj kaj estas ankaŭ hungarlingvaj novaĵvideaĵoj troveblaj, kiuj raportas pri tiu leĝpropono. Oni nur devas gugli jenan: "akác eu".
Bedaŭrinde mi ne trovis ligilojn al la fonton...

Fakte ekzistas du partioj:

1) laŭ unu grupo la akacio devas esti defendita kontraŭ la EU, ĉar temas pri tre utila arbo (ne nur pro mielo, sed ankaŭ pro ĝia ligno, pro la kuraciloj farite el ĝi, ktp.).

2) la alia grupo argumentas, ke akacio estas neindiĝena, invadema kaj damaĝema arbo, kies disvastiĝon oni devas bari. En la akaciaj arbaroj la vere indiĝenaj specioj ne povas travivi.

La hungara leĝo ne permesas planti akacion en naturprotektaj areoj (fonto: National Geographic Hungarujo). Do, se la "klaĉo" efektive veras, mi ne scias kion plu la EU volas?

Kompreneble mi tre ŝatas hungaran akacian mielon ridulo.gif

tasreka (Xem thông tin cá nhân) 20:14:08 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Mi skribas neniam klaĉon. Sed tio ne estas naturgardada problemo. Tio estas komerca problemo.
Batalo por la merkatoj.
Cetere ĉe ni estas originalaj, naturaj arbaroj, en kiu ne estas akacioj. Sed estas terenoj kie ne vivas aliaj arboj. Ekzemple sur la sablo.
Kiuj vivas en ekssocialista lando, komprenas, pri kio mi skribis. Oni privatiziis la fabrikojn. La multinaciala enterpreno vendas tion. Kaj malfermis la fabrikojn, la laboristoj perdis sia laboron, la aĉetanto gajnis la merkanton. Tio estas malkomplicirta. Kiu estas malriĉa restas ankaŭ malriĉa.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 20:30:04 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

glaciurso:Do, se la "klaĉo" efektive veras, mi ne scias kion plu la EU volas?
Al kiu parto de EU vi montras?

Por informo: Okazos unufoje, post sekva baloto por membroj de Eŭropa Parlamento en majo 2014, tiam nomigu de membroj de Europa Komisiono devos konsideri la resulton de baloto por membroj de EP. Se partioligo centro-maldektstra gajnus, tiam ankaŭ prezidento de Eŭropa Komisiono devus esti suprakandidato de partioligo centro-maldektstra (Martin Schulz) k.t.p.

Pri tiu tute: Se oni volas aŭ ne volas: Iu civitano de EU estas la EU.

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 21:41:29 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

glaciurso:Mi ne scias ĉu tiu informo estas serioza, sed oni povas legi pri tio en multaj hungaraj retgazetoj kaj estas ankaŭ hungarlingvaj novaĵvideaĵoj troveblaj, kiuj raportas pri tiu leĝpropono. Oni nur devas gugli jenan: "akác eu".
Bedaŭrinde mi ne trovis ligilojn al la fonton...
Mi opinias ke estas grava, ĉu la aserto, ke EU volas malpermesi (aŭ jam faris) akaciojn en EU, estas nur trovebla en hungaraj novaĵoj aŭ ankaŭ ie ekster Hungario. Ĉu ne eblus ke la hungara registaro (kaj ĝiaj amaskomunikiloj) nur mensoge asertus ke kulpas EU?

Quay lại