Đi đến phần nội dung

Olimpiko. Sporto

viết bởi jeer, Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Tin nhắn: 22

Nội dung: Esperanto

Espi (Xem thông tin cá nhân) 22:35:41 Ngày 17 tháng 2 năm 2014

Ĉu vi vere parolas pri "hok-ej-o" aŭ "hokeo", kiu estas la sporto?

Uridium (Xem thông tin cá nhân) 22:43:50 Ngày 17 tháng 2 năm 2014

Mi vidis la malfermaĵan ceremonion kaj kelkajn ludojn, sed bedaŭrinde mi ne havas multa da tempo nun (mi doktoriĝos la venontan monaton), sed kiam mi havas ĝin, mi havas malbonŝancon spekti nur ludojn kiujn ne interesas min; fakte mi tre ŝatas luĝon kaj bobon.

vicentesales (Xem thông tin cá nhân) 01:20:27 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

jeer:Ĉu vi spektas olimpikaj ludoj?
Jes, mi ŝatas sportoj, mi estas maratonisto.
Al ni en Brazilo, tre varma lando, estas tre interesa la Olimpiaj Vintra Ludoj en Sochi.

Vidu la filmeton kiun mi faris dum Berlina Maratono 2013: http://youtu.be/rXpJ82Xvvvk.

jeer (Xem thông tin cá nhân) 05:41:37 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

Kio vi pensas pri Soĉi? Ĉu vi ŝatas ceremonion de malfermo?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 15:10:27 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

Espi:Ĉu vi vere parolas pri "hok-ej-o" aŭ "hokeo", kiu estas la sporto?
Laŭ mia opinio "hok-ej-o" estas la ĉambro plena de hokoj.
Laŭ PIV la ĝusta vorto estas "hokeo".

emukah (Xem thông tin cá nhân) 17:23:08 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

jeer:Kio vi pensas pri Soĉi? Ĉu vi ŝatas ceremonion de malfermo?
Mi tre ŝatas la Olimpiaj Ludoj, la someraj kaj la vintraj. Mi ĉiam tre antaŭĝojas. De la Vintraj Ludoj min plej multe interesas biatlono.
Sed neniam mi ŝatas la ceremoniojn de malfermo. Mi ĉiam povas pensi, ju malpli demokratia la registaro, des pli pompa la ceremonion. La unua ekzemplo estis Berlin 1936.

jeer (Xem thông tin cá nhân) 17:47:14 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

Mi ĉiam povas pensi, ju malpli demokratia la registaro, des pli pompa la ceremonion.
Kial vi pensas tiel?
Por kio vi parolis pri demokratio? Kiel vi kunligas demokratio kaj Olimpiko? Kaj kiacele?

emukah (Xem thông tin cá nhân) 23:19:00 Ngày 18 tháng 2 năm 2014

jeer:
Mi ĉiam povas pensi, ju malpli demokratia la registaro, des pli pompa la ceremonion.
Kial vi pensas tiel?
Por kio vi parolis pri demokratio? Kiel vi kunligas demokratio kaj Olimpiko? Kaj kiacele?
Mi ĉiam volonte parolas pri demokratio, ĉar la demokratio kaj la respekto al la homaj rajtoj ĉiam estu nia komuna celo.
Sed mi ne volus kunligi politiko kaj Olimpiko, ĉar la Olimpiko estas la festo de sportistoj el la tuta mondo. Kaj spektante mi simple ĝuas tiun specialan olimpikan etoson.
Sed tiuj ceremonioj de malfermo ne fariĝas de la sportistoj. En la pasinteco ili jam kelkfoje misuzis de politikaj reĝimoj. Pro tio ĝenerale neniam mi spektas la ceremoniojn.

glaciurso (Xem thông tin cá nhân) 05:58:48 Ngày 19 tháng 2 năm 2014

Mi precipe ŝatas glitŝtonludon, sed bedaŭrinde mi ĝis nun vidis nur mallongajn resumojn pri kelkaj matĉoj.
Ĉu iu vidis virinan skisaltadon? Se mi ne eraras, tiu disciplino ja estas nova en la vintraj olimpiaj ludoj.

horsto (Xem thông tin cá nhân) 00:40:20 Ngày 22 tháng 2 năm 2014

emukah:Mi ĉiam povas pensi, ju malpli demokratia la registaro, des pli pompa la ceremonion. La unua ekzemplo estis Berlin 1936.
Kia hontinda komento!
Ĉu por vi la nuntempa Rusujo egalas al la nazia Germanujo?
Ĉu vi pensas ke se Germanujo gastigus la olimpiajn ludojn la ceremonio estus malpli pompa?
emukah:
Pro tio ĝenerale neniam mi spektas la ceremoniojn.
Tio nur montras vian arogantecon, vi neniam spektas la ceremoniojn, sed vi juĝas pri ĝi.

Quay lại