Ĉu la eksiĝo de Britio de la Eŭropa Unio ebligus la esperanton esti unu de la lingvoj de la EU ?
de Rafcaz31, 2014-februaro-17
Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
Rafcaz31 (Montri la profilon) 2014-februaro-17 21:23:46
novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-18 10:06:33
Rafcaz31:David Cameron promesis referendumon sur la eksiĝo de lia lando de la EU. Hodiaŭ la angla lingvo estas la ĉeflingvo de la eŭropaj institucioj kun la franca kaj la ĝermana lingvoj. Sen Britio, la angla sole estus la oficiallingvo de du landoj : Irlando kaj Malto. Mi opinias ke la brita eksiĝo de la EU ebligus adopti la esperanton kiel laborlingvo. Kial konservi la lingvon de lando ke malvolus resti en la EU ?Mi multe dubas tion. Eĉ se la ĉeesto de Britio en la Eŭropa Unio povas iomete rilati al la afero. La plej granda kialo estas lando, kiu neniam apartenos al tiu unio: Usono.
Ĝis, Novatago.
vincas (Montri la profilon) 2014-februaro-18 10:28:52
novatago:Mi ne tute komprenis kial vi či tie enmiksigis Usonon?Rafcaz31:David Cameron promesis referendumon sur la eksiĝo de lia lando de la EU. Hodiaŭ la angla lingvo estas la ĉeflingvo de la eŭropaj institucioj kun la franca kaj la ĝermana lingvoj. Sen Britio, la angla sole estus la oficiallingvo de du landoj : Irlando kaj Malto. Mi opinias ke la brita eksiĝo de la EU ebligus adopti la esperanton kiel laborlingvo. Kial konservi la lingvon de lando ke malvolus resti en la EU ?Mi multe dubas tion. Eĉ se la ĉeesto de Britio en la Eŭropa Unio povas iomete rilati al la afero. La plej granda kialo estas lando, kiu neniam apartenos al tiu unio: Usono.
Ĝis, Novatago.
novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-18 11:50:47
vincas:Britio kiel ŝtato apenaŭ estas kialo por la uzado de la angla en la Eŭropa Unio, kaj ĉar la titolo de la fadeno sugestas pli gravan respondecon de Britio pri la afero, ja gravas montri, kiu ŝtato vere respondencas kaj kial, verŝajne, la situacio de Esperanto malmulte ŝanĝiĝos nur pro (ebla) eksiĝo de Britio kiel ano de la Eŭropa Unio.novatago:Eĉ se la ĉeesto de Britio en la Eŭropa Unio povas iomete rilati al la afero. La plej granda kialo estas lando, kiu neniam apartenos al tiu unio: Usono.Mi ne tute komprenis kial vi či tie enmiksigis Usonon?
Eble vi ne komprenas ke la uzado de la angla kiel internacia lingvo en la kontinenta Eŭropo rilatas ĉefe al rektaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj kun Usono. Britio ekonomie ja estas riĉa kaj gravas sed la afero estas kial post la dua mondmilito draste anstataŭigis la francan per la angla en la eŭropa kontinento. Usono neniam senpage helpas en milito. Malrekta sekvo de tio estas ke multaj civitanoj devos lerni la anglan kaj tiuj, kiuj alie ne havus bezonon lerni tiun lingvon, simple volos lerni la anglan por ne resti malantaŭe.
Eŭropa ekonomio malfeliĉe kaj sensence grave dependas de la usona ekonomio kaj se estas mono sur la tablo, politikistoj atentos monon kaj “ĝian” lingvon.
Tio, krom diri ke la nuna situacio de Esperanto permesas al ili facile argumenti kontraŭ ŝanĝoj rilate al tio.
Ĝis, Novatago.
vincas (Montri la profilon) 2014-februaro-18 13:34:32
novatago:Eble vi ne komprenas ke la uzado de la angla kiel internacia lingvo en la kontinenta Eŭropo rilatas ĉefe al rektaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj kun Usono.Se tio estas vero, tio estas tre bone.
novatago:Malrekta sekvo de tio estas ke multaj civitanoj devos lerni la anglan kaj tiuj, kiuj alie ne havus bezonon lerni tiun lingvon, simple volos lerni la anglan por ne resti malantaŭe.Estas bone ke ĉiuj devas lerni anglan, ĉar tiam estas eblo interparoli kaj kompmreni. Kaj angla estas la plej populara lingvo en Eŭropo. Tio estas ankaŭ alia kialo por esti angla en EU oficiala eĉ se Anglio eksiĝos Eu'n
novatago:Eŭropa ekonomio malfeliĉe kaj sensence grave dependas de la usona ekonomio kaj se estas mono sur la tablo, politikistoj atentos monon kaj “ĝian” lingvon.Kial malfeliĉe?
dobri (Montri la profilon) 2014-februaro-18 15:50:23
vincas:Ĉar estus pli bone, se usona ekonomio dependus al Eŭropa unio ol kontraŭe.
novatago:Eŭropa ekonomio malfeliĉe kaj sensence grave dependas de la usona ekonomio kaj se estas mono sur la tablo, politikistoj atentos monon kaj “ĝian” lingvon.Kial malfeliĉe?
novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-18 18:24:49
vincas:Mi konsentas ke oni bezonas internacian lingvon, sed mi ne vidas kial estas pli bona la angla, ol la franca, kiu estis la antaŭa internacia lingvo. Kiel parolanto de latinida lingvo, mi ne vidas avantaĝon. La franca donus same eblon por interparoli kaj kompreniĝi. Aldone, mi havus la avantaĝojn, kiujn havas nuntempe la parolantoj de [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermana_lingvo]ĝermanaj lingvoj[/url]. Tamen, kiel persono mi simple preferas Esperanton.novatago:Malrekta sekvo de tio estas ke multaj civitanoj devos lerni la anglan kaj tiuj, kiuj alie ne havus bezonon lerni tiun lingvon, simple volos lerni la anglan por ne resti malantaŭe.Estas bone ke ĉiuj devas lerni anglan, ĉar tiam estas eblo interparoli kaj kompmreni. Kaj angla estas la plej populara lingvo en Eŭropo. Tio estas ankaŭ alia kialo por esti angla en EU oficiala eĉ se Anglio eksiĝos Eu'n
La populareco de la angla en Eŭropo nur estas varo unue pagata de Usono kaj nun malŝpare pagata de ĉiu ŝtato, kiu volas partopreni en monda komerco. Tio ja kreis ian popularecon, sed mi ne uzos tiel facilanime la vorton “populara” por paroli pri la afero. Mi verdire parolus pri sensenca obsedo.
vincas:Nu, eblas demandi same al Usono pri kial ili decidis ne esti plu parto de la Brita Imperio. La respondo estas la sama aŭ tre, tre simila. La “ŝlosilo” estas en la vorto “dependi”.novatago:Eŭropa ekonomio malfeliĉe kaj sensence grave dependas de la usona ekonomio kaj se estas mono sur la tablo, politikistoj atentos monon kaj “ĝian” lingvon.Kial malfeliĉe?
Ĝis, Novatago.
vincas (Montri la profilon) 2014-februaro-18 21:44:17
dobri:Ĉar estus pli bone, se usona ekonomio dependus al Eŭropa unio ol kontraŭe.Mi ne pensas, ke EU dependas je Usono. Laŭ mi tio estas utilaj ekonomiaj rilatoj por ambaŭ flankoj.
novatago:Mi konsentas ke oni bezonas internacian lingvon, sed mi ne vidas kial estas pli bona la angla, ol la franca, kiu estis la antaŭa internacia lingvo.Ekspliko estas tre simpla: angla venkis francan kaj nun ĉiu en EU lernas anglan.
novatago:La populareco de la angla en Eŭropo nur estas varo unue pagata de Usono kaj nun malŝpare pagata de ĉiu ŝtato,Mmm?! Vi parolas kvazaŭ tio estus iu teorio de konspiro.
novatago:sed mi ne uzos tiel facilanime la vorton “populara” por paroli pri la afero.Kial? Por mi la vorto polulara tute taŭgas.
novago:Nu, eblas demandi same al Usono pri kial ili decidis ne esti plu parto de la Brita Imperio. La respondo estas la sama aŭ tre, tre simila. La “ŝlosilo” estas en la vorto “dependi”.Mi ne pensas, ke via ekzemplo ĉifoje taŭgas. Ĉar mi ne vidas tiun dependecon. Laŭ mi tio estas ekonomiaj rilatoj utilaj por ambaŭ flankoj.
mathieubriere (Montri la profilon) 2014-februaro-18 22:48:22
Plue, Britio neniam vere entuziasmigis pri eŭropa konstruado sed ni eŭropanoj neniam haltis lerni la anglan...
Mi tutkore ŝatus ke la esperanta estu la eŭropa komuna lingvo.
novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-19 00:34:00
vincas:Mi ne pensas, ke EU dependas je Usono. Laŭ mi tio estas utilaj ekonomiaj rilatoj por ambaŭ flankoj.Ekonomiaj rilatoj ne estas problemaj se oni faras laŭ kondiĉoj de egaleco. Tio ne okazas ĉi-kaze.
vincas:Jes ja, la angla venkis kaj fino de la afero. Laŭ vi aĵoj okazas magie. Tio eksplikus vian naivecon.novatago:Mi konsentas ke oni bezonas internacian lingvon, sed mi ne vidas kial estas pli bona la angla, ol la franca, kiu estis la antaŭa internacia lingvo.Ekspliko estas tre simpla: angla venkis francan kaj nun ĉiu en EU lernas anglan.
vincas:Ne, simple sekvo de la fino de la dua mondmilito (ne magio de populareco) kaj komerca fakto. Se vi legus pli atente, vi komprenus pli bone miajn vortojn. Tial mi grasigis tekston ĉi tie.novatago:La populareco de la angla en Eŭropo nur estas varo unue pagata de Usono kaj nun malŝpare pagata de ĉiu ŝtato,Mmm?! Vi parolas kvazaŭ tio estus iu teorio de konspiro.
Ĉu vi scias ion pri la Plano Marshall. Ĉu vi pensas ke tio estis, simple bonvola sensekva helpo de la ĉiam sindonema Usono? Vekiĝu! (Rigardu atente kiom da mono ricevis Francio kaj pensu kial ĝi bezonis tiom da mono kaj kiun sekvon havas tio, rilate al la komerca pontenco de tiu lando, kaj ties lingvo).
vincas:Ĉar diri populara tiel, miskomprenigas la aferon. Mi dirus ke la angla estas populara se eblus elekti libere kiun lingvon lerni en lernejo. En lernejo oni lernas la anglan pro devigo, ne pro populareco. En lernejo oni obsedigas lernantojn pri la graveco de la angla. Tial ne taŭgas diri tiamaniere ke ĝi estas populara.novatago:sed mi ne uzos tiel facilanime la vorton “populara” por paroli pri la afero.Kial? Por mi la vorto polulara tute taŭgas.
vincas:Jes, la afero estas ke vi ne vidas dependecon, kaj tial por vi simple ĝi estas utilaj rilatoj por ambaŭ flankoj. Tamen, dependeco estas tie, eĉ se vi ne povas vidi ĝin.novago:Nu, eblas demandi same al Usono pri kial ili decidis ne esti plu parto de la Brita Imperio. La respondo estas la sama aŭ tre, tre simila. La “ŝlosilo” estas en la vorto “dependi”.Mi ne pensas, ke via ekzemplo ĉifoje taŭgas. Ĉar mi ne vidas tiun dependecon. Laŭ mi tio estas ekonomiaj rilatoj utilaj por ambaŭ flankoj.
Se la fino de la dua mondmilito estus alia, vi same naive kaj feliĉe parolus pri la germana, aŭ la rusa. Mi scias ke tie, kie la rusa estis la internacia lingvo post la duo mondmilito, tiu lingvo ne estis ĉie feliĉe akceptita, tamen rimarku ke mi diris “se la fino de la dua mondmilito estus alia”.
Fine, komprenu min: Mi ŝatas la anglan (same kiel aliajn lingvojn) kaj mi ne estas kontraŭ tio ke la angla estu la internacia lingvo; tamen, ankaŭ ne malkontraŭas ĉar ĝi ne estas taŭga.
Posta rimarkigo: Via profilbildo memorigis min alian fakton: Vidu ĉi tiun mapon kaj ties datojn. Jes ja, la angla “simple” gajnis. Ĥaĥa!
Ĝis, Novatago.