Al la enhavo

Ĉu la eksiĝo de Britio de la Eŭropa Unio ebligus la esperanton esti unu de la lingvoj de la EU ?

de Rafcaz31, 2014-februaro-17

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-03 22:31:45

Piteris, mi aŭdas vin, klare. La angla estas murdista lingvo. Denaskaj anglalingvanoj ĝenerale sin kredas pli saĝaj ol nedenaskaj anglalingvanoj. Mi konfrontas tiun problemon tagtage. Mia edzo estas brazilano kun doktora grado. Li scipovas tre bone la anglan gramatike kaj vortostoke sed li havas fortan akĉenton. Ekde 10 jaroj li instruas ĉe universitato kaj liaj studentoj laŭdas lin - sed ili estas plejparte nedenaskaj anglaparolantoj. Liaj estroj ne donas al li konstantan, daŭran pozicion dum ili donas tian postenon al denaskaj anglalingvanoj kun malpli da sperto kaj eĉ pli malaltaj gradoj. Mia plej bona amiko estas tre saĝa venezolano. Kunklasano estas tre lerta kuiristo - sed ekde 8 jaroj telerlevisto en restaŭracio - li estas haitiano. Ili ĉiuj baraktas kun la angla lingvo kaj mi klopodas helpi ilin. Mi parolas flue la francan, la portugalan kaj la hispanan kaj mi aŭdas ke ili ĉiuj estas inteligentaj - nur anglalingve ili ne ŝajnas tiaj. Kiel infano ankaŭ mi baraktis kun la angla lingvo - kaj la lokanoj foje diras al mi ke mi havas "eŭropetan" akĉenton.

Mi komprenas la dilemon de denaskaj parolantoj de "etaj" lingvoj (pardonu la esprimon sed mi ne trovas ion por diri "kun parolantaro malgranda" - eble io kiel "pokafonuloj").

La angloj sukcesis mortigi la skotan lingvon kaj kvazaŭ la ejran kaj la kimran. Ĉe ni ili preskaŭ forviŝis la lingvojn de la unuaj loĝantoj de la Amerikoj.

Pro vi mi serĉis "prusan lingvon" kaj eklernis pri ĝi. Dankon! Mi esperas ke oni povas haltigi la disvastigon de la anglaj lingvoj tiom rapide kiom eble. Ankaŭ mi ŝatus sperti la revivigon de multaj lingvoj, kiel la prusa.

Persone, mi preferas legi librojn en la germana. La angla estas por mi "komerca" lingvo - bona por vendi uzitan aŭton sed ne por emocioj. Tamen mi komprenas ke tiuj kiuj nur scipovas formon de la anglaj lingvoj ne havas alternativon. Sed mi tute ne komprenas ilian snobismon lingvistikan.

Reen al la supro