Messages : 7
Langue: Esperanto
simon40 (Voir le profil) 17 février 2014 21:39:43
Kio estas la diferenco inter, per ekzemplo :
- - Mi havas multan monon
- - Mi havas multajn monojn
noelekim (Voir le profil) 17 février 2014 22:20:51
simon40:Saluton al vi,mi havas multan monon - mi estas riĉa
Kio estas la diferenco inter, per ekzemplo :
- - Mi havas multan monon
- - Mi havas multajn monojn
mi havas multajn monojn - mi estas kolektanto de la monoj de la mondo
simon40 (Voir le profil) 17 février 2014 22:44:18
- Sean Connery havas multan monon ( 46 milono eurojn dum 2013, jes vere)
- Mi havas multajn monojn (€, $, £...)
EnricBaltasar (Voir le profil) 18 février 2014 05:30:20
Rejsi (Voir le profil) 18 février 2014 08:33:20
EnricBaltasar:"Multa mono" kaj "multaj monoj" neĝustas. Tio ĝusta estas "multe da mono".Kio??? Kial vi pensas tion??
efilzeo (Voir le profil) 18 février 2014 09:00:05
Rejsi:Ĉu iu havas ekzemplon de ĉi tiu diferenco krome la mono-ekzemplo?Mi havas multan volon de fari tion.
Mi havas multajn tomatojn en mia kuirejo.
Ĉiumaniere, mi kredis ke "mono" estis uzata nur singulare.
tommjames (Voir le profil) 18 février 2014 09:23:02
EnricBaltasar:"Multa mono" kaj "multaj monoj" neĝustas. Tio ĝusta estas "multe da mono".Mi ne povas konsenti, ili ambaŭ estas ĝustaj formoj.
"Multa mono" estas malpli kutima ol "multe da mono" sed ĝi estas tute valida formo. Priserĉu en Tekstaro per la esprimo \bmultan? \w+on?\b
Ankaŭ "multaj monoj" estas ĝusta formo, sed ĝi signifas "multaj specoj da mono", laŭ ekspliko en PMEG.