前往目錄

Multa/multaj

貼文者: simon40, 2014年2月17日

訊息: 7

語言: Esperanto

simon40 (顯示個人資料) 2014年2月17日下午9:39:43

Saluton al vi,

Kio estas la diferenco inter, per ekzemplo :
  • - Mi havas multan monon
  • - Mi havas multajn monojn
Dankon.

noelekim (顯示個人資料) 2014年2月17日下午10:20:51

simon40:Saluton al vi,

Kio estas la diferenco inter, per ekzemplo :
  • - Mi havas multan monon
  • - Mi havas multajn monojn
mi havas multan monon - mi estas riĉa

mi havas multajn monojn - mi estas kolektanto de la monoj de la mondo

simon40 (顯示個人資料) 2014年2月17日下午10:44:18

Dankon Sean Connery. Mi pensis ke multa(j) estis necese pluralo (multa(j) = pli ol unu). Do mi komprenas :
- Sean Connery havas multan monon ( 46 milono eurojn dum 2013, jes vere)
- Mi havas multajn monojn (€, $, £...)

EnricBaltasar (顯示個人資料) 2014年2月18日上午5:30:20

"Multa mono" kaj "multaj monoj" neĝustas. Tio ĝusta estas "multe da mono".

Rejsi (顯示個人資料) 2014年2月18日上午8:33:20

Ĉu iu havas ekzemplon de ĉi tiu diferenco krome la mono-ekzemplo?

EnricBaltasar:"Multa mono" kaj "multaj monoj" neĝustas. Tio ĝusta estas "multe da mono".
Kio??? Kial vi pensas tion??

efilzeo (顯示個人資料) 2014年2月18日上午9:00:05

Rejsi:Ĉu iu havas ekzemplon de ĉi tiu diferenco krome la mono-ekzemplo?
Mi havas multan volon de fari tion.
Mi havas multajn tomatojn en mia kuirejo.

Ĉiumaniere, mi kredis ke "mono" estis uzata nur singulare.

tommjames (顯示個人資料) 2014年2月18日上午9:23:02

EnricBaltasar:"Multa mono" kaj "multaj monoj" neĝustas. Tio ĝusta estas "multe da mono".
Mi ne povas konsenti, ili ambaŭ estas ĝustaj formoj.

"Multa mono" estas malpli kutima ol "multe da mono" sed ĝi estas tute valida formo. Priserĉu en Tekstaro per la esprimo \bmultan? \w+on?\b

Ankaŭ "multaj monoj" estas ĝusta formo, sed ĝi signifas "multaj specoj da mono", laŭ ekspliko en PMEG.

回到上端