본문으로

my husband speaks engineer

글쓴이: Demian, 2014년 2월 21일

글: 4

언어: Esperanto

Demian (프로필 보기) 2014년 2월 21일 오전 3:04:28

Saluton!

Mi provis legi humoron. Hazarde trovis tiun ĉi libron kaj tiun ĉi frazon:

We all interpret words differently, and my husband speaks engineer, so he has needed some translation in this area.

Kvankam mi komprenas la aŭtoron - ŝi celas diri : "Ni ĉiuj komprenas vortojn malsame, kaj mi edzo parolas [lingvon de] inĝenieroj, tial li bezonas [helpon pri] traduko tiun ĉi kampe." - mi ne-certas pri la ĝusto de gramatiko. Ĉu oni parolas tiel?

Ĉu "speaks engineer" egalas al "speaks like an engineer"?

Ĉu "he has needed some translation" estas ĝusta? Kion ĝi signifas?

Jen estas ligilo al la libro: http://books.google.co.in/books?id=zYf7AAAAQBAJ&am... (paĝo unua, paragrafo tria)

leporinjo (프로필 보기) 2014년 2월 21일 오전 9:33:55

Saluton, Demian.

Mi tradukus "speaks engineer" kiel "parolas la inĝenieran". Alie, en la kunteksto, la antaŭa frazo estis "Men don't automatically understand your idea of romantic, by the way." Tio signifas, ke "Krome, viroj ne tuj komprenos viajn nociojn pri 'romantika [amo]'." Do, kun la kunteksto, mi tradukus la frazon jene:

Ni ĉiuj interpretas vortojn propre, kaj mia edzo parolas la inĝenieran, do li bezonis iom da tradukado ĉi-kampe.

Li bezonis tradukadon ĉar, kiel inĝeniero, li ne bone komprenas kion ŝi signifas kiam ŝi diras, ke ŝi volas pasigi romantikan vesperon. Oni ofte diras (ĉu prave aŭ mise) ke inĝenieroj havas multe da "libra scio" sed malmulte da "socia scio", do estas kvazaŭ ili parolas apartan lingvon. (Aŭ eble ili simple pasigas tiel longajn horojn da cerba aktivadego, ke ne restas tempo por kompreni romantikan amon.)

SailingBy (프로필 보기) 2014년 3월 4일 오후 8:23:10

Mi komparus Red Dwarf: Gunmen of the Apocalypse (1993)

Rimmer: [entering a Western bar with Lister and the Cat] I've seen Westerns. I know how to speak cowboy.
Rimmer walks up to the bar to order a drink]
Rimmer: Dry white wine and Perrier, please.

ridulo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2014년 3월 5일 오전 10:34:10

Se ne plaĉas al vi 'parolas la inĝenieran', vi povas alternative diri ke la edzo parolas inĝeniere.

En Esperanto oni povas aŭ diri ĉu vi parolas france, aŭ ĉu vi parolas la francan

다시 위로