본문으로

'There is', 'Es gibt' kaj 'Il y a'

글쓴이: chriscarling, 2014년 2월 22일

글: 16

언어: Esperanto

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 22일 오후 9:55:02

Provu deigi vin de tio kio sonas strange en via lingvo denaska. Esperante, 'estas' en de eko de frazo bontaŭgas kie ne bontaŭgas en via lingvo denaska. Antaŭe mi ankaŭ spertis simila kiel vi nun. okulumo.gif

Ĉu ankaŭ? : Estas membroj de 28 landoj en la Eŭropa Unio.

Rejsi (프로필 보기) 2014년 2월 22일 오후 10:30:09

chriscarling:Ĉu oni diras 'tie estas 28 landoj en la Eŭropa Unio' au 'En la Eŭropa Unio estas 28 landoj'?
Dankon por via helpo!!
Ne uzu la vorton "tie" en ĉi tiu ekzemplo ĉar vi ne parolas pri loko. Sed la vortordo ne tre gravas.

Ankaŭ bonvolu konsideri la sugeston de spreecamper.

antoniomoya (프로필 보기) 2014년 2월 22일 오후 11:28:50

chriscarling:Ĉu oni diras 'tie estas 28 landoj en la Eŭropa Unio' au 'En la Eŭropa Unio estas 28 landoj'?
Dankon por via helpo!!
Laŭ mi, la pli korekta formo estas la dua: "En Eŭropa Unio estas 28 landoj". Sed la unua formo ankaŭ estas perfekte komprenebla. Ne forgesu ke, en Esperanto, vi povas diri la samon diversmaniere. Do, ne tro zorgu pri la formo diri ĝin.

Amike.

Ondo (프로필 보기) 2014년 2월 23일 오전 11:20:05

chriscarling:Ĉu oni diras 'tie estas 28 landoj en la Eŭropa Unio' au 'En la Eŭropa Unio estas 28 landoj'?
Dankon por via helpo!!
Mi supozas, ke vi volas scii, kio estas bona traduko por "There are 28 countries in the European Union".

La plej simpla kaj plene trafa esprimo por tio estas sendube

* Estas 28 landoj en la Eŭropa Unio.

Estas alia afero, ke neniu el viaj du frazoj estas gramatike erara. Mi tamen ne trovas kuntekston, kie oni nature uzus la frazon "tie estas 28 landoj en la Eŭropa Unio". Eble oni povus traduki ĝin "In that place there are 28 countries in the European Union" – preskaŭ sensence. Tie = in that place sed there ne ĉiam agalas al in that place.

La dua frazo "En la Eŭropa Unio estas 28 landoj" estas bone uzebla. Ĝi nur havas malsaman vortordon, ol la formo kiun mi rekomendas; la baza signifo pri ekzisto de 28 landoj estas senŝanĝa. Tiu ordo povus esti natura en iu kunteksto, ekzemple: "En Aŭstralio estas 6 subŝtatoj kaj du teritorioj. En la Eŭropa Unio estas 28 landoj."

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 2월 23일 오전 11:33:00

chriscarling:Kiel oni povas diri 'es gibt', 'there are' kaj 'il y a' en Esperanto.
Simple "estas" ( vidu supre). Ne trouzu "tie" (lauxvorta traduko de EN:"there" ). Ankaux la vorto "jen" povas helpi ( anstataux aux apud "estas" ).

chriscarling (프로필 보기) 2014년 2월 23일 오후 7:52:11

Dankon ĉiu, mi pensas ke mi komprenas nun. ridego.gif

다시 위로