Ke daftar isi

Linukso kaj Esperanto

dari Altebrilas, 24 Februari 2014

Pesan: 13

Bahasa: Esperanto

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 Februari 2014 21.25.37

Ĉu ekzistas disdono de Linukso por esperantistoj?

Nun oni povas lanĉi la sistemon per startebla USB ŝlosilo, sen ŝanĝi sian komputilon, kaj eĉ registri siajn donitaĵojn en tiu USB Ŝlosilo. Disdono kun programaro adaptitaj por esperanto estus bona solvo por faciligi la laboron.

Mi ne scias, ĉu tia afero jam ekzistas.

Mi trovis tion:
http://www.pledgebank.com/linukso

sed mi ne scias, ĉu tiu "promeso" estis realigita. Ĉu iu havas novaĵojn?

maratonisto (Tunjukkan profil) 25 Februari 2014 21.03.50

Mi legis, ke ekzistas (ne plene) esperantigita versio de Ubuntu. Sed mi ne scias certe, mi ne uzas Linukson.

Rikat (Tunjukkan profil) 25 Februari 2014 22.00.06

Trovita per Google item found by Googling

blogo de rdmiller3 @ Esperanto-USA (2009): I've been trying out the latest version(s) of Ubuntu Linux and I was greatly pleased to see "Esperanto" listed immediately following English in the very first part of the installation process.

S_ro Miller indikas ke Esperanto estis unu elekto en instalado de Ubuntu.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 25 Februari 2014 23.35.38

Jes, ĝin mi konas kaj estas uzinta: estas agrable havi E-literojn en ĉiuj programoj, sen bezono ĉiufoje adapti ilin, unu post la alia.

Sed mi revas pri iom pli ambicia: havi sur la sama ŝlosilo ĉion, kion oni bezonas por lerni kaj praktiki esperanton. Bedaŭrinde, mi ne sufiĉe konas komputilarton por fari tian disdonon.

AlfRoland (Tunjukkan profil) 26 Februari 2014 00.43.59

Altebrilas:Jes, ĝin mi konas kaj estas uzinta: estas agrable havi E-literojn en ĉiuj programoj, sen bezono ĉiufoje adapti ilin, unu post la alia.

Sed mi revas pri iom pli ambicia: havi sur la sama ŝlosilo ĉion, kion oni bezonas por lerni kaj praktiki esperanton. Bedaŭrinde, mi ne sufiĉe konas komputilarton por fari tian disdonon.
Ĉu via problemo estas menusistemo de operaciumo kaj aplikprogramoj aŭ klavaro por mem skribi esperantan tekston?

Ubuntu havas esperantan klavarsistemon bazita sur usona klavaro, sed pli utila estas mem fari klavaron bazita sur sia nacia klavaro. Mi pensas ke la franca havas plurajn literojn, kiujn vi ne bezonas en esperanto. Do eblas redifini tiujn klavojn por esperanto kaj rapide ŝanĝi inter nacia kaj eo-klavaro.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 26 Februari 2014 15.07.59

Estas neniu problemo, ĉar mi jam konas kaj uzas tian elturnigilon, sed tio postulis tempon kaj provojn por trovi kaj plenumi ĉiujn kondiĉojn por instali ĝin.

Mia demando ne estas "Ĉu esperantistoj povas fari preskaŭ tiel bone, kiel la aliaj uzantoj", sed "Kiel esperantistoj povus fari PLI bone ol aliaj".

Se tia afero ekzistus, estus bona reklamo por esperanto.

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 26 Februari 2014 22.37.20

Altebrilas:...
Mia demando ne estas "Ĉu esperantistoj povas fari preskaŭ tiel bone, kiel la aliaj uzantoj", sed "Kiel esperantistoj povus fari PLI bone ol aliaj".

Se tia afero ekzistus, estus bona reklamo por esperanto.
Estas interesa ideo. Mi mem uzas Ubuntu ekde Lucida Linko (10.04 Lucid Lynx), sed mi nur uzas la Esperantan klavaron fojfoje (la x-sistemo sufiĉas por mi). Eble 14.04 havos pli integritan lingvo-sistemon. La ŝango por uzi Mir kaj Unity 8 eble helpos (aŭ malhelpos, mi ne certas).

horsto (Tunjukkan profil) 26 Februari 2014 23.58.01

Altebrilas:Ĉu ekzistas disdonon de Linukso por esperantistoj?
Unue: La akuzativo estas eraro
Due: Eble eldono esta pli ĝusta esprimo

Entute: Linukso tute ne dependas de iu ajn lingvo. Ne ekzistas Linuksa eldono por iu lingvo, oni povas elekti la lingvon, kiun oni volas uzi. Por plibonigi la subtenon de Esperanto, ĉiu povas helpi.

Notxor (Tunjukkan profil) 27 Februari 2014 18.33.59

Mi uzas OpenSuSe 13.1 kaj mia hispana klavaro havas Esperantan literojn integritajn. UTF helpas, mi ne bozonas ŝanĝi la klavaron aŭ agordo.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 27 Februari 2014 23.41.14

Mi mem uzas nun Xubuntu, kun la versio 13.10 de Ubuntu. Mi ŝatas uzi ĝin, kaj taksas ĝin pli komfortan ol Vindozo la oka, kiu senĉese ĝenas nin per interrompoj por instaligi ion aŭ ĝisdatigi ion alian kaj perturbas nian laboron.

Mi scias, ke la disdonoj (distribuaĵoj, laŭ Vikipedio - eldonoj povas esti konfuzataj kun la versioj) ne estas por iu speciala lingvo kaj povas esti adaptitaj por ĉiuj, sed mi imagas USB ŝlosilon, kiun ciu uzanto povas adapti al sia nacia lingvo - ankaŭ estas nacilingva laboro por esperanto, sed enhavante ĉiuj ilojn kaj dokumentojn, kiujn oni povas bezoni por baza uzado (tiuj iloj jam estas en la ekzistantaj disdonoj) kaj per aŭ por esperanta agado:
- vortaroj
- gramatikoj
- vortlistoj
- katalogo de UEA
- adresaro de la ĉefaj esperanto asocioj
- modeloj de dokumentoj por administracio de kongreseto
- argumentaro
- reklamiloj en formato .ppt aŭ simila kun teksto anstataŭebla nacilingven
- ktp

PS: Akuzativo korektita.

Kembali ke atas