Linukso kaj Esperanto
从 Altebrilas, 2014年2月24日
讯息: 13
语言: Esperanto
Altebrilas (显示个人资料) 2014年2月24日下午9:25:37
Nun oni povas lanĉi la sistemon per startebla USB ŝlosilo, sen ŝanĝi sian komputilon, kaj eĉ registri siajn donitaĵojn en tiu USB Ŝlosilo. Disdono kun programaro adaptitaj por esperanto estus bona solvo por faciligi la laboron.
Mi ne scias, ĉu tia afero jam ekzistas.
Mi trovis tion:
http://www.pledgebank.com/linukso
sed mi ne scias, ĉu tiu "promeso" estis realigita. Ĉu iu havas novaĵojn?
maratonisto (显示个人资料) 2014年2月25日下午9:03:50
Rikat (显示个人资料) 2014年2月25日下午10:00:06
blogo de rdmiller3 @ Esperanto-USA (2009): I've been trying out the latest version(s) of Ubuntu Linux and I was greatly pleased to see "Esperanto" listed immediately following English in the very first part of the installation process.
S_ro Miller indikas ke Esperanto estis unu elekto en instalado de Ubuntu.
Altebrilas (显示个人资料) 2014年2月25日下午11:35:38
Sed mi revas pri iom pli ambicia: havi sur la sama ŝlosilo ĉion, kion oni bezonas por lerni kaj praktiki esperanton. Bedaŭrinde, mi ne sufiĉe konas komputilarton por fari tian disdonon.
AlfRoland (显示个人资料) 2014年2月26日上午12:43:59
Altebrilas:Jes, ĝin mi konas kaj estas uzinta: estas agrable havi E-literojn en ĉiuj programoj, sen bezono ĉiufoje adapti ilin, unu post la alia.Ĉu via problemo estas menusistemo de operaciumo kaj aplikprogramoj aŭ klavaro por mem skribi esperantan tekston?
Sed mi revas pri iom pli ambicia: havi sur la sama ŝlosilo ĉion, kion oni bezonas por lerni kaj praktiki esperanton. Bedaŭrinde, mi ne sufiĉe konas komputilarton por fari tian disdonon.
Ubuntu havas esperantan klavarsistemon bazita sur usona klavaro, sed pli utila estas mem fari klavaron bazita sur sia nacia klavaro. Mi pensas ke la franca havas plurajn literojn, kiujn vi ne bezonas en esperanto. Do eblas redifini tiujn klavojn por esperanto kaj rapide ŝanĝi inter nacia kaj eo-klavaro.
Altebrilas (显示个人资料) 2014年2月26日下午3:07:59
Mia demando ne estas "Ĉu esperantistoj povas fari preskaŭ tiel bone, kiel la aliaj uzantoj", sed "Kiel esperantistoj povus fari PLI bone ol aliaj".
Se tia afero ekzistus, estus bona reklamo por esperanto.
kaŝperanto (显示个人资料) 2014年2月26日下午10:37:20
Altebrilas:...Estas interesa ideo. Mi mem uzas Ubuntu ekde Lucida Linko (10.04 Lucid Lynx), sed mi nur uzas la Esperantan klavaron fojfoje (la x-sistemo sufiĉas por mi). Eble 14.04 havos pli integritan lingvo-sistemon. La ŝango por uzi Mir kaj Unity 8 eble helpos (aŭ malhelpos, mi ne certas).
Mia demando ne estas "Ĉu esperantistoj povas fari preskaŭ tiel bone, kiel la aliaj uzantoj", sed "Kiel esperantistoj povus fari PLI bone ol aliaj".
Se tia afero ekzistus, estus bona reklamo por esperanto.
horsto (显示个人资料) 2014年2月26日下午11:58:01
Altebrilas:Ĉu ekzistas disdonon de Linukso por esperantistoj?Unue: La akuzativo estas eraro
Due: Eble eldono esta pli ĝusta esprimo
Entute: Linukso tute ne dependas de iu ajn lingvo. Ne ekzistas Linuksa eldono por iu lingvo, oni povas elekti la lingvon, kiun oni volas uzi. Por plibonigi la subtenon de Esperanto, ĉiu povas helpi.
Notxor (显示个人资料) 2014年2月27日下午6:33:59
Altebrilas (显示个人资料) 2014年2月27日下午11:41:14
Mi scias, ke la disdonoj (distribuaĵoj, laŭ Vikipedio - eldonoj povas esti konfuzataj kun la versioj) ne estas por iu speciala lingvo kaj povas esti adaptitaj por ĉiuj, sed mi imagas USB ŝlosilon, kiun ciu uzanto povas adapti al sia nacia lingvo - ankaŭ estas nacilingva laboro por esperanto, sed enhavante ĉiuj ilojn kaj dokumentojn, kiujn oni povas bezoni por baza uzado (tiuj iloj jam estas en la ekzistantaj disdonoj) kaj per aŭ por esperanta agado:
- vortaroj
- gramatikoj
- vortlistoj
- katalogo de UEA
- adresaro de la ĉefaj esperanto asocioj
- modeloj de dokumentoj por administracio de kongreseto
- argumentaro
- reklamiloj en formato .ppt aŭ simila kun teksto anstataŭebla nacilingven
- ktp
PS: Akuzativo korektita.