Sisu juurde

Landonomoj

kelle poolt stevenastrong, 24. veebruar 2014

Postitused: 19

Keel: Esperanto

stevenastrong (Näita profiili) 24. veebruar 2014 23:23.16

Kial ĝi estas "Francio" kaj "Franco", sed "Kanado" kaj "Kanadano"? Aŭ "Usono" kaj "Usonano"...

Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?

Bruso (Näita profiili) 24. veebruar 2014 23:46.41

stevenastrong:Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?
Propraj nomoj (de homoj aŭ landoj) iufoje estas esceptoj, ĉar iuj homoj preferegas precizajn nomojn.

Ekz. angle oni parolas "Myanmar" anstataŭ "Burma", ĉar la mjanmaa homoj preferegas "Myanmar".

stevenastrong (Näita profiili) 25. veebruar 2014 0:03.35

Perdonu min, sed mi devas krokodili, ĉar mia Esperanto ne sufiĉas por ĉi-tiu diskuto.

I understand what you said, but that's not really my question. My question isn't "why do countries have different names?" so much as "why is there no consistent ending for country names in Esperanto?", considering that one of the language's main goals is to eliminate inconsistencies to make the language as easy to learn as possible.

"Francio" - "-io" + "-o" = "Franco" (a French person)
"Germanio" - "-io" + "-o" = "Germano" (a German person)

In these examples, stem+o equals a person from that country. For some reason, however, America and Canada are different, i.e. "Kanado" isn't a Canadian person, like "Franco" and "Germano," but rather it is a country name. Same w/ the US.

It just doesn't make sense to me to have a language that is supposed to dispose of the irregularities of "natural languages," only to have inconsistencies nonetheless. Why not "Kanadio" and "Kanado"? Or "Usonio" and "Usono."

Rikat (Näita profiili) 25. veebruar 2014 0:34.35

stevenastrong:
It just doesn't make sense to me to have a language that is supposed to dispose of the irregularities of "natural languages," only to have inconsistencies nonetheless. Why not "Kanadio" and "Kanado"? Or "Usonio" and "Usono."
Esperanto has many people borrowing words from many sources. It therefore has inconsistencies. Dum 130 jaroj ni diskutis landnomojn kaj ĉiam ni diskutos.

La Akademio proponas plej bonajn landnomojn. Du elektoj por iuj: Hungarujo Hungario.

stevenastrong (Näita profiili) 25. veebruar 2014 1:40.35

^Thank you for pointing out the above list to me. I still think the "system" is counterproductive but, alas, whatever, it's not that big of a deal in the long run. Oh well, I guess there's still LESS inconsistency w/ Eo than other languages.

Thanks again for your help, both of you.

orthohawk (Näita profiili) 28. veebruar 2014 22:27.21

stevenastrong:Kial ĝi estas "Francio" kaj "Franco", sed "Kanado" kaj "Kanadano"? Aŭ "Usono" kaj "Usonano"...

Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?
Franco esta homo kiu apartenas al certa etna grupo. La lando estas la lando kie loĝas la plejparto de la grupo. Francoj loĝas en Francio/Francujo. Germanoj loĝas en Germanujo, ktp.

En la "Nova Mundo" Usono estas la lando kie loĝas multaj etnaj grupoj: Usonanoj loĝas en Usono. Kanado estas la lando kie loĝas Kanadanoj. T.e. la baza formo estas la lando. En la "Malnova Mundo" la baza formo estas la homo kiu estas de certa etno.

antoniomoya (Näita profiili) 28. veebruar 2014 22:42.08

Se ni volus, la afero povus esti multe pli simpla ol ĉiu tiu kompliko. Tiel kiel proponas Georgo Macioszek:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

"Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu “lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando... Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn".

Ĉu vi vidas tie ian problemon? Kie troviĝus la problemo? Se mi uzus tiun sistemon, mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenus min. Aŭ ĉu mi malpravas?

Kial komplikiĝi la vivo, se la solvo estas tiel facila?

Amike el Hispanalando.

robbkvasnak (Näita profiili) 1. märts 2014 0:09.55

Ne ĉiam ekzistas tiu Nova Mondo-Malnova Mondo deklivo: nederlandano, islandano, novzelandano - sed eĉ kun Pollando, ne pollandano. PIV diferencas inter "aŭstrala" kaj "aŭstralia", "aŭstralo" (persono el suda hemisfero, t.e. aŭstralo) kaj "aŭstraliano" (persono el "Aŭstralio")

horsto (Näita profiili) 1. märts 2014 1:42.35

Ĉi tiu estas plia fadeno kiu fariĝas anglalingva.

Mi oficiale protestas.

Multaj fadenoj en Lernu estis forigitaj de administranto(j) nur pro tio, ke la ideoj, la mondkoncepto ne kongruas al tiu de la administrantoj. Tio laŭ mia opinio ege damaĝis la paĝaron, multaj forumanoj el aliaj landoj kun aliaj ideoj pri la mondo ne plu partoprenas ĉi tie.

Administrantoj ne juĝu pri religio, politiko, ktp.

Eble pro tiuj malfacilaj aferoj ili ne havas la tempon por fari la plej bazajn decidojn laŭ la reguloj: En Esperanta formumo ni parolu Esperante.

Mi ne proponas forigi ĉi tiun fadenon. Sed mi proponas ke la administrantoj rezignu ankaŭ pri forigi neplaĉajn fadenojn, se ili eĉ ne reagas al malatento de la plej bazaj teknikaj reguloj.

Pardonu, sed por mi la paĝaro fariĝas pli kaj pli usona. Oni akceptas la anglan lingvon, sed oni ne akceptas neusonajn opiniojn.

Clarence666 (Näita profiili) 1. märts 2014 11:46.55

> Mi oficiale protestas

Mi ankaux protestas, kontraux 2 problemegoj:

1. ke la administrantoj ofte kaj silente forigas mesagxojn aux fadenojn

2. la absurda ideologio de nacioj kaj landoj kaj la absurda kverelado "pri landnomoj" dum jam 130 jaroj.

> Usonanoj loĝas en Usono

Mojose! Cxu la senpaperaj personoj kiuj sukcese kontrabandis sin en Usonlandacxon kvalifas kiel "Usonano" (j) ?

Mi havas ideon:

Nomigu cxiujn landojn uzante la (duoblan) finajxon "landacxo":

- Usonlandacxo
- Polsklandacxo
- Sanmarinlandacxo
- Kanadlandacxo
- Franclandacxo
- Argentinlandacxo
...

kaj ne uzu vortojn kiel "Usonano" aux "Franco", anstataux diru na "logxas en Argentinlandacxo kaj havas Argentinlandacxan pasporton" aux "logxas en Usonlandacxo sed ne havas Usonlandacxan pasporton, fakte estas senpapera persono" ktp.

> Perdonu min, sed mi devas krokodili, ĉar mia
> Esperanto ne sufiĉas por ĉi-tiu diskuto.
> I understand what you

Bonvenon en la forumo! ridulo.gif Vi jam konas la gravegan vorton "krokodili" ... la alia mojosa idiotismo estas "kabei" ridulo.gif

(perdonu -> pardonu)

Tagasi üles