Landonomoj
从 stevenastrong, 2014年2月24日
讯息: 19
语言: Esperanto
stevenastrong (显示个人资料) 2014年2月24日下午11:23:16
Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?
Bruso (显示个人资料) 2014年2月24日下午11:46:41
stevenastrong:Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?Propraj nomoj (de homoj aŭ landoj) iufoje estas esceptoj, ĉar iuj homoj preferegas precizajn nomojn.
Ekz. angle oni parolas "Myanmar" anstataŭ "Burma", ĉar la mjanmaa homoj preferegas "Myanmar".
stevenastrong (显示个人资料) 2014年2月25日上午12:03:35
I understand what you said, but that's not really my question. My question isn't "why do countries have different names?" so much as "why is there no consistent ending for country names in Esperanto?", considering that one of the language's main goals is to eliminate inconsistencies to make the language as easy to learn as possible.
"Francio" - "-io" + "-o" = "Franco" (a French person)
"Germanio" - "-io" + "-o" = "Germano" (a German person)
In these examples, stem+o equals a person from that country. For some reason, however, America and Canada are different, i.e. "Kanado" isn't a Canadian person, like "Franco" and "Germano," but rather it is a country name. Same w/ the US.
It just doesn't make sense to me to have a language that is supposed to dispose of the irregularities of "natural languages," only to have inconsistencies nonetheless. Why not "Kanadio" and "Kanado"? Or "Usonio" and "Usono."
Rikat (显示个人资料) 2014年2月25日上午12:34:35
stevenastrong:Esperanto has many people borrowing words from many sources. It therefore has inconsistencies. Dum 130 jaroj ni diskutis landnomojn kaj ĉiam ni diskutos.
It just doesn't make sense to me to have a language that is supposed to dispose of the irregularities of "natural languages," only to have inconsistencies nonetheless. Why not "Kanadio" and "Kanado"? Or "Usonio" and "Usono."
La Akademio proponas plej bonajn landnomojn. Du elektoj por iuj: Hungarujo aŭ Hungario.
stevenastrong (显示个人资料) 2014年2月25日上午1:40:35
Thanks again for your help, both of you.
orthohawk (显示个人资料) 2014年2月28日下午10:27:21
stevenastrong:Kial ĝi estas "Francio" kaj "Franco", sed "Kanado" kaj "Kanadano"? Aŭ "Usono" kaj "Usonano"...Franco esta homo kiu apartenas al certa etna grupo. La lando estas la lando kie loĝas la plejparto de la grupo. Francoj loĝas en Francio/Francujo. Germanoj loĝas en Germanujo, ktp.
Ĉu ĉi-tiu malsameco ne konfliktas kun la celo de Esperanto, nome la ideo, ke la lingvo ne devus havi malkonsekvencan gramatikon kiel "naturaj" lingvoj?
En la "Nova Mundo" Usono estas la lando kie loĝas multaj etnaj grupoj: Usonanoj loĝas en Usono. Kanado estas la lando kie loĝas Kanadanoj. T.e. la baza formo estas la lando. En la "Malnova Mundo" la baza formo estas la homo kiu estas de certa etno.
antoniomoya (显示个人资料) 2014年2月28日下午10:42:08
http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm
"Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu “lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando... Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn".
Ĉu vi vidas tie ian problemon? Kie troviĝus la problemo? Se mi uzus tiun sistemon, mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenus min. Aŭ ĉu mi malpravas?
Kial komplikiĝi la vivo, se la solvo estas tiel facila?
Amike el Hispanalando.
robbkvasnak (显示个人资料) 2014年3月1日上午12:09:55
horsto (显示个人资料) 2014年3月1日上午1:42:35
Mi oficiale protestas.
Multaj fadenoj en Lernu estis forigitaj de administranto(j) nur pro tio, ke la ideoj, la mondkoncepto ne kongruas al tiu de la administrantoj. Tio laŭ mia opinio ege damaĝis la paĝaron, multaj forumanoj el aliaj landoj kun aliaj ideoj pri la mondo ne plu partoprenas ĉi tie.
Administrantoj ne juĝu pri religio, politiko, ktp.
Eble pro tiuj malfacilaj aferoj ili ne havas la tempon por fari la plej bazajn decidojn laŭ la reguloj: En Esperanta formumo ni parolu Esperante.
Mi ne proponas forigi ĉi tiun fadenon. Sed mi proponas ke la administrantoj rezignu ankaŭ pri forigi neplaĉajn fadenojn, se ili eĉ ne reagas al malatento de la plej bazaj teknikaj reguloj.
Pardonu, sed por mi la paĝaro fariĝas pli kaj pli usona. Oni akceptas la anglan lingvon, sed oni ne akceptas neusonajn opiniojn.
Clarence666 (显示个人资料) 2014年3月1日上午11:46:55
Mi ankaux protestas, kontraux 2 problemegoj:
1. ke la administrantoj ofte kaj silente forigas mesagxojn aux fadenojn
2. la absurda ideologio de nacioj kaj landoj kaj la absurda kverelado "pri landnomoj" dum jam 130 jaroj.
> Usonanoj loĝas en Usono
Mojose! Cxu la senpaperaj personoj kiuj sukcese kontrabandis sin en Usonlandacxon kvalifas kiel "Usonano" (j) ?
Mi havas ideon:
Nomigu cxiujn landojn uzante la (duoblan) finajxon "landacxo":
- Usonlandacxo
- Polsklandacxo
- Sanmarinlandacxo
- Kanadlandacxo
- Franclandacxo
- Argentinlandacxo
...
kaj ne uzu vortojn kiel "Usonano" aux "Franco", anstataux diru na "logxas en Argentinlandacxo kaj havas Argentinlandacxan pasporton" aux "logxas en Usonlandacxo sed ne havas Usonlandacxan pasporton, fakte estas senpapera persono" ktp.
> Perdonu min, sed mi devas krokodili, ĉar mia
> Esperanto ne sufiĉas por ĉi-tiu diskuto.
> I understand what you
Bonvenon en la forumo! Vi jam konas la gravegan vorton "krokodili" ... la alia mojosa idiotismo estas "kabei"
(perdonu -> pardonu)