Somera Esperanto-Studado 2014
zielonamamba88,2014年2月28日の
メッセージ: 16
言語: Esperanto
PEM71 (プロフィールを表示) 2014年6月4日 18:06:10
zielonamamba88 (プロフィールを表示) 2014年6月19日 8:50:58
PEM71:KER ekzameno? Bonega novaĵo! Mi tuj aliĝos!Bonege! Al ekzameno je kiu nivelo vi aliĝis?
Nun ni havas 8 aliĝintojn por KER-ekzameno (1 por B1, 1 por B2 kaj 6 por C1). Por ke ekzamenoj povu okazi necesas ke aliĝu po 10 homoj je nivelo ĝis 26a de junio.
Restas nur semajno! Aliĝu kaj reklamu!
http://edukado.net/ekzamenoj/ker
akueck (プロフィールを表示) 2014年7月19日 11:58:41
zielonamamba88:Pro alia programo mi povis partopreni en SES 2014 SK nur de la 12a ghis 16a de Julio 2014. Mi tre ghuis la aranghon: De la 9a ghis 13a horo estas Esperanto-kursoj en diversaj niveloj kaj pri Esperanto-literaturo seminario, gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Mi estis en ghi kaj opinias ghin altvalora, char ghi donis bonan superrigardon kaj instigas onin legi, verki kaj diskuti. Posttagmeze okazas aranghoj pri diversaj temoj, ekzemple himnokvizo, prelego pri lingvo kaj kulturo kaj krome kursoj pri interalie dancado, muzikinstrumentoj, manlaboro, Interreto, Vikipedio, Vikinovajhoj, kuracplantoj kaj aliaj lingvoj. La merkredon okazas, kiel che Universalaj Kongresoj, preskau nur tuttagaj ekskursoj. Mi partoprenis en tiu al Banská Štiavnica (tie estas interalie minejmuzeo kaj mineralmuzeo). Duontagaj ekskursoj, kiel tiu por konatighi kun la SES-urbo Nitra, okazas alitage. La vespero estas dedichita al amuzo au am-uzo: vingustumado, internacia vespero, nacia vespero kaj krome koncertoj, chi-foje de JoMo, Kimo kaj Kashi. La plej multaj aranghoj okazas en konstruajhoj apartenantaj al loka universitato; tie loghas kaj krome maten-, tag- kaj vespermanghas la plej multaj SES-partoprenantoj (temas pri studenthejmo). Funkcias jam de la posttagmezo ankau drinkejo kun verando. Mi loghis en hotelo situanta ses piedirminutojn norde. Estas ankau paroligaj rondoj, sed ech sen ili apenau eblas eviti la interparoladon en Esperanto, krom se oni ne sufiche posedas ghin. La SES-2014-SK-partoprenantaro konsistas el proksimume 270 homoj de diversaj gepatraj lingvoj kaj aghoj. Kompare kun ekzemple naciaj kaj universalaj kongresoj, SES al mi efikas "pli juna". Dum mia mallonga partopreno en SES 2014 SK mi sendis malmultajn pepajhojn, kiuj estas iel en rilato kun ghi, kun la hashtago #ses2014sk; iuj estas en Esperanto kaj/au kun bildoj. - Amike, Andreas.
Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
- julie en Nitra, Slovakio (12-20.07.2014) - SES SK
[...]
Urho (プロフィールを表示) 2014年7月19日 20:38:10
akueck:Dankon pro la detalaj informoj!zielonamamba88:Pro alia programo mi povis partopreni en SES 2014 SK nur de la 12a ĝis 16a de Julio 2014. Mi tre ĝuis la aranĝon: De la 9a ĝis 13a horo estas Esperanto-kursoj en diversaj niveloj kaj pri Esperanto-literaturo seminario, gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Mi estis en ĝi kaj opinias ĝin altvalora, ĉar ĝi donis bonan superrigardon kaj instigas onin legi, verki kaj diskuti.
Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
- julie en Nitra, Slovakio (12.–20.07.2014) – SES SK
[...]
Posttagmeze okazas aranĝoj pri diversaj temoj, ekzemple himnokvizo, prelego pri lingvo kaj kulturo kaj krome kursoj pri interalie dancado, muzikinstrumentoj, manlaboro, Interreto, Vikipedio, Vikinovaĵoj, kuracplantoj kaj aliaj lingvoj. La merkredon okazas, kiel ĉe Universalaj Kongresoj, preskaŭ nur tuttagaj ekskursoj. Mi partoprenis en tiu al Banská Štiavnica (tie estas interalie minejmuzeo kaj mineralmuzeo). Duontagaj ekskursoj, kiel tiu por konatiĝi kun la SES-urbo Nitra, okazas alitage.
La vespero estas dediĉita al amuzo aŭ am-uzo: vingustumado, internacia vespero, nacia vespero kaj krome koncertoj, ĉi-foje de JoMo, Kimo kaj Kashi. La plej multaj aranĝoj okazas en konstruaĵoj apartenantaj al loka universitato; tie loĝas kaj krome maten-, tag- kaj vespermanĝas la plej multaj SES-partoprenantoj (temas pri studenthejmo). Funkcias jam de la posttagmezo ankaŭ drinkejo kun verando. Mi loĝis en hotelo situanta ses piedirminutojn norde.
Estas ankaŭ paroligaj rondoj, sed eĉ sen ili apenaŭ eblas eviti la interparoladon en Esperanto, krom se oni ne sufiĉe posedas ĝin. La SES-2014-SK-partoprenantaro konsistas el proksimume 270 homoj de diversaj gepatraj lingvoj kaj aĝoj. Kompare kun ekzemple naciaj kaj universalaj kongresoj, SES al mi efikas "pli juna". Dum mia mallonga partopreno en SES 2014 SK mi sendis malmultajn pepaĵojn, kiuj estas iel en rilato kun ĝi, kun la haŝtago #ses2014sk; iuj estas en Esperanto kaj/aŭ kun bildoj.
Amike, Andreas.
ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月9日 9:55:00
gyrus:Mi faris filmeton pri SES ĉijare (ankaŭ pri la antaŭaj du jaroj - ili estas en mia kanalo) do se vi volas scii pri pli partopreni venontjare, nepre spektuBela filmeto, gyrus. Dankon. ☺