去目錄頁

Somera Esperanto-Studado 2014

zielonamamba88, 2014年2月28日

讯息: 16

语言: Esperanto

PEM71 (显示个人资料) 2014年6月4日下午6:06:10

KER ekzameno? Bonega novaĵo! Mi tuj aliĝos!

zielonamamba88 (显示个人资料) 2014年6月19日上午8:50:58

PEM71:KER ekzameno? Bonega novaĵo! Mi tuj aliĝos!
Bonege! Al ekzameno je kiu nivelo vi aliĝis?

Nun ni havas 8 aliĝintojn por KER-ekzameno (1 por B1, 1 por B2 kaj 6 por C1). Por ke ekzamenoj povu okazi necesas ke aliĝu po 10 homoj je nivelo ĝis 26a de junio.

Restas nur semajno! Aliĝu kaj reklamu!

http://edukado.net/ekzamenoj/ker

akueck (显示个人资料) 2014年7月19日上午11:58:41

zielonamamba88:
Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
  • julie en Nitra, Slovakio (12-20.07.2014) - SES SK
    [...]
Pro alia programo mi povis partopreni en SES 2014 SK nur de la 12a ghis 16a de Julio 2014. Mi tre ghuis la aranghon: De la 9a ghis 13a horo estas Esperanto-kursoj en diversaj niveloj kaj pri Esperanto-literaturo seminario, gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Mi estis en ghi kaj opinias ghin altvalora, char ghi donis bonan superrigardon kaj instigas onin legi, verki kaj diskuti. Posttagmeze okazas aranghoj pri diversaj temoj, ekzemple himnokvizo, prelego pri lingvo kaj kulturo kaj krome kursoj pri interalie dancado, muzikinstrumentoj, manlaboro, Interreto, Vikipedio, Vikinovajhoj, kuracplantoj kaj aliaj lingvoj. La merkredon okazas, kiel che Universalaj Kongresoj, preskau nur tuttagaj ekskursoj. Mi partoprenis en tiu al Banská Štiavnica (tie estas interalie minejmuzeo kaj mineralmuzeo). Duontagaj ekskursoj, kiel tiu por konatighi kun la SES-urbo Nitra, okazas alitage. La vespero estas dedichita al amuzo au am-uzookulumo.gif: vingustumado, internacia vespero, nacia vespero kaj krome koncertoj, chi-foje de JoMo, Kimo kaj Kashi. La plej multaj aranghoj okazas en konstruajhoj apartenantaj al loka universitato; tie loghas kaj krome maten-, tag- kaj vespermanghas la plej multaj SES-partoprenantoj (temas pri studenthejmo). Funkcias jam de la posttagmezo ankau drinkejo kun verando. Mi loghis en hotelo situanta ses piedirminutojn norde. Estas ankau paroligaj rondoj, sed ech sen ili apenau eblas eviti la interparoladon en Esperanto, krom se oni ne sufiche posedas ghin. La SES-2014-SK-partoprenantaro konsistas el proksimume 270 homoj de diversaj gepatraj lingvoj kaj aghoj. Kompare kun ekzemple naciaj kaj universalaj kongresoj, SES al mi efikas "pli juna". Dum mia mallonga partopreno en SES 2014 SK mi sendis malmultajn pepajhojn, kiuj estas iel en rilato kun ghi, kun la hashtago #ses2014sk; iuj estas en Esperanto kaj/au kun bildoj. - Amike, Andreas.

Urho (显示个人资料) 2014年7月19日下午8:38:10

akueck:
zielonamamba88:
Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
  • julie en Nitra, Slovakio (12.–20.07.2014)SES SK
    [...]
Pro alia programo mi povis partopreni en SES 2014 SK nur de la 12a ĝis 16a de Julio 2014. Mi tre ĝuis la aranĝon: De la 9a ĝis 13a horo estas Esperanto-kursoj en diversaj niveloj kaj pri Esperanto-literaturo seminario, gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Mi estis en ĝi kaj opinias ĝin altvalora, ĉar ĝi donis bonan superrigardon kaj instigas onin legi, verki kaj diskuti.

Posttagmeze okazas aranĝoj pri diversaj temoj, ekzemple himnokvizo, prelego pri lingvo kaj kulturo kaj krome kursoj pri interalie dancado, muzikinstrumentoj, manlaboro, Interreto, Vikipedio, Vikinovaĵoj, kuracplantoj kaj aliaj lingvoj. La merkredon okazas, kiel ĉe Universalaj Kongresoj, preskaŭ nur tuttagaj ekskursoj. Mi partoprenis en tiu al Banská Štiavnica (tie estas interalie minejmuzeo kaj mineralmuzeo). Duontagaj ekskursoj, kiel tiu por konatiĝi kun la SES-urbo Nitra, okazas alitage.

La vespero estas dediĉita al amuzo aŭ am-uzookulumo.gif: vingustumado, internacia vespero, nacia vespero kaj krome koncertoj, ĉi-foje de JoMo, Kimo kaj Kashi. La plej multaj aranĝoj okazas en konstruaĵoj apartenantaj al loka universitato; tie loĝas kaj krome maten-, tag- kaj vespermanĝas la plej multaj SES-partoprenantoj (temas pri studenthejmo). Funkcias jam de la posttagmezo ankaŭ drinkejo kun verando. Mi loĝis en hotelo situanta ses piedirminutojn norde.

Estas ankaŭ paroligaj rondoj, sed eĉ sen ili apenaŭ eblas eviti la interparoladon en Esperanto, krom se oni ne sufiĉe posedas ĝin. La SES-2014-SK-partoprenantaro konsistas el proksimume 270 homoj de diversaj gepatraj lingvoj kaj aĝoj. Kompare kun ekzemple naciaj kaj universalaj kongresoj, SES al mi efikas "pli juna". Dum mia mallonga partopreno en SES 2014 SK mi sendis malmultajn pepaĵojn, kiuj estas iel en rilato kun ĝi, kun la haŝtago #ses2014sk; iuj estas en Esperanto kaj/aŭ kun bildoj.

Amike, Andreas.
Dankon pro la detalaj informoj! ridulo.gif

gyrus (显示个人资料) 2014年7月24日下午3:16:37

Mi faris filmeton pri SES ĉijare (ankaŭ pri la antaŭaj du jaroj - ili estas en mia kanalo) do se vi volas scii pri pli partopreni venontjare, nepre spektu ridulo.gif

ratkaptisto (显示个人资料) 2014年8月9日上午9:55:00

gyrus:Mi faris filmeton pri SES ĉijare (ankaŭ pri la antaŭaj du jaroj - ili estas en mia kanalo) do se vi volas scii pri pli partopreni venontjare, nepre spektu ridulo.gif
Bela filmeto, gyrus. Dankon. ☺

回到上端