לתוכן העניינים

Somera Esperanto-Studado 2014

של zielonamamba88, 28 בפברואר 2014

הודעות: 16

שפה: Esperanto

zielonamamba88 (הצגת פרופיל) 28 בפברואר 2014, 05:16:32

Somera Esperanto-Studado (SES) estas 8-taga aranĝo kun intensa kurso de Esperanto kaj abunda posttagmeza kaj vespera programo. Ĉiujare la aranĝon partoprenas multaj homoj de pluraj landoj de la tuta mondo.

La programo konsistas el kelkaj partoj:
  • antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidas spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
  • julie en Nitra, Slovakio (12-20.07.2014) - SES SK
  • aŭguste apud Moskvo, Rusio (17-25.08.2014) - SES RU.
SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu partoprenos ambaŭ SES-ojn, ricevos rabaton de 10 EUR dum la dua (rusa) SES de aliĝkotizo kaj krome taso-pason por 5 EUR por gufujo!

----
retpaĝo de SES: SES 2014
facebook-paĝo de SES en Slovakio: SES SK en facebook
facebook-paĝo de SES en Rusio: SES RU en facebook
vkontakte-paĝo de SES en Rusio: SES en vkontakte
pri SES en Vikipedio: Vikipedio

novatago (הצגת פרופיל) 28 בפברואר 2014, 12:00:03

Antaŭ ĉio mi volas klarigi ke mi ne kontraŭas veganismon, nek vegetaranismon. Tamen, mi memorigas (aŭ sciigas) al vi ke la tiel nomata “verda rabato” estas dolĉigita nomo de tio, kio pasintjare nomiĝis “kruelimposto” kaj tio fakte ne temis pri rabato sed pri altigi la prezon de la manĝo de viandomanĝantojn por uzi ĝin por helpi porveganajn asociojn. Dirite ĉi tion, ĉiu agu laŭ propra pensmaniero.

Pli da informo: Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli

Ĝis, Novatago.

Duko (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2014, 13:34:51

Bedaŭrinda decido nomi tion "kruelimposto", "verda rabato" sonas pli bone. Kiu havas sperton pri SES? Ĉu oni devas anticipi multan propagandon tie, kiel ekzemple tiu vegetara?

Sunjo (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2014, 17:12:45

Duko:Bedaŭrinda decido nomi tion "kruelimposto", "verda rabato" sonas pli bone. Kiu havas sperton pri SES? Ĉu oni devas anticipi multan propagandon tie, kiel ekzemple tiu vegetara?
Mian unuan SES mi partoprenis kiel viandmanĝanto. Mi esperas ke mi ne ĝenis la vegetaranojn kaj veganojn kiuj manĝis kune kun mi, sed ĉiuokaze ili ne ĝenis min.
Dum la pasintjara SES je la muroj estis rigardeblaj (sed ankaŭ ignoreblaj) afiŝoj kun bildoj pri diversaj temoj, do interalie ankaŭ pri la malavantaĝoj de amasbredado aŭ fumado.
Sed mi sufiĉe certas ke nek viandmanĝantoj nek fumantoj sentis sin malbonvenaj pro tio.
Mi sincere povas rekomendi la SES, kaj mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.

Dominiczka (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2014, 18:39:30

Sunjo:
Duko:Bedaŭrinda decido nomi tion "kruelimposto", "verda rabato" sonas pli bone. Kiu havas sperton pri SES? Ĉu oni devas anticipi multan propagandon tie, kiel ekzemple tiu vegetara?
Mian unuan SES mi partoprenis kiel viandmanĝanto. Mi esperas ke mi ne ĝenis la vegetaranojn kaj veganojn kiuj manĝis kune kun mi, sed ĉiuokaze ili ne ĝenis min.
Dum la pasintjara SES je la muroj estis rigardeblaj (sed ankaŭ ignoreblaj) afiŝoj kun bildoj pri diversaj temoj, do interalie ankaŭ pri la malavantaĝoj de amasbredado aŭ fumado.
Sed mi sufiĉe certas ke nek viandmanĝantoj nek fumantoj sentis sin malbonvenaj pro tio.
Mi sincere povas rekomendi la SES, kaj mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.
Mi partoprenis SESon jam kvar foje, do mi scias multe pri ĝi ridulo.gif
Mi ne rakontos jam pri manĝado, ĉar miaj antaŭparolantoj jam sufiĉe bone tion priskribis. Tamen oni devas diri, ke bildoj sur la muroj dum la lasta SES ne temis nur pri fumado kaj amasbredado. Ili promociis la ateistojn kaj homoseksualistojn. Videblis ankaŭ aĉaj bildoj kun kristanaj pastroj. Mi estas kristanino kaj mi vere ne volas vidi tiujn bildojn sur la muroj de konstruaĵo en kiu mi loĝas!

novatago (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2014, 19:46:46

Sunjo:… mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.
La organizanto rajtas decidi kian rekontiĝon organizi. Tio estas lia afero, kaj tute ne estas problemo. Tamen, mi nur memorigas la aferon al aliaj ĉar jes, oni alinomigis la imposton, sed per tiu alinomigo oni trompas la partoprenantojn: la rabato ne estas rabato, almenaŭ certe ne estis tio la unua jaro, sed malrabato de kotizo por viandomanĝantoj. Tio krom diri ke la malrabato nur estas puno, laŭ mi maljusta (laŭ la organizanto justa).

Mi ankaŭ ne diris, nek diras al iu ne iru tien. Fakte mi ne vidas problemo rilate al tio, ĉar almenaŭ pasintaj jaroj eblis elekti ĉu manĝi ekster la aranĝo. Kaj mi opinias, almenaŭ supozas, ke indas partopreni en la afero.

Ĝis, Novatago.

kaŝperanto (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2014, 19:28:09

Mi bedaŭrinde ne plu planas ĉeesti SES 2014 en Rusio :'(

La afero pri Ukraino kaj Krimeo nun tro gravas kaj tro necertas. Mia familio jam zorgis kiam mi informis ilin pri miaj intencoj, sed nun ili petas ke mi ne iru.

Do mi atendos ĝis 2015 kiam mi povos atendi SES en Slovakio, krom se la rilato inter Rusio kaj Usono/la Okcidento plibonigas.

Pri manĝaĵoj, mi eble povas kunsenti veganoj/vegetaroj kiuj ne ŝatas mortigi bestojn, sed mi tute ne konsentas pri la laŭdiraj sanaj gajnoj. Mi manĝas laŭ la tiel nomita "Paleolitika" dieto, do mi ne manĝas grenojn, fabojn, aŭ laktaĵojn. Mi tute kuracis miajn alergiojn manĝante tiele.

Eble vegetaranoj/veganoj ankaŭ devas pagi imposton, ĉar solkultivado de sojfabo, maizo, tritiko, ktp. estas ankaŭ tre difekta al la naturo.

zielonamamba88 (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2014, 17:43:01

Restas nur 6 tagoj por aliĝi al SES profitante malpli altajn kotizojn! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tion tuj ĉe:Krome, aperis pli da informoj pri antaŭkongreso de SES en Rusio kiu okazos en Moskvo inter 13a kaj 17a de aŭgusto! Legu pri la antaŭkongreso.

zielonamamba88 (הצגת פרופיל) 18 במאי 2014, 20:07:12

Dua aliĝperiodo por SES en Rusio estas plilongigita ĝis fino de majo!
Dume aperis ankaŭ informoj pri la antaŭkongreso en Moskvo!

Se vi jam estas inter 211 aliĝintoj al SES en Slovakio, memoru ke ĉiu kiu partoprenos ambaŭ SES-ojn, ricevos rabaton de 10 EUR dum la dua (rusa) SES kaj krome taso-pason por 5 EUR por gufujo!

Vizitu retpaĝon de SES kaj legu pli!

zielonamamba88 (הצגת פרופיל) 1 ביוני 2014, 20:18:38

Ĉu vi jam havas oficialan diplomon pruvantan vian lingvoscion pri Esperanto? Dum SES 2014 en Nitra mi havos unikan ŝancon trapasi KER-ekzamenon!
Ununura ĝis nun anoncita eblo trapasi KER-ekzamenon en Eŭropo dum somero!
Aliĝu ĉe: http://edukado.net/alighilo?id=2014SK-NITR. Vi havas tempon nur ĝis 26a de junio! La ekzameno okazos 18an de julio 2014.

לראש הדף