Somera Esperanto-Studado 2014
貼文者: zielonamamba88, 2014年2月28日
訊息: 16
語言: Esperanto
zielonamamba88 (顯示個人資料) 2014年2月28日上午5:16:32
La programo konsistas el kelkaj partoj:
- antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
- ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Ĉi-jare SES okazos du foje en du malsamaj lokoj:
- julie en Nitra, Slovakio (12-20.07.2014) - SES SK
- aŭguste apud Moskvo, Rusio (17-25.08.2014) - SES RU.
----
retpaĝo de SES: SES 2014
facebook-paĝo de SES en Slovakio: SES SK en facebook
facebook-paĝo de SES en Rusio: SES RU en facebook
vkontakte-paĝo de SES en Rusio: SES en vkontakte
pri SES en Vikipedio: Vikipedio
novatago (顯示個人資料) 2014年2月28日下午12:00:03
Pli da informo: Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli
Ĝis, Novatago.
Duko (顯示個人資料) 2014年3月3日下午1:34:51
Sunjo (顯示個人資料) 2014年3月3日下午5:12:45
Duko:Bedaŭrinda decido nomi tion "kruelimposto", "verda rabato" sonas pli bone. Kiu havas sperton pri SES? Ĉu oni devas anticipi multan propagandon tie, kiel ekzemple tiu vegetara?Mian unuan SES mi partoprenis kiel viandmanĝanto. Mi esperas ke mi ne ĝenis la vegetaranojn kaj veganojn kiuj manĝis kune kun mi, sed ĉiuokaze ili ne ĝenis min.
Dum la pasintjara SES je la muroj estis rigardeblaj (sed ankaŭ ignoreblaj) afiŝoj kun bildoj pri diversaj temoj, do interalie ankaŭ pri la malavantaĝoj de amasbredado aŭ fumado.
Sed mi sufiĉe certas ke nek viandmanĝantoj nek fumantoj sentis sin malbonvenaj pro tio.
Mi sincere povas rekomendi la SES, kaj mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.
Dominiczka (顯示個人資料) 2014年3月3日下午6:39:30
Sunjo:Mi partoprenis SESon jam kvar foje, do mi scias multe pri ĝiDuko:Bedaŭrinda decido nomi tion "kruelimposto", "verda rabato" sonas pli bone. Kiu havas sperton pri SES? Ĉu oni devas anticipi multan propagandon tie, kiel ekzemple tiu vegetara?Mian unuan SES mi partoprenis kiel viandmanĝanto. Mi esperas ke mi ne ĝenis la vegetaranojn kaj veganojn kiuj manĝis kune kun mi, sed ĉiuokaze ili ne ĝenis min.
Dum la pasintjara SES je la muroj estis rigardeblaj (sed ankaŭ ignoreblaj) afiŝoj kun bildoj pri diversaj temoj, do interalie ankaŭ pri la malavantaĝoj de amasbredado aŭ fumado.
Sed mi sufiĉe certas ke nek viandmanĝantoj nek fumantoj sentis sin malbonvenaj pro tio.
Mi sincere povas rekomendi la SES, kaj mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.
Mi ne rakontos jam pri manĝado, ĉar miaj antaŭparolantoj jam sufiĉe bone tion priskribis. Tamen oni devas diri, ke bildoj sur la muroj dum la lasta SES ne temis nur pri fumado kaj amasbredado. Ili promociis la ateistojn kaj homoseksualistojn. Videblis ankaŭ aĉaj bildoj kun kristanaj pastroj. Mi estas kristanino kaj mi vere ne volas vidi tiujn bildojn sur la muroj de konstruaĵo en kiu mi loĝas!
novatago (顯示個人資料) 2014年3月3日下午7:46:46
Sunjo:… mi bedaŭras tiujn kiuj maltrafas bonegan renkontiĝon nur ĉar ili ne pretas pardoni jam korektitan eraron en la vortelekto.La organizanto rajtas decidi kian rekontiĝon organizi. Tio estas lia afero, kaj tute ne estas problemo. Tamen, mi nur memorigas la aferon al aliaj ĉar jes, oni alinomigis la imposton, sed per tiu alinomigo oni trompas la partoprenantojn: la rabato ne estas rabato, almenaŭ certe ne estis tio la unua jaro, sed malrabato de kotizo por viandomanĝantoj. Tio krom diri ke la malrabato nur estas puno, laŭ mi maljusta (laŭ la organizanto justa).
Mi ankaŭ ne diris, nek diras al iu ne iru tien. Fakte mi ne vidas problemo rilate al tio, ĉar almenaŭ pasintaj jaroj eblis elekti ĉu manĝi ekster la aranĝo. Kaj mi opinias, almenaŭ supozas, ke indas partopreni en la afero.
Ĝis, Novatago.
kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年3月24日下午7:28:09
La afero pri Ukraino kaj Krimeo nun tro gravas kaj tro necertas. Mia familio jam zorgis kiam mi informis ilin pri miaj intencoj, sed nun ili petas ke mi ne iru.
Do mi atendos ĝis 2015 kiam mi povos atendi SES en Slovakio, krom se la rilato inter Rusio kaj Usono/la Okcidento plibonigas.
Pri manĝaĵoj, mi eble povas kunsenti veganoj/vegetaroj kiuj ne ŝatas mortigi bestojn, sed mi tute ne konsentas pri la laŭdiraj sanaj gajnoj. Mi manĝas laŭ la tiel nomita "Paleolitika" dieto, do mi ne manĝas grenojn, fabojn, aŭ laktaĵojn. Mi tute kuracis miajn alergiojn manĝante tiele.
Eble vegetaranoj/veganoj ankaŭ devas pagi imposton, ĉar solkultivado de sojfabo, maizo, tritiko, ktp. estas ankaŭ tre difekta al la naturo.
zielonamamba88 (顯示個人資料) 2014年4月24日下午5:43:01
zielonamamba88 (顯示個人資料) 2014年5月18日下午8:07:12
Dume aperis ankaŭ informoj pri la antaŭkongreso en Moskvo!
Se vi jam estas inter 211 aliĝintoj al SES en Slovakio, memoru ke ĉiu kiu partoprenos ambaŭ SES-ojn, ricevos rabaton de 10 EUR dum la dua (rusa) SES kaj krome taso-pason por 5 EUR por gufujo!
Vizitu retpaĝon de SES kaj legu pli!
zielonamamba88 (顯示個人資料) 2014年6月1日下午8:18:38
Ununura ĝis nun anoncita eblo trapasi KER-ekzamenon en Eŭropo dum somero!
Aliĝu ĉe: http://edukado.net/alighilo?id=2014SK-NITR. Vi havas tempon nur ĝis 26a de junio! La ekzameno okazos 18an de julio 2014.