Kiu povas indiki al mi...
de robbkvasnak, 9 de marzo de 2014
Aportes: 6
Idioma: Esperanto
robbkvasnak (Mostrar perfil) 9 de marzo de 2014 19:45:42
noelekim (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2014 03:08:10
robbkvasnak:Kiu povas indiki al mi la nomon de la nacia oraganizaĵo sen sia lando kiu zorgas pri nutradaj sciencoj kaj pri la plej sana dieto por la loĝantaro?en.wikipedia.org/wiki/List_of_nutrition_guides
Ondo (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2014 06:52:22
robbkvasnak:Kiu povas indiki al mi la nomon de la nacia oraganizaĵo sen sia lando kiu zorgas pri nutradaj sciencoj kaj pri la plej sana dieto por la loĝantaro?La Vikipedia listo donita de Noelekim estas bona, sed eĉ ĝi ne estas kompleta. En Finnlando la organizaĵo estas la Konsilantaro por Nutrado. Antaŭ ne longe ĝi publikigis novajn rekomendojn. Vidu ĝian retpaĝon. Tie troveblas io ankaŭ en la Angla lingvo.
Ekzistas ĉe ni ankaŭ la Aŭtoritato pri Sekureco de Nutraĵoj, kiu estas decidrajta ŝtata organo. Ĝi kontrolas, esploras, kaj havas informan servon pri nutraĵo-rilataj aferoj.
robbkvasnak (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2014 09:29:34
Mi verkas nun gvidlibron por la preparado de allogaj, sanaj pladoj por olduloj - ĉar mi konstatis ke multaj inter la homoj super 70 aŭ 80 jaroj ne plu volas manĝi, tiel ke ili perdas pezon kaj ankaŭ suferas misnutradon. Vi ambaŭ multe helpis min sur tiu vojo.
sudanglo (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2014 11:18:52
Tio okazis en Aŭstralio, se mi bone memoras, kaj trovis kombinon de AKE-inhibilo kun kalci-blokilo tiel pli efika kompare kun la individuaj drogoj, ke oni (pro etikaj konsideroj) devis ĉesigi la studon frue. (Aliel, estintus maljuste por la kontrol-grupoj kiuj ne ricevis la efikan kombinon).
Sed ĉio supre estas nur laŭ mia memoro. Kompreneble, estas konsilinde, ke vi faru viajn proprajn esplorojn.
NPIV diras ke drogo en la signifo de kuraca farmaciaĵo estas arĥaika. Ĉu vere?
robbkvasnak (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2014 15:02:14
Mi jam konstatis ke inter diversaj kuturgrupoj malsamaj morboj gravas neebengrade. En la dimanĉa New York Times oni legis ke la iamiama enpreno de antibiotikaĵoj influas la korpan pezon de bestoj kaj de la homa besto, homo sapiens. Tio signifikas ke du homoj kiuj havas saman genetikon kaj manĝas la saman dieton eble malsamus en tutkorpa pezo!
Certe la ĉirkaŭaĵo influas hipertension. Vivo en urbo kiam oni devas veturi ofte uzante ŝoseon aŭtoriĉan plej verŝajne altigos la tension pli ol la vivado en serena kampara medio.
La kultura dieto, la religiaj normoj, la sociekonomia situacio - ĉioj influas la dieton. Min interesus kion preskribas la naciaj institucioj por bona, sana, longa vivo de la enloĝantoj.