Sisu juurde

Kiu povas indiki al mi...

kelle poolt robbkvasnak, 9. märts 2014

Postitused: 6

Keel: Esperanto

robbkvasnak (Näita profiili) 9. märts 2014 19:45.42

Kiu povas indiki al mi la nomon de la nacia oraganizaĵo sen sia lando kiu zorgas pri nutradaj sciencoj kaj pri la plej sana dieto por la loĝantaro? Ekz. en Germanio estas la Deutsche Gesellschaft für Ernährung, en Francio la Societe francaise de nutrition, kaj en Usono la usona Food and Drug Administration (FDA). Mi studas nutrajn sciencojn kaj mi serĉas fontojn pri la kvanto da karbohidratoj, proteinoj kaj lipidoj, vitaminoj, mineraloj, ktp kiojn oni devus manĝi por resti sana. En Usono oni ĝenerale nur citas la FDA sed mi ŝatus havi pli internacian superrigardon ĉar mi studas pri la preparado de nutraj sed allogaj manĝaĵoj por pliaĝuloj. Mi estos ege dankema por helpo - se iu scias la retadresojn de tiuj institucioj ankaŭ helpus al mi.

noelekim (Näita profiili) 10. märts 2014 3:08.10

robbkvasnak:Kiu povas indiki al mi la nomon de la nacia oraganizaĵo sen sia lando kiu zorgas pri nutradaj sciencoj kaj pri la plej sana dieto por la loĝantaro?
en.wikipedia.org/wiki/List_of_nutrition_guides

Ondo (Näita profiili) 10. märts 2014 6:52.22

robbkvasnak:Kiu povas indiki al mi la nomon de la nacia oraganizaĵo sen sia lando kiu zorgas pri nutradaj sciencoj kaj pri la plej sana dieto por la loĝantaro?
La Vikipedia listo donita de Noelekim estas bona, sed eĉ ĝi ne estas kompleta. En Finnlando la organizaĵo estas la Konsilantaro por Nutrado. Antaŭ ne longe ĝi publikigis novajn rekomendojn. Vidu ĝian retpaĝon. Tie troveblas io ankaŭ en la Angla lingvo.

Ekzistas ĉe ni ankaŭ la Aŭtoritato pri Sekureco de Nutraĵoj, kiu estas decidrajta ŝtata organo. Ĝi kontrolas, esploras, kaj havas informan servon pri nutraĵo-rilataj aferoj.

robbkvasnak (Näita profiili) 10. märts 2014 9:29.34

noelelim kaj ondo - koran dankon! tio estas precize tio kion mi serĉas. Mi konscias ke ĉiu kulturo komprenas nutradon malsame. Ekzemple la germanoj havas kion ili nomas "the big four" kaj "the big eight" - mi ne scias kial ili uzas la anglan por tio sed ŝajnigas al mi ĉiam kiam oni uzas la anglan eksterlande estas por doni "sciencan aspekton" al ne tiom scienca afero. Fakte, en enlatitaj supoj la germanoj nur uzas la "big four" inter kiuj faktoj mankas la kvanto da salo (tio estas en la "big eight") - sed por mi estas la "big one" ĉar mi aparte devas atenti pri la enhavo da salo en manĝaĵo - pro mia hipertensio.
Mi verkas nun gvidlibron por la preparado de allogaj, sanaj pladoj por olduloj - ĉar mi konstatis ke multaj inter la homoj super 70 aŭ 80 jaroj ne plu volas manĝi, tiel ke ili perdas pezon kaj ankaŭ suferas misnutradon. Vi ambaŭ multe helpis min sur tiu vojo.

sudanglo (Näita profiili) 10. märts 2014 11:18.52

Rilate hipertension, Robb, mi atentigas pri enorma studo (enorma laŭ la cifero de partoprenantoj) koncerne la efikon, en malpliigo de sanga premo, far kombino de medikamentoj de malsamaj klasoj de ago.

Tio okazis en Aŭstralio, se mi bone memoras, kaj trovis kombinon de AKE-inhibilo kun kalci-blokilo tiel pli efika kompare kun la individuaj drogoj, ke oni (pro etikaj konsideroj) devis ĉesigi la studon frue. (Aliel, estintus maljuste por la kontrol-grupoj kiuj ne ricevis la efikan kombinon).

Sed ĉio supre estas nur laŭ mia memoro. Kompreneble, estas konsilinde, ke vi faru viajn proprajn esplorojn.

NPIV diras ke drogo en la signifo de kuraca farmaciaĵo estas arĥaika. Ĉu vere?

robbkvasnak (Näita profiili) 10. märts 2014 15:02.14

Koran dankon por la informoj, Sudanglo. Mi espoloros tion. Kiu institucio en GoBo respondecas pri gvidlineoj por la nutrado de la popolo? Ĉu ili publikigas siajn trovaĵojn?
Mi jam konstatis ke inter diversaj kuturgrupoj malsamaj morboj gravas neebengrade. En la dimanĉa New York Times oni legis ke la iamiama enpreno de antibiotikaĵoj influas la korpan pezon de bestoj kaj de la homa besto, homo sapiens. Tio signifikas ke du homoj kiuj havas saman genetikon kaj manĝas la saman dieton eble malsamus en tutkorpa pezo!
Certe la ĉirkaŭaĵo influas hipertension. Vivo en urbo kiam oni devas veturi ofte uzante ŝoseon aŭtoriĉan plej verŝajne altigos la tension pli ol la vivado en serena kampara medio.
La kultura dieto, la religiaj normoj, la sociekonomia situacio - ĉioj influas la dieton. Min interesus kion preskribas la naciaj institucioj por bona, sana, longa vivo de la enloĝantoj.

Tagasi üles