본문으로

Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?

글쓴이: Sunjo, 2014년 3월 11일

글: 24

언어: Esperanto

Sunjo (프로필 보기) 2014년 3월 11일 오후 5:30:18

En forigita diskuto pri forigitaj karikaturoj Altebrilas demandis ĉu tiaj bildoj utilas por la celoj de la Esperanto-movado (precipe la celo de interkompreniĝo).
Supozante ke oni respondus al tiu demando per "ne", mi nun demandas ĉu tio laŭ via opinio pravigas cenzuron? Ĉu vi opinias ke cenzuro helpas al interkompreniĝo?

mihxil (프로필 보기) 2014년 3월 12일 오전 7:35:43

Sunjo:En forigita diskuto pri forigitaj karikaturoj Altebrilas demandis ĉu tiaj bildoj utilas por la celoj de la Esperanto-movado (precipe la celo de interkompreniĝo).
Supozante ke oni respondus al tiu demando per "ne", mi nun demandas ĉu tio laŭ via opinio pravigas cenzuron? Ĉu vi opinias ke cenzuro helpas al interkompreniĝo?
Ne vidinte la cenzuritan diskuton, mi ne precize komprenas pri kio temas, do evidente tiu cenzuro malhelpis interkomprenon.

Fuzzy (프로필 보기) 2014년 3월 13일 오전 6:24:51

Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?
Jes! Ĉar dank'al cenzuro en naciaj amaskomunikiloj la libero de esperantlingva interkomunikado iĝas tre alloga ridulo.gif

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 3월 13일 오전 8:44:59

> forigitaj karikaturoj Altebrilas demandis ĉu tiaj
> bildoj utilas por la celoj de la Esperanto-movado

Plej versxajne ne ... kaj mi havas alian stultegan demandon:

Cxu oni rajtas aldoni nur mesagxojn kiuj pruveble utilas por la celoj de la Esperanto-movado?

Fuzzy:
Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?
Jes! Ĉar dank'al cenzuro en naciaj amaskomunikiloj la libero de esperantlingva interkomunikado iĝas tre alloga ridulo.gif
Interesa ideo ridulo.gif

Sunjo (프로필 보기) 2014년 3월 13일 오후 4:49:18

Fuzzy:
Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?
Jes! Ĉar dank'al cenzuro en naciaj amaskomunikiloj la libero de esperantlingva interkomunikado iĝas tre alloga ridulo.gif
Bedaŭrinde la fadenoj kiuj instigis min al mia demando ne plu ekzistas kaj ankaŭ la bildojn mi ne povas enmeti - pro la atendenda cenzuro. Eble pro tio ne estis tute klare ke mi celis cenzuron inter la Esperantistoj. Mi pardonpetas pri la ebla miskompreno.

Sed mi ankaŭ forte dubas ke nacia cenzuro utilas al Esperanto. Ŝajnas al mi ke kelkaj diktaturaj reĝimoj estas sufiĉe sukcesaj pri kaŝi informojn al siaj propraj civitanoj (ekzemple per malebligi aliron al la interreto, malebligi vojaĝojn al eksterlando, ktp.).

Fuzzy (프로필 보기) 2014년 3월 13일 오후 5:51:55

Sunjo:Sed mi ankaŭ forte dubas ke nacia cenzuro utilas al Esperanto. Ŝajnas al mi ke kelkaj diktaturaj reĝimoj estas sufiĉe sukcesaj pri kaŝi informojn al siaj propraj civitanoj (ekzemple per malebligi aliron al la interreto, malebligi vojaĝojn al eksterlando, ktp.).
Iam Sovetunio estis tia reĝimo. Kaj mi devas diri al vi, ke tiam Esperanto estis multe pli populara en la lando, ol ĝi bedaŭrinde estas nun en Rusio! Ĉar Esperanto tiam estis unu el la tre malmultaj eblecoj iel interkomuniki kun eksterlando.

Sunjo (프로필 보기) 2014년 3월 13일 오후 8:34:14

Imagu ni ke la celo de Esperanto vere estus la interkompreniĝo inter homoj el diversaj landoj. Kio estus la celo de tiu interkompreniĝo? Eble la celo estus pli bona mondo por ĉiuj. Ĉu ni nun laŭ vi unue malplibonigu la mondon per cenzuro por ke ĉiuj havus kialon (ĉu ankaŭ la eblon estas alia demando) por lerni kaj uzi Esperanton? Aŭ ĉu ni jam nun (eble per Esperanto, sed ne nepre) povus batali kontraŭ la malbonaĵoj en la mondo, kiel ekzemple cenzuro?

Kaj reen al la temo de la fadeno (cenzuro inter Esperantistoj): kial homo kiu loĝas en lando kie estas malpermesate karikaturi la diktatorecan estron lernu Esperanton se li poste devus konstati ke en la plej granda retejo por lerni Esperanton tiuj karikaturoj estas same malpermesataj? Ĉu li tamen povus esperi ke ekster lia lando ekzistas landoj sen cenzuro?
(denove eta devojigo: mi kredas ke tio estas la nuna problemo de la okcidenta mondo kiu volas konvinki aliajn partojn de la mondo ke demokratio estas bona. Sed ili tute ne povas konvinki, ĉar por atingi iliajn celojn ili perfidas demokratajn valorojn)

Mi celas pensinstigon al la uzantoj kiuj raportas mesaĝojn kvankam ili nek enhavas personajn atakojn nek estas tute eksterteme sed simple ĉar ili ne plaĉas al tiuj uzantoj. Mi komprenas ke opinio kiu ne plaĉas al oni jam povas sufiĉi por ofendiĝi. Sed ĉiu kiu preferas vivi sen cenzuro laŭ mia opinio prefere eltenu tiajn opiniojn, karikaturojn, kritikon, ktp., kaj argumenti kontraŭe (aŭ ignori) anstataŭ raporti tiajn mesaĝojn.

Fuzzy (프로필 보기) 2014년 3월 14일 오전 6:09:41

Sunjo:Imagu ni ke la celo de Esperanto vere estus la interkompreniĝo inter homoj el diversaj landoj. Kio estus la celo de tiu interkompreniĝo? Eble la celo estus pli bona mondo por ĉiuj. Ĉu ni nun laŭ vi unue malplibonigu la mondon per cenzuro por ke ĉiuj havus kialon (ĉu ankaŭ la eblon estas alia demando) por lerni kaj uzi Esperanton? Aŭ ĉu ni jam nun (eble per Esperanto, sed ne nepre) povus batali kontraŭ la malbonaĵoj en la mondo, kiel ekzemple cenzuro?

Kaj reen al la temo de la fadeno (cenzuro inter Esperantistoj): kial homo kiu loĝas en lando kie estas malpermesate karikaturi la diktatorecan estron lernu Esperanton se li poste devus konstati ke en la plej granda retejo por lerni Esperanton tiuj karikaturoj estas same malpermesataj? Ĉu li tamen povus esperi ke ekster lia lando ekzistas landoj sen cenzuro?
(denove eta devojigo: mi kredas ke tio estas la nuna problemo de la okcidenta mondo kiu volas konvinki aliajn partojn de la mondo ke demokratio estas bona. Sed ili tute ne povas konvinki, ĉar por atingi iliajn celojn ili perfidas demokratajn valorojn)

Mi celas pensinstigon al la uzantoj kiuj raportas mesaĝojn kvankam ili nek enhavas personajn atakojn nek estas tute eksterteme sed simple ĉar ili ne plaĉas al tiuj uzantoj. Mi komprenas ke opinio kiu ne plaĉas al oni jam povas sufiĉi por ofendiĝi. Sed ĉiu kiu preferas vivi sen cenzuro laŭ mia opinio prefere eltenu tiajn opiniojn, karikaturojn, kritikon, ktp., kaj argumenti kontraŭe (aŭ ignori) anstataŭ raporti tiajn mesaĝojn.
Vi pravas, Sunjo.
En Esperantlingvaj amaskomunikiloj, forumoj kaj babilejoj neniu cenzuro rajtas ekzisti. Ĝi senvalorigus la lingvon mem.

Altebrilas (프로필 보기) 2014년 3월 14일 오후 2:41:56

Mi komprenis ironia la rimarkon de Fuzzy pri advantaĝo de cenzuro pri E-movado.

Mi ne ŝatas cenzuron, sed tro-uzo de liberesprimo povas ankaŭ aspekti kiel cenzuro. En la pritemata karikaturo estis ok samaj portretoj de Putin (multobligitaj en la respondoj kiuj citas la mesaĝon), kun haro kaj lipharo de la fifama nazi-estrego. Tio estas nek amuza, nek originala, kaj verŝajne tedos plejmultajn legantojn kaj instigos ilin forlasi la fadenon.

Mi opinias, ke se anstataŭ ol afiŝi tiujn karikaturojn en la forumo, vi simple estus aldoninta ligilon, kun klarigojn pri kial vi taksas ilin interesajn, vian mesaĝojn ne estus cenzuritaj. Temas pri subjektiva opinio.

Mi mem spertis forumojn, kiuj estis intence cenzuritaj tiamaniere, per amaso de senrilatajn fotojn, sen iu argumento, nur por malebligi la legadon de la trafaj mesaĝoj kiuj ne plaĉis al la spamanto.

Sunjo (프로필 보기) 2014년 3월 14일 오후 5:07:37

Altebrilas:
Mi ne ŝatas cenzuron, sed tro-uzo de liberesprimo povas ankaŭ aspekti kiel cenzuro.
Tro-uzo de la baza homa rajto pri libere esprimi sian opinion ne ekzistas.

Altebrilas:En la pritemata karikaturo estis ok samaj portretoj de Putin
jes, tio estas unu de la pritemataj karikaturoj

Altebrilas:(multobligitaj en la respondoj kiuj citas la mesaĝon), kun haro kaj lipharo de la fifama nazi-estrego. Tio estas nek amuza, nek originala, kaj verŝajne tedos plejmultajn legantojn kaj instigos ilin forlasi la fadenon.
Mi supozas ke vi aludas la fadenon pri "Ukraina ribelo"? Mi ne aludis ĝin.
Sed se verus ke tro ofta citado de iu mesaĝo estas konsiderebla kiel spamo, ĉu tiam ankaŭ la originala mesaĝo estus konsiderebla kiel spamo? Ĉar en la subforumo "Pri la paĝaro" malaperis la tuta fadeno ja estas dubinda ke tro ofta citado kaŭzis tion. Mi ne nomus ion cenzuron, se nur la (nenecesaj) kopioj estus forigitaj sed la originala afiŝo restus.

Altebrilas:
Mi opinias, ke se anstataŭ ol afiŝi tiujn karikaturojn en la forumo, vi simple estus aldoninta ligilon, kun klarigojn pri kial vi taksas ilin interesajn, vian mesaĝojn ne estus cenzuritaj. Temas pri subjektiva opinio.
Ekzistas la teknika eblo alŝuti bildojn al la forumo. Ne ekzistas regulo kontraŭ alŝuto de bildoj al la forumo. Vi rajtas havi vian opinion, sed ke vi sentas vin ĝenata de bildoj ne pravigas ke ili estas forigitaj.
Bedaŭrinde mi pro la cenzurema etoso ĉi tie ne emas provi ĉu vi pravas pri via supozo ke simpla ligilo estus akceptata.

Altebrilas:Mi mem spertis forumojn, kiuj estis intence cenzuritaj tiamaniere, per amaso de senrilatajn fotojn, sen iu argumento, nur por malebligi la legadon de la trafaj mesaĝoj kiuj ne plaĉis al la spamanto.
Ankaŭ forigon de senrilataj fotoj mi ne konsiderus cenzuron.

다시 위로