Đi đến phần nội dung

Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?

viết bởi Sunjo, Ngày 11 tháng 3 năm 2014

Tin nhắn: 24

Nội dung: Esperanto

sandreus (Xem thông tin cá nhân) 06:15:35 Ngày 19 tháng 3 năm 2014

Ne estu cenzuro! Nur rigardu atente, ĉar eblas apero de misinformo. Mi en la interreto jam tro vidis.

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 18:13:44 Ngày 19 tháng 3 năm 2014

Altebrilas:
En la moderna mondo, ne gravas, ĉu la argumentoj estas pravaj aŭ ne, nur gravas ĉu oni havas aŭ ne la eblecon esprimi ilin.
Per forigo de originalaj mesaĝoj oni rabas de aliuloj la eblon esprimi sian opinion pri tiuj mesaĝoj.
Krom tio mi ne konsentas kun tia pesimismo. Same kiel mi ne samopinias kun vi ke jam sufiĉas la supozo, ke alŝutinto de bildo aŭ skribinto de iu mesaĝo havis malbonajn intencojn, por pravigi cenzuron. Iu kiu vere celas interkompreniĝon ja almenaŭ provus ekscii pli. Tio ne eblas per cenzuro, nur per komunikado.
Respondecon pri la rezulto de diskuto havas ĉiuj partoprenantoj. Kaj iu kiu sendis miskompreneblan mesaĝon nur povas lerni el tio, se iu informas lin (laŭeble afable) pri tio.

Altebrilas:
Kaj se sufiĉus havi pravajn argumentojn por venki, ...
La celo estu interkompreniĝo, ne venko. Ĉu?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:41:44 Ngày 26 tháng 3 năm 2014

Sunjo:
Respondecon pri la rezulto de diskuto havas ĉiuj partoprenantoj. Kaj iu kiu sendis miskompreneblan mesaĝon nur povas lerni el tio, se iu informas lin (laŭeble afable) pri tio.
Mi tute konsentas pri tio. Tio veras en civilizita medio, kaj Lernu!-forumo estas espereble tia.
Sunjo:
Altebrilas:
Kaj se sufiĉus havi pravajn argumentojn por venki, ...
La celo estu interkompreniĝo, ne venko. Ĉu?
Fakte, pro mis-limigado de citaĵo (nun korektita), vi ne vidis ke estas Fuzzy kiu uzis la vorton "malvenki". Mi respondis per la sama vorto/radiko. Tio ne implicas, ke mi taksas dezirinda venki la kontraŭulon, ĉar konvinki lin estas pli bone.

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 17:05:38 Ngày 26 tháng 3 năm 2014

Altebrilas:
Fakte, pro mis-limigado de citaĵo (nun korektita), vi ne vidis ke estas Fuzzy kiu uzis la vorton "malvenki".
Fakte mi vidis ke vi miscitis kaj sukcesis distingi inter via afiŝo kaj la afiŝo de Fuzzy.

Altebrilas:Mi respondis per la sama vorto/radiko. Tio ne implicas, ke mi taksas dezirinda venki la kontraŭulon, ĉar konvinki lin estas pli bone.
Ankaŭ la vortoj "kontraŭulo" kaj "konvinki" iomete dubigas ke la celo estas interkompreniĝo. En bonaj diskutoj oni povas lerni multon ankaŭ se neniu partio konvinkas la alian.

Se mi pri io eraras sed tamen sukcesas konvinki kundiskutanton ke mi pravas, ĉu tio estas venko por mi? Mi opinias ke ne.
Se mi pri io eraras kaj kundiskutanto sukcesas korekti mian opinion, ĉu tio estas malvenko por mi? Mi opinias ke ne.

Sed ĉiuokaze diskuto kun la celo de interkompreniĝo nur estas ebla se neniu de la kundiskutantoj (aŭ iu alia persono) malhelpas la diskuton per cenzuro.

Quay lại