Poruke: 12
Jezik: Esperanto
Altebrilas (Prikaz profila) 7. svibnja 2014. 20:56:38
Umlaŭto:Mi scias multe da ŝercoj matematikaj, sed la plejparto da ili estas pri iom altnivela mathematiko...Mi kredis, ke anagramo estas miksado de la literoj, ne ilia duobligo...
Ekzemple, mi scias kuriozan anagramon de BANACH-TARSKI : ĝi estas BANACH-TARSKI BANACH-TARSKI.
nornen (Prikaz profila) 7. svibnja 2014. 22:59:57
Fizikisto, statistikisto kaj matematikisto vojaĝas al Irlando. Ili rigardas tra la fenestro de la trajno kaj vidas -unuafoje en ilia vivo- nigrajn ŝafojn.
Diras la fizikisto: "Ho, en Irlando la ŝafoj estas nigraj."
Diras la statistikisto: "Ni ne scias tion. Ni nur scias ke en Irlando ekzistas nigraj ŝafoj."
Diras la matematikisto: "Ni nek scias tion. Ni nur scias ke en Irlando ekzistas ŝafoj kiuj estas nigraj je unu flanko."