본문으로

Vorto por traduki "podenco"

글쓴이: Notxor, 2014년 3월 19일

글: 3

언어: Esperanto

Notxor (프로필 보기) 2014년 3월 19일 오후 6:08:53

Mi tradukas tekston el la hispana al Esperanto por praktiki iomete la tradukadon. Ĝi parolas pri antikva tipo de ĉashundoj. En la hispana oni nomas ĝin "podenco" en la portugala "podengo" kaj en la kataluna "podenc" ... sed ne povas trovi kiel nomi en Esperanto, ĉar "ĉashundo" estas tro ĝenerala. Mi serĉis informojn en aliaj lingvoj, en Vikipedio, sed oni uzas same la hispana aŭ uzas ĝeneralan "haunt dog" aŭ "Spitz".

Kiel mi povos traduki tiun vorton? Ĉu mi estus korekta se mi skribas "podenko" por soni kiel en la hispana? Ĉu iu konas librojn pri hundoj rasoj en Esperanto?

Dankon

michaleo (프로필 보기) 2014년 3월 19일 오후 6:44:59

Kiel oni vidas, tiu raso estas ĥarakteriza por regiono de Iberio kaj aliaj lingvoj konservas tiun nomon skribitan per granda litero. Mi opinias, ke Podenco (en krampo oni povas skribi ĝian esperantan prononcon podenko) taŭgas. Ankaŭ nomoj de specioj oni povas skribi en la latina. Podenko sen iu klarigo ne estus komprenebla.

noelekim (프로필 보기) 2014년 3월 20일 오전 2:40:34

Notxor:
Ĉu iu konas librojn pri hundoj rasoj en Esperanto?
Listo de hundorasoj. Wouter Pilger. 1996 (senpaga)
www.eventoj.hu/steb/vortaroj/mamulu8.htm#hundoj

Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj. Nikolao Gudskov. 2008 €18,90
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8129

다시 위로