Al la enhavo

Bonan Apetiton: nova retejo por vegetaraj receptoj en Esperanto

de Matthieu, 2014-marto-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2014-marto-21 09:10:57

La nova projekto de E@I Bonan Apetiton ĵus malfermiĝis. Ĝi estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Nun estas nur 11 receptoj, sed la celo de la retejo estas, ke uzantoj povu aldoni siajn receptojn, do ne hezitu konigi viajn ŝatatajn pladojn aŭ tipajn manĝaĵojn de via lando.

http://apetito.ikso.net/

makis (Montri la profilon) 2014-marto-21 15:45:46

Bonan ideon! Sed nun mi bezonos relerni metran sistemon denove. lango.gif Usono nek ŝatas nek uzas ĝin, bedaŭrinde.

Matthieu (Montri la profilon) 2014-marto-24 10:00:15

Mi povas pripensi sistemon en la retejo por konverti unuojn, se tio estas bezonata.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-marto-24 10:31:07

Bonega iniciato, eble ĉeokaze ankaŭ mi aldonos mian plej ŝatatajn veganajn receptojn!

Matthieu (Montri la profilon) 2014-marto-26 14:20:03

makis:Bonan ideon! Sed nun mi bezonos relerni metran sistemon denove. lango.gif Usono nek ŝatas nek uzas ĝin, bedaŭrinde.
Mi ĵus aldonis konvertilon al la retejo: http://apetito.ikso.net/konvertilo

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 15:04:29

Estas bona ideo, sed mi ne povas partopreni ĉar mi ne estas vegetarulo. Mi manĝas laŭ Paleolitika (aŭ "paleo" ) dieto. Mi eble aldonus vegetaran-amikajn paleo-ajn receptojn (estas multaj).

Matthieu (Montri la profilon) 2014-decembro-09 12:09:51

La retejo iom post iom disvolviĝas, kaj novaj receptoj daŭre estas tre bonvenaj.

Reen al la supro