לתוכן העניינים

Bonan Apetiton: nova retejo por vegetaraj receptoj en Esperanto

של Matthieu, 21 במרץ 2014

הודעות: 7

שפה: Esperanto

Matthieu (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2014, 09:10:57

La nova projekto de E@I Bonan Apetiton ĵus malfermiĝis. Ĝi estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Nun estas nur 11 receptoj, sed la celo de la retejo estas, ke uzantoj povu aldoni siajn receptojn, do ne hezitu konigi viajn ŝatatajn pladojn aŭ tipajn manĝaĵojn de via lando.

http://apetito.ikso.net/

makis (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2014, 15:45:46

Bonan ideon! Sed nun mi bezonos relerni metran sistemon denove. lango.gif Usono nek ŝatas nek uzas ĝin, bedaŭrinde.

Matthieu (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2014, 10:00:15

Mi povas pripensi sistemon en la retejo por konverti unuojn, se tio estas bezonata.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2014, 10:31:07

Bonega iniciato, eble ĉeokaze ankaŭ mi aldonos mian plej ŝatatajn veganajn receptojn!

Matthieu (הצגת פרופיל) 26 במרץ 2014, 14:20:03

makis:Bonan ideon! Sed nun mi bezonos relerni metran sistemon denove. lango.gif Usono nek ŝatas nek uzas ĝin, bedaŭrinde.
Mi ĵus aldonis konvertilon al la retejo: http://apetito.ikso.net/konvertilo

kaŝperanto (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2014, 15:04:29

Estas bona ideo, sed mi ne povas partopreni ĉar mi ne estas vegetarulo. Mi manĝas laŭ Paleolitika (aŭ "paleo" ) dieto. Mi eble aldonus vegetaran-amikajn paleo-ajn receptojn (estas multaj).

Matthieu (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2014, 12:09:51

La retejo iom post iom disvolviĝas, kaj novaj receptoj daŭre estas tre bonvenaj.

לראש הדף