Mergi la conținut

Estas -a aŭ -as

de Kaisebon, 22 martie 2014

Contribuții/Mesaje: 65

Limbă: Esperanto

akueck (Arată profil) 9 aprilie 2014, 20:26:52

Ondo:
* La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo,

Ĉu, laŭ via opinio, la kadavroj ĉi tie estas ago aŭ rezulto aŭ ambaŭ?
Jam en unu el miaj antauaj mesaghoj mi klarigis: " 'mangho' signifas tion, kio estis donita al la birdoj por ilia ago manghi. "

Chu vi ne kapablas legi au ne kapablas kompreni au ambau?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Ondo (Arată profil) 10 aprilie 2014, 05:43:10

akueck:Chu vi ne kapablas legi au ne kapablas kompreni au ambau?
Mi ne demandis vin pri la afero.

Ĉe viaj tekstoj oni ne malofte havas dubojn pri sia kapablo kompreni skribitaĵon. Feliĉe eblas ankaŭ alia, pli probabla interpreto pri tiu interesa fenomeno.

morfran (Arată profil) 10 aprilie 2014, 07:43:32

Ondo:La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo
Mi nomus manĝon ĉi tie “ago” en la senco de “okazo por manĝi”, kio estas etendebla al “tuto de la nutraĵoj, konsumataj dum manĝo”. Mi ne nomus ĝin plado.

Kompreneble, iomaj — eble multaj — uzas manĝo por signi manĝaĵo, kaj eĉ Zamenhofo mem fojfoje ne observas siajn proprajn regulojn. Tamen la reguloj ja ekzistas.

Bona psalmo, parenteze. ridulo.gif

sudanglo (Arată profil) 10 aprilie 2014, 10:03:13

Vi prezentis interesan obĵeton al la uzo de 'pri' antaŭ infinitivo, Morfran, nome ke en la aŭdo oni eble supozus ke la 'pri' estas ligita prefikse al la infinitivo.

Kompreneble se oni aŭdus 'li eĉ ne pensis momente pri forkuri el danĝero' estus tute klare kiel oni devus trans-skribi, sed 'pridemandi' estas kutima vorto.

Tamen ne estas granda signifo-diferenco inter pridemandis ŝin, kion kaj pri demandi ŝin, kion.

Mia intuico estas, ke estas efektive aŭdebla diferenco inter pri demandi kaj pridemandi. Sed eble aliaj malkonsentus.

morfran (Arată profil) 10 aprilie 2014, 15:17:46

Terurĉjo:kiom da anĝeloj troviĝas sur kudril-pinto?
Nu, tio dependas, evidente, de tio, ĉu ili malfermas ovojn ĉe la larĝa parto aŭ la pinta parto.

Înapoi mai sus