Aller au contenu

Vivdaŭro en Rusujo kaj Ukrainujo

de oskar1991, 24 mars 2014

Messages : 13

Langue: Esperanto

klmn (Voir le profil) 26 mars 2014 11:56:31

oskar1991:
auxro:Mi pensas ke ankaŭ alta nivelo de murdoj influas forte la averaĝon de vivdaŭro, ĉar kutime pereas ja junaj homoj.

externalImage.png
Mi tre interesas ankaŭ pri perforto kiel kaŭzo de morto. Mi proponas fadenon pri tio. Do mi kreos novan fadenon. Ĉu vi povas transporti vian mapon al la nia fadono?
la ligilo al la mapo

edu500ac (Voir le profil) 27 mars 2014 12:50:36

La problemo en Rusujo certe estas kormalsano kaj apopleksio (cerbovaskula akcidento). Sur la paĝo, kiun Oskar citis,

www.worldlifeexpectancy.com

legu la informon pri nombroj da mortoj po kaŭzo en Rusujo:

1. Coronary Heart Disease -- 659,507
2. Stroke -- 449,975
3. Other Injuries -- 75,009
4. Lung Cancers -- 51,289
5. Poisonings -- 49,930

Eble la Rusoj ne manĝas bone. Sed mi ne scias kion ili manĝas, kiu estas tiel mortiga. Laŭ statistikoj la Rusoj manĝas 18 kilogramojn da viando por loĝanto jare. La Argentinanoj, la Urugvajanoj, la Brazilanoj kaj la Usonanoj manĝas pli multon da viando ol la Rusoj. Tamen la kuracistoj en supre menciitaj landoj ofte rekomendas al pacientoj kun vaskula malsano ke ili ne plu manĝu viandon (fiŝaĵon, bovaĵon, kokidaĵon). La teorio, ke pacientoj kun vaskula malsano ne manĝu viandon, originis en Rusujo, sed eble la Rusaj kuracistoj ne plu apogas tiun teorion.

En Usono kaj en Brazilo kardiologiistoj firme malpermesas viandon al kormalsanuloj. La fama kuracisto kaj sportulo Caldwell Esselstyn (li ricevis oran medalon en la Olimpiaj ludoj de Melbourne) rekomendas senviandan manĝaĵon. Ankaŭ la kuracistoj Benjamin Spock, Dean Ornish kaj Neal Barnard ne aprobas viandon. Spock ankaŭ ricevis oran medalon pro remado.

Ambaŭ Caldwell Esselstyn kaj Dean Ornish malpermesis viandon al Bill Clinton. La tre fama korpokulturisto Bill Pearl diras kiel li iĝis vegetarano. Li trejnis astronaŭtojn. Kiam lia kolesterolo altiĝis, la kuracisto malpermesis viandon. Do Bill Pearl venkis la konkurson Mr. Universo du foje, kiel vegetarano. Ĝustatempe, la edzino de Esselstyn estas filino de George Crile, kaj nepino de George Washington Crile, kiuj fondis la Cleaveland Clinic. Jen parolado de Esselstyn:

https://www.youtube.com/watch?v=EqKNfyUPzoU

Vi povas vidi ke Esselstyn malpermesas fiŝaĵon, kokinaĵon, bovaĵon, porkaĵon, ovojn, kaj laktojn. Esselstyn, sia edzino Ann, kaj sia filo Rip, fama triatleto, ne manĝas nenion, kiun ili malpermesas al pacientoj. Jen intervuo de Bill Clinton pri la afero:

https://www.youtube.com/watch?v=aPpcBMwLg2Q

Krom malpermesi viandon, kuracistoj ofte enmetas stent-protezon en korvaskulon por elimini lokan obstrukcon de fluo kaŭzita de arteria ŝtopiĝo. Doktoro Favaloro, kiu estas Argentina kuracisto, ankaŭ proponis la oftan kirurgion de kardiopulman pretervojon. Sed tiuj kirurgioj nur estas efektivaj por pacientoj kiuj rezignas pri viando.

Rusoj eble povas diri al ni:

1 -- En Rusujo, ĉu oni ofte mezuras la nivelon de kolesterolo kaj C-reaktivan proteinon?

2 -- Ĉu Rusaj kuracistoj prevente faras arteriografion kaj eĥokardiografion, kiam ili suspektas kormalsanon?

3 -- Se oni detektas ŝtopiĝon, ĉu kuracistoj senprokraste faras kardiopulman pretervojon aŭ enmetas stent-protezon en la ŝtopiĝon?

4 -- Kiam la kolesterolo altiĝas aŭ postsigno de vaskulaj malsanoj aperas, kuracistoj malpermesas viandon. Ĉu tio okazas en Rusujo?

edu500ac (Voir le profil) 27 mars 2014 13:44:35

Mi trovis kelkajn statistikojn pri saneco en Rusujo. Mi ankaŭ volas kompari Rusujon kun Brazilo, ĉar tiuj landoj estas similaj en kelkaj aspektoj. Mi prenis la statistikojn el CIA factbook.

La GDP de Rusujo ($ 2.555 trilionoj) kaj de Brazilo ($ 2.394) estas similaj. Brazil produktas elektrikan potencon je 106.2 milionoj da kilovatoj. Rusujo produktas 223.1 milionojn da kilovatoj. Militistoj ricevas 3.9% de la GDP en Rusujo. En Brazilo ili ricevas 1.3% de la GDP.

Rusujo havas po 9.7 hospitalajn litojn por 1000 loĝantoj, pozicio 5 en la mondo. Brazilo havas po 2.3 litojn por 1000 loĝantoj, pozicio 89 en la mondo. Brazil havas 1.76 kuracistojn por 1000 loĝantoj. Rusujo havas 4.309. Sed tio estas interesa, la WHO (Monda Organizaĵo pri Sano) konsideras la sanan sistemon de Rusujo eĉ pli malbona ol la sana sistemo de Brazilo. Rusujo okupas la pozicion 130, kaj Brazilo okupas la pozicion 125 en la mondo.

Ĉilio havas nur 2 hospitalajn litojn kaj 1 kuraciston por 1000 loĝantoj. Tamen Ĉilio okupas la pozicion 33 en la ranking de la WHO; Usono okupas la 37-an pozicion, Argentino okupas la 34-an, Denmarko la 35-an, Nova Zelando la 42-an. La vivodaŭro en Ĉilio (79.3 jaroj) estas pli longa ol en Usono je 1 jaro.

Retour au début