Sisu juurde

Helpu min pri la akuzativo.

kelle poolt Kieron, 24. märts 2014

Postitused: 11

Keel: Esperanto

Kieron (Näita profiili) 24. märts 2014 16:37.45

"Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn kiujn mankas la akuzativon kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."

Mi tute ne komprenas chu mi uzis la akuzativon jhuste en la super frazo.

robbkvasnak (Näita profiili) 24. märts 2014 17:06.10

SVO estas "normala" por kelkaj lingvoj sed ne por ĉiuj. En kelkaj lingvoj, kiel je 90% (pli malpli) la angla uzas vortordon anstataŭ finaĵojn. Ne ĉiam estis tia. La malnova angla havis kvar kazojn kaj la vortfinaĵo ege gravis por la signifo de la frazo. Kiam la angla kreoliĝis kun la normandfranca ĝi perdis tion - plejparte. Restis elementoj kiel ekz. I - me - mine, He - him - his, She - her - her(s), We - us - our(s) and They - them - their(s) kaj en kelkaj dialektoj ankoraŭ: Who - whom - whose. Multaj aliaj lingvoj, inter ili kelkaj vaste parolataj kiel la japana, la turka, la hungara kaj la finna uzas SOV. Aliaj, kiel la polineziaj lingvoj uzas VSO. Sed eĉ la hispana foje uzas SOV kiam la objekto des pronomo (ekz yo le dije - mi diris al li). Esperanto estas bela kompromizo inter la analitika kaj la sintetika formoj(ekze la latina). Notu: kelkaj lingvoj uzas postpozicion aŭ prepozicio por indiki kazon - kiel en la angla en la esprimo "to me" (You said it to me in a nice way). La "to" de "to me" indikas dativon.
La angla ankoraŭ retenas multajn aspektoj de sia sintetika pasado (she lookS, the bookS,I am goING, we workED, ktp.) Ĉitiuj vortfinaĵoj indikas funkcion.
i]

Kieron (Näita profiili) 24. märts 2014 17:57.15

Kara samideano, mi ne volis diskuti pri la akuzativo, mi simple volas lerni uzi ghin!

efilzeo (Näita profiili) 24. märts 2014 18:52.16

Mi neniam havas problemon kompreni Esperantajn frazojn al kiuj mankas la akuzativo kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon.

manki estas netransitiva verbo, pro tio la nomo "akuzativo" ne ricevas iun agon.

Por kompreni la uzon de la akuzativo vi devu kompreni la malsamon inter la verboj transitivaj kaj netransitivaj.

transitivaj: la verbo agas sur io, kaj tiu io ricevas la agon. Ekzemple: mi legas la ĵurnalo; la ĵurnalo ricevas mian agon, ĉar ĝi estas "legata" el mi.

netransitivaj: la verbo ne agas sur io. Ekzemple: la libro mankas al mi; tiu verbo "manki" ne rilatas al la libro, sed al mi, ĉar ĝi estas netransitiva. Mankas = mi estas sen io, do kiam ni diras "la libro mankas al mi" ni diras "mi estas sen la libro", kaj en tiu frazo, vi povas rimarki senprobleme, ke la libro ne ricevas agon el la verbo manki.

Kiam vi komprenos tiun malsamon vi ne plu havos problemojn kun la akuzativo. Transitivaj verboj agas sur io; netransitivaj verboj ne.

Alia ekzemplo: mi aspektas alta aŭ mi aspektas altan?

Kiu estas la prava opcio laŭ vi? Pensu tion: mi aspektas alta(n) -> ĉu "alta(n)" ricevas la agon de la verbo aspekti?

robbkvasnak (Näita profiili) 24. märts 2014 19:16.33

Bone, por anglalingvano oni povas uzi simplan teston = supozu ke nomoj estas anstataŭigeblaj de "he" aŭ "she" (ĉar "it" ne havas objektivan formon alian ol "it"). Nun, se vi povas anstataŭigi la nomon pere de "him" aŭ "her" vi devas uzi la akuzativon. (ekz. I saw the train/I saw him). Nu, mi scias ke trajno estas malbona ekzemplo, do prenu boaton "She's a right good old boat") kaj uzu objektivan kazon ("I really like sailing in her.") Do, "her" estas objektiva kazo samkiel la akuzativo estas objektiva kazo (do ĉitie ili estas sinonimoj).
Ke tio estu la komenco - ĉar oni uzas la akuzativon ankaŭ por movo ("Mi iras en la domon" kontraŭ "Mi iras en la domo" = pli malpli "I go into the house" kaj "I go [around] inside the house from room to room.") Ĉu tio helpas iomete?

Rugxdoma (Näita profiili) 24. märts 2014 20:25.03

Kieron:"Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn kiujn mankas la akuzativon kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."

Mi tute ne komprenas chu mi uzis la akuzativon jhuste en la super frazo.
Kvinfoje vi uzis la akusativon ĝuste, unufoje ne. Se anstataŭ "mankas" vi uzus "ne havas", tiam vi eĉ sesfoje pravis:
"Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn kiuJ NE HAVAS la akuzativon kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."
(La nura neĝusta "kiujn" mi korektis. Ĝi devas esti "kiuJ".)

morfran (Näita profiili) 24. märts 2014 20:55.38

Kieron:"Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn kiujn mankas la akuzativon kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."
En strikta senco, la angla havas kazon oblikvan, kiun oni uzas ĉe pronomoj, kiuj ne estas la subjekto de propozicio. Tiusence, la angla fleksias siajn pronomojn pli ofte ol Esperanto, kiu fleksias nur la rektan objekton:

Give (to) her the book.
Donu al ŝi la libron.
(book estas la rekta objekto de give; her estas la nerekta objekto)

Give her to the biker gang.
Donu ŝin al la motorcikla gangsteraro.
(her estas la rekta objekto de give; gang estas la nerekta objekto)

Detala gvido al la “rolfinaĵo N”, skribita en Esperanto

Breva gvido, skribita en la angla

Urho (Näita profiili) 24. märts 2014 21:11.48

Bonvolu fari fraz-eksperimentojn per Lingvohelpilo. ridulo.gif

Timtim (Näita profiili) 25. märts 2014 19:15.21

Kieron:"Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn kiujn mankas la akuzativon kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."
- Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn
- kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon.

Tiujn du partojn vi perfekte regas.

- la akuzativo mankas = mankas akuzativo

Ĉe manki kaj aperi tre ofte oni lokas la subjekton poste, kaj do eĉ spertuloj foje eraras dirante "mankas akuzativon" pro la nekutima vortordo. (Ignoru tiujn, kiuj deklaras, ke Esperanto ne havas vortordon. Ĝi ja havas "neoficialan" laŭ korpus-kontrolo de Wim Jansen, kvankam teorie ĝi estas fleksebla.)

Do "mankas akuzativo en la frazoj" -> "en kiuj mankas akuzativo" -> "Mi neniam havas problemon por kompreni Esperantajn frazojn en kiuj mankas la akuzativo kiam ili sekvas la kutiman svo-an vortordon."

Ĉu tio iel helpas?

Kieron (Näita profiili) 28. märts 2014 22:18.08

Dankon. Jes ghi helpas. Fakte ghi helpegas.

Tagasi üles