去目錄頁

Germana Libro, Negermana Leganto

Breto, 2014年3月27日

讯息: 3

语言: Esperanto

Breto (显示个人资料) 2014年3月27日下午6:14:05

Mi eklegis la libron "Auf zwei Planeten" (Sur Du Planedoj) verke de Kurd Laßwitz. La libro estas germanlingva, sed mi kredis ke mi memoros ĉion, kion mi lernis en lernejo, kaj do mi povos legi ĝin per iomete da peno kaj neniom da helpo.

Laŭ la dua frazo, mi malpravis. Mi bezonas iom da helpo.

Jen la unuaj du frazoj, germane:

>"Eine Schlange jagt über das Eis. In riesiger Länge ausgestreckt schleppt sie ihren dünnen Leib wie rasend dahin."

La unuan frazon mi legis senpene, komprenanta ĝin signifantan "Serpento ĉasas trans la glacio." Tamen la dua enhavas plurajn vortojn, kiujn mi ne rekonis. Per germana-angla vortaro, mi supozas ke la dua frazo signifas "Longege elstreĉita, ŝi (la serpento) trenas sian sveltan korpon [wie rasend] tien", sed mi ne komprenas la vorton "rasend". Mia vortaro ŝajne priskribas tiun vorton tiel, kiel ĝi signifas aŭ "rapida" aŭ "dolora".

Kion signifas la vorto "rasend"? Ĉu mi komprenas la frazojn malmise, aŭ ĉu ili signifas ion plene malsaman?

Ĝamadio (显示个人资料) 2014年3月27日下午7:34:09

Vi fakte komprenis ĉion ĝuste. La vorto »rasend« signifas »kurante«, sed ĝi ankaŭ povas esti uzata en la senco, ke iu estas tiel koleriĝinta, ke ŝi/li metafore kuras. Do, la serpento verŝajne foriras tre rapide aŭ tre hektike.

Breto (显示个人资料) 2014年3月28日下午9:56:43

Dankon, Ĝamadio! Verŝajne mi havos pli multajn demandojn dum la legado.

回到上端