본문으로

Teutoniŝ (Elias Molee)

글쓴이: lagtendisto, 2014년 3월 29일

글: 6

언어: Esperanto

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오후 1:00:20

Saluton,

mi estas denaskulo germana. Pri tio mi tre ŝatas la ideojn de Elias Molee.

Molee publikiĝis tri versiojn de kiel oni kreius nordan lingvon interĝermanan. Baze li centrigis Lingvon Platgermanan, kaj poste li provis unuecigi la gramatikon kaj vortaron al nordan lingvon interĝermanan.

- Alteutonik (publikiĝis en jaro 1915)

- Niu Teutonish (publikiĝis en jaro 1906; bedaŭrinde oni ne povas legi enrete)

- Tutonish (publikiĝis en jaro 1902)

Amike,

bartlett22183 (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오후 5:13:10

spreecamper:Saluton,

mi estas denaskulo germana. Pri tio mi tre ŝatas la ideojn de Elias Molee.

Molee publikiĝis tri versiojn de kiel oni kreius nordan lingvon interĝermanan. Baze li centrigis Lingvon Platgermanan, kaj poste li provis unuecigi la gramatikon kaj vortaron al nordan lingvon interĝermanan. ...

Amike,
Dankon pri tiu mesaĝo. Mi konas la unuan version (je 1902) de "tutonish" (Molee ne uzis majusklojn). Mi estas denaska anglaparolanto kaj minimume duone germana de prafamilio, sed bedaŭrinde, mi ne scias ĝermanajn lingvojn aliajn ol la anglan. Tamen, mi havas intereson pri la laboroj de Molee (mi estimas la version je 1902), kaj mi surpriziĝas, ke la konstruistoj de modernaj ĝermanaj helplingvoj ne mencias liajn laborojn.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오후 5:52:01

Historia rigardite, ankaŭ interesiĝas min, ĉu kaj kiel al hodiaŭtage la platgermana kia Hanso-pontlingvo pluvivas ĉirkaŭ la Balta maro, se jes, ĉu oni komprenus tutoniŝon kia dialekto platgermana ekzemple en Estonio kaj aliaj Hanso-urboj ofizialaj.

En Germanio la Hanso-urboj ofiziala havas aŭtokodojn, kio enhavas la litero H por signu aŭtomobilo de Hanso-urbo. Ekzemplo aŭtokodo de Hamburgo estas HH-...; aŭtokodo de urbo Kielo estas HK-..., aŭtokodo de urbo Rostoko estas HRO-..., k.t.p.

'...Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro...'

Nova Hanso

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오후 8:39:56

Ĉu vi vidis la serion pri la Hanso en Deutsche Welle? Parte estis bona ideo sed aliparte mi ne scias. La komparo kun la nuntempa Eŭropa Unio ŝajnas iomete taŭga - sed mi esperas ke tiu unio estas pli homcela ol moncela.

Mi parolas sufiĉe flue la norvegan (Riksmål), la germanan kaj la anglan (usonan) kaj komprenis la svedan kaj danan kaj legas la nederlandan, bokmål kaj nynorsk. Dum unu semestro mi devis studi la islandan en la universitato en Frankfurt. Mi ne tre progresis en la parolado de la islanda sed ĉe la fino de la kurso mi povis traduki iomete.

Tre plaĉas la vortkonstruado de la praĝermanaj lingvoj kaj de la moderna norvega. Bedaŭrinde la angla kaj nun la germana preferas importi vortojn ofte sen la vortradikoj el aliaj lingvoj tiel ke la parolantoj ofte uzas la vortojn sen kompreni la enhavon. Mi vidis tion dum mia studado de la nutraj sciencoj. Mi serĉis la signifon de la vortoj sed miaj kunklasanoj nur ripetis la vortojn sen kompreni ilin - ekzemple en la angla "adiopose tissue" estas enigma esprimo dum "Fettgewebe" kompreneblas al kvazaŭ ĉiu germanparolanto [E-lingve: grasa histo].

Eble la "teŭtoniŝa" estus utila propedeutiko por ĝermanlingvanoj kaj bona exzerco en vortformado por la modernaj ĝermanaj lingvoj.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 3월 30일 오후 8:48:57

Laŭ mi estas tre interesa okupiĝi pri historio de Ĝermanaj lingvoj kaj la etimologio de Ĝermanaj vortoj; oni trovas multajn amuzajn kaj klarigantajn interligojn, ekzemple: La Germana vorto "trauen" (fidi) havas la saman originon kiel la Norvega vorto "å tro" (kredi) — simila al la mez-Angla "to trow", per kiu la Angla vorto "true" (vera) estiĝis.

Se tiu temo interesas vin, vi eble volas partopreni en la konstruado de Folksprak.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 5월 17일 오후 9:10:14

===

다시 위로