Teutoniŝ (Elias Molee)
od lagtendisto, 29 marca 2014
Wpisy: 6
Język: Esperanto
lagtendisto (Pokaż profil) 29 marca 2014, 13:00:20
mi estas denaskulo germana. Pri tio mi tre ŝatas la ideojn de Elias Molee.
Molee publikiĝis tri versiojn de kiel oni kreius nordan lingvon interĝermanan. Baze li centrigis Lingvon Platgermanan, kaj poste li provis unuecigi la gramatikon kaj vortaron al nordan lingvon interĝermanan.
- Alteutonik (publikiĝis en jaro 1915)
- Niu Teutonish (publikiĝis en jaro 1906; bedaŭrinde oni ne povas legi enrete)
- Tutonish (publikiĝis en jaro 1902)
Amike,
bartlett22183 (Pokaż profil) 29 marca 2014, 17:13:10
spreecamper:Saluton,Dankon pri tiu mesaĝo. Mi konas la unuan version (je 1902) de "tutonish" (Molee ne uzis majusklojn). Mi estas denaska anglaparolanto kaj minimume duone germana de prafamilio, sed bedaŭrinde, mi ne scias ĝermanajn lingvojn aliajn ol la anglan. Tamen, mi havas intereson pri la laboroj de Molee (mi estimas la version je 1902), kaj mi surpriziĝas, ke la konstruistoj de modernaj ĝermanaj helplingvoj ne mencias liajn laborojn.
mi estas denaskulo germana. Pri tio mi tre ŝatas la ideojn de Elias Molee.
Molee publikiĝis tri versiojn de kiel oni kreius nordan lingvon interĝermanan. Baze li centrigis Lingvon Platgermanan, kaj poste li provis unuecigi la gramatikon kaj vortaron al nordan lingvon interĝermanan. ...
Amike,
lagtendisto (Pokaż profil) 29 marca 2014, 17:52:01
En Germanio la Hanso-urboj ofiziala havas aŭtokodojn, kio enhavas la litero H por signu aŭtomobilo de Hanso-urbo. Ekzemplo aŭtokodo de Hamburgo estas HH-...; aŭtokodo de urbo Kielo estas HK-..., aŭtokodo de urbo Rostoko estas HRO-..., k.t.p.
'...Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro...'
Nova Hanso
robbkvasnak (Pokaż profil) 29 marca 2014, 20:39:56
Mi parolas sufiĉe flue la norvegan (Riksmål), la germanan kaj la anglan (usonan) kaj komprenis la svedan kaj danan kaj legas la nederlandan, bokmål kaj nynorsk. Dum unu semestro mi devis studi la islandan en la universitato en Frankfurt. Mi ne tre progresis en la parolado de la islanda sed ĉe la fino de la kurso mi povis traduki iomete.
Tre plaĉas la vortkonstruado de la praĝermanaj lingvoj kaj de la moderna norvega. Bedaŭrinde la angla kaj nun la germana preferas importi vortojn ofte sen la vortradikoj el aliaj lingvoj tiel ke la parolantoj ofte uzas la vortojn sen kompreni la enhavon. Mi vidis tion dum mia studado de la nutraj sciencoj. Mi serĉis la signifon de la vortoj sed miaj kunklasanoj nur ripetis la vortojn sen kompreni ilin - ekzemple en la angla "adiopose tissue" estas enigma esprimo dum "Fettgewebe" kompreneblas al kvazaŭ ĉiu germanparolanto [E-lingve: grasa histo].
Eble la "teŭtoniŝa" estus utila propedeutiko por ĝermanlingvanoj kaj bona exzerco en vortformado por la modernaj ĝermanaj lingvoj.
Fenris_kcf (Pokaż profil) 30 marca 2014, 20:48:57
Se tiu temo interesas vin, vi eble volas partopreni en la konstruado de Folksprak.
lagtendisto (Pokaż profil) 17 maja 2014, 21:10:14