Til indholdet

ĉu oni povas izoligi rusion?

af baibaibibi, 1. apr. 2014

Meddelelser: 448

Sprog: Esperanto

Lakiro (Vise profilen) 11. apr. 2014 18.40.32

Kievo petas helpon. Obama promesis... 1 mlrd! Tamen ne donis. Eŭropo promesis, sed pripensis kaj rifuzis. Kiu do povas helpi? Nu certe ne tiu, kiu preparadis la hontan planon.
Nu, kiu do helpos? Certe terura malamiko Rusio!

Kaj subite Jacenuk ekparolis ruse...
Kaj subite kieva potenco rifuzis sturmi Doneckon kaj Luganskon...
Kaj subite ukrainia armeo kaj polico rifuzis pafi...
Kaj subite en Rada okazis interbatiĝo...
Kio okazis? Kiu kulpas? Ĉu Rusio? Kie estas eŭropa helpo? Forestas! Okcidento nur babilas!

vincas (Vise profilen) 11. apr. 2014 19.26.14

Lakiro:Tio ĉi estas nur via supozo, sed ne la vero!
Sed Ukrainio mobilizigis sian armeon. Por kio?

Lakiro:Neniu okupis Krimeon. Neniu pafis, neniu pereis. Ĉiuj krimeanoj volis loĝi en Rusio. Kaj la referendumo okazis.
Sed kion pri okupacio diras internacia juro?

Ĝi diras, ke okupacio estas eĉ tiam, kiam neniu rezistas.

vincas (Vise profilen) 11. apr. 2014 19.35.06

Lakiro:
klmn:
Lakiro: Kievaj junuloj-faŝistoj, kreintaj la ŝtatan renverson, fariĝis subite leĝa potenco, sed orienta loĝantaro nun estas rusiaj agentoj-separatistoj. La mondo renversiĝis! Mi pensas, ke en tiu informa milito venkos Rusio. ridulo.gif
Se tio estas informa batalo inter kijevaj kaj orientaj ukrajnanoj, kion en ĝi faras Rusio? ridego.gif
En ĝi Rusio faras nenion! Rusio defendas sin en internacia informa milito. Sed Okcidento atakas Rusion. Uson-eŭropa plano laŭ detruo de Ukrainio rompiĝis.
Ĉu vere Rusio venkos informan militon? Ĉiuj vidas, ke Rusio estas agresanto, sed vi diras ke Rusio venkos informan militon :]

vincas (Vise profilen) 11. apr. 2014 19.49.19

Lakiro:Maratonisto, bonan tagon! Viaj frazoj estas veraj kaj ne dubindaj, tamen niaj oponantoj ĉiam diros malan absurdaĵon ĉar ĝi profitas por ili.
Nu kaj kiel tio profitas al mi? :]] Ĉu mi ricevas monon por tio?

lagtendisto (Vise profilen) 11. apr. 2014 20.10.29

Lakiro:En ĝi Rusio faras nenion! Rusio defendas sin en internacia informa milito. Sed Okcidento atakas Rusion. Uson-eŭropa plano laŭ detruo de Ukrainio rompiĝis.
Lakiro, ne ekzistas 'La unforma Okcidento' vi volas vidi. Ankaŭ ne ekzistas iun de plano por detruu rusio. Se vi ne histerius kiel vi faras, tiam estus ege amuza viaj rakontoj. Sed kontraŭe, tio via agado estas tristiga. Vi vere ŝajnas ne trovi elirejon de tio stranga propagandonubo.

vincas (Vise profilen) 11. apr. 2014 20.18.56

Terurĉjo:
vincas:Ĉu mi ricevas monon por tio?
jes, vi estas provokanto, apoganto de UE propagando kaj vi ricevas monon pro viaj penoj pruvi malveron.
Fek' vi malkaŝis min. Jes mi ricevas monon por siaj mesaĝoj. Mi ricevas 2 eŭrojn por unu anirusia aŭ por NATO mesaĝo. Dum taĝo mi skribas ĉirkaŭ 60 mesaĝoj.

lagtendisto (Vise profilen) 11. apr. 2014 21.46.12

Terurĉjo:1. rusa armeo ne estas agrikultura farmo. vi povos vidi la armeon dum la venko-parado en moskvo la 9-an de majo.
Nek gravas min, ne imponas min iun de militistara, naccisma muskolludo. Ne gravas, cxu novsovjeta aux malnovsovjeta aux alie.
Terurĉjo:2. mi opinias, ke la ĉefa tasko de ajna armeo estas defendo de propra ŝtato kaj propra popolo, sed ne detruo kaj minaco.
Minacon servas la tasko de mallogo, kio ankaux povas esti defendostrategio.
Terurĉjo:mi bedaŭras, ke ekzistas aliaj opinioj.
'Nagxejo de opinioj' evitas kreskadon de agresema naccismo kaj 'tunelvideca' patriotismo.
Terurĉjo:ĉu 40.000 soldatoj sufiĉas por milito? certe ne. germanujo antaŭ milito en la jaro 1941 havis 187 diviziojn kaj pli ol 4.000.000 soldatojn. centoble pli.
Sed ni vivas en jaro 2014, ne 1941. Militistara tekniko kaj logxistiko estas pli efika. En komparo al militistaraj eblecoj de hodiaux la fulmomilito de nazigermana Wehrmacht sxjanas kia 'helikomilito'.
Terurĉjo:3. ne indas kalkuli monon en fremda poŝo. krome, elspezoj ne tre dependas de loko, kie milit-grupo troviĝas.
Vi pravas. Pri tio, estas cxeftasko ke sxtatsistemo malebligas koruptecon. Ofte la sxtatsistemo senzorgas ne tauga pri tion. Se oni komercas liberon de opinioeldiro, tiam oni povus plenigi tion sxtatan senzorgon. Certe, ankaux ekzistas aliaj eblecoj. Ekzemple en Singapuro.
Terurĉjo:4. se al vi ne plaĉas eldiroj de nia ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu estas nuntempe nekredeble populara persono en rusujo, vi tute libere rajtas veni en Eŭropan Kortumon pri Homaj Rajtoj.
Mi ne volas esti sarkasma. Sed kial NGO-oj en rusio devas marki sin 'fremdlandaj agentoj'?
Terurĉjo:5. de kie vi tiel bone scias, kion oni instruas al ukraina nacia gvardio kaj kion ne instruas? ĉu vi estas milita fakulo pri milit-instruado? aŭ ĉu vi estas ties gvardiano?
Mi ne estas fakulo pri milit-instruado. 'Staras parolo kontraux parolo'. Mi fidas en tion, ke en junio post la tutlanda baloto en ukraino la nuntempa registaro anstatauxigos kun pli malmulte de naciista registaro ol hodiauxtage.

Mi ankaux volas montri, ke oni ankaux tre kritikeme observas agadon de nuntempa registaron en ukraino. Ekzemple jura ekzamenoj de agadoj de precizpafistoj cxe majdano ne sxajnas laux neuxtrala jurosxtateco.

lagtendisto (Vise profilen) 11. apr. 2014 22.56.31

Terurĉjo:mi ne komprenas, kio ligas ukrainan krizon kaj NKO. kial vi tiom zorgas pri NKO? ĉu ĉiama eŭropa bedaŭro pri rompado de homaj rajtoj en rusujo? tia troa devaŭro devigas uzi alian sencon de la esprimo "alilanda agento" - "fremdlanda spiono".
En ordo. Ŝajnas, ke mi miskomprenis vin, ŝajnas ke mi miskomprenis la agadon de rusia ministro pri eksterlandaj aferoj. Pli, ne estas en mia intereso por diskutu iun de internlanda valida, rusia leĝo.

Amike,

Lakiro (Vise profilen) 12. apr. 2014 04.30.22

vincas:
Lakiro:Tio ĉi estas nur via supozo, sed ne la vero!
Sed Ukrainio mobilizigis sian armeon. Por kio?

Lakiro:Neniu okupis Krimeon. Neniu pafis, neniu pereis. Ĉiuj krimeanoj volis loĝi en Rusio. Kaj la referendumo okazis.
Sed kion pri okupacio diras internacia juro?

Ĝi diras, ke okupacio estas eĉ tiam, kiam neniu rezistas.
Ne ridigu min. ridulo.gif Pri kia ukrainia armeo temas? Ĉiuj vidis kiel mobiliziĝis ĝia armeo. Neniu volas morti pro neleĝa potenco. Neniu venis al militkomisarejoj. En Doneckon oni direktis la restaĵon de la armeo. Tiu kirastrupa kolono plenumis registaran ordonon, sed rifuzis pafi, ĉar ne vidas kontraŭbatalantojn. Por kio ili mobiliziĝis? Mi demandas vin.

Nun ree pri la okupado. Kiam rusa nigramara flota grupo situis sur Krimea teritorio, do vi ne nomis ĝin okupantoj. Sed kiam Krimeo ekvolis referendumi, subite aperis la vorto okupado, kiun vi lerte aplikas en via propagando. Mi opinias, ke tiu termino signifas alian kazon. Dum ajna okupado malamiko enigas siajn fortojn en fremdan teritorion por ĝin aneksi aŭ uzi en siaj celoj. Sed Rusio neiun armeon enigis. Jen vi denove mensogas kaj verkas fabelojn. Kaj la aliaj kredas je tio.

Lakiro (Vise profilen) 12. apr. 2014 04.55.46

spreecamper:
Lakiro:En ĝi Rusio faras nenion! Rusio defendas sin en internacia informa milito. Sed Okcidento atakas Rusion. Uson-eŭropa plano laŭ detruo de Ukrainio rompiĝis.
Lakiro, ne ekzistas 'La unforma Okcidento' vi volas vidi. Ankaŭ ne ekzistas iun de plano por detruu rusio. Se vi ne histerius kiel vi faras, tiam estus ege amuza viaj rakontoj. Sed kontraŭe, tio via agado estas tristiga. Vi vere ŝajnas ne trovi elirejon de tio stranga propagandonubo.
Spreecamper, vi estas prava. Ĉiuj homoj diferencas. Maratonisto vidas ukrainiajn eventojn alie, ol vi. Tamen temas pri komunaj okcidentaj paŝoj. Mi ne juĝas konkretajn homojn. Mi diras pri eŭropa opinio entute. Koncerne detruoplanon mi devas vin malĝojigi. Ĝi ekzistas! Kiam dum diversaj internaj eventoj en diversaj neNATOaj landoj aperas okcidentaj emisaroj kaj mono por "revolucio", tio signifas, ke plano agas. Ni jam diris pri tio ĉi multfoje kaj donis pruvantajn fotojn. Mi ne memoras eĉ unu ŝtatan renverson sen partopreno de okcidentaj emisaroj. Sed Okcidento neniam agnoskas sian partoprenon kaj mensogas.

Tilbage til start