Đi đến phần nội dung

ĉu oni povas izoligi rusion?

viết bởi baibaibibi, Ngày 01 tháng 4 năm 2014

Tin nhắn: 448

Nội dung: Esperanto

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 14:28:09 Ngày 10 tháng 5 năm 2015

robbkvasnak: Kial Vinusus serĉas malpacon inter ni mi ne scias sed ŝajnas esti patogeno ĉe kelkaj homoj. (Vere, mi montris tiun diskuton al alia Esperantisto - brazilano - kaj li kredas ke Vinisus ne estas vera persono sed nbrazila trolo). Kun aŭ sen Rusio la naziistoj estus estintaj venkataj. Skui glavon en la forumo ne gvidos nin al paco.
Aliflanke, la rusa kulturoj multe oferas al ni. Ni ne devus ĉi-tie priparoli izoligi iun ajn landon. Ni devus serĉi kiel ni ĉiuj trovu la pacon kaj super ĉio la enkondukon de Esperanto kiel diskutlingvon.
robbkvasnak, Hitlero ne estis Saddam nek Gaddafi. Eĉ Vjetnamio forpelis vian kruelan armeon, kiu uzis modernan teknologion ekz-e amasdetruan armilon kontraŭ malsataj mireruloj, kia honto! Aŭ ankaŭ tio estas trolo mia ĉu?

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 12:43:39 Ngày 11 tháng 5 năm 2015

nakymatonmies:Jacob Zuma (sud-afrika prezidento) kaj V. Putin en Moskvo hieraŭ. Sed tre strangas, ke Brazilo ne partoprenis, kial?

externalImage.png
Brazilo ne partoprenis, ĉar nuntempe Dilma la prezidentino timas vojaĝi eksterlanden, kaj siaj kontraŭuloj ne permesos, ke ŝi revenu al sia posteno. La nuna politika situacio en Brazilo estas tre komplika.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 13:37:22 Ngày 11 tháng 5 năm 2015

Kial rusoj malgajnis la militon

"La granda venko nur plifortigis iliajn grandan sklavecon".

Leginda artikolo.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 15:37:17 Ngày 11 tháng 5 năm 2015

Venisus - ne estas MIA armeo (bedaŭrinde - mi uzus la armeon por fari ion alian). MI NENION faris. Eble vi miksas personojn kun politikaj estaĵoj. Ĉu vi iam lernis vortojn kaj ties signifojn? [Eble VI havas armeon? Ĉu? Kion vi faras kun VIa armeo? Ĉu vi 'pacigas' senterulojn? Aŭ forpelas indiĝenojn el la arbaro?] Due, en ĉi-tiu forumo ni ne parolas pri alia lando ol Rusio kaj mi tute ne volas ke Rusio estu izoligata. Rusio estas viva parto de la monda komunumo. Eble mi ne ŝatas la ideon de "Sekureca Konsilio" kun tiuj membroj kaj tial oni havas fendon en la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj. Fakte ke iuj ajn sep nacioj havus apartan pozicion estas absurdaĵo. Sed tiu ankaŭ estus alia diskuto en alia forumo. Denove mi ŝatus substreki ke ni Esperantistoj aparte devas subteni unu la alian kaj stari kune. Ni havas pli gravajn aktualajn problemojn sen elfosi historion kaj poste ĵeti ŝtonetojn kaj sablon unu kontraŭ la alia. Ni ja ne estas en sablokesto - supozeble ni ĉiuj estas edukitaj uloj kaj povas pridiskuti sen insulti unu la alian.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 17:13:06 Ngày 11 tháng 5 năm 2015

robbkvasnak: Kial Vinusus serĉas malpacon inter ni mi ne scias sed ŝajnas esti patogeno ĉe kelkaj homoj. (Vere, mi montris tiun diskuton al alia Esperantisto - brazilano - kaj li kredas ke Vinisus ne estas vera persono sed nbrazila trolo). Kun aŭ sen Rusio la naziistoj estus estintaj venkataj. Skui glavon en la forumo ne gvidos nin al paco.
Aliflanke, la rusa kulturoj multe oferas al ni. Ni ne devus ĉi-tie priparoli izoligi iun ajn landon. Ni devus serĉi kiel ni ĉiuj trovu la pacon kaj super ĉio la enkondukon de Esperanto kiel diskutlingvon.
Nun vi rolas kvazaŭ vi estus anĝelo, ne forgesu, ke estis vi kiu komencis la ofendon kontraŭ mi, nun vi ŝajnigas esti la viktimo. Kia teruraĵo! Bv. legi la supran tekston, ĉu ne estis vi kiu skribis ĝin?

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 19:41:46 Ngày 19 tháng 6 năm 2015

Ĉu tio ĉi estas via ĝojo aŭ bedaŭro?

klmn (Xem thông tin cá nhân) 10:03:58 Ngày 20 tháng 6 năm 2015

vincas:Kial rusoj malgajnis la militon

"La granda venko nur plifortigis iliajn grandan sklavecon".

Leginda artikolo.
veras.
Precipe je fino, pri la reskribo de historio.
Onidiras ke historion verkas venkintoj, sed cetaj tro glitas sur tiu ebleco reskribi

Quay lại