본문으로

ĉu oni povas izoligi rusion?

글쓴이: baibaibibi, 2014년 4월 1일

글: 448

언어: Esperanto

blk (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 6:16:39

kubo rezistas sufiĉe sukcese dum 54 jaroj ekonomian blokadon, estante insulo kaj ne havante proprajn energifontojn ni devas imagi ke tio ne estis/as facile.

demando al la rusoj: ĉu rusio ne kapablos rezisti apenaŭ kelkajn monatojn da blokado? kial?

Lakiro (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 7:27:35

Rezisti? Por kio? Kontraŭ kio?
Mi ne komprenis la demandon. Neniu rezistas, ĉiuj vivas kiel antaŭe. Mi ne uzas dolarojn kaj neniam uzis.

vincas (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 8:40:16

Lakiro:Mi ne uzas dolarojn kaj neniam uzis.
Do vi malbone faras. Ja rublo perdas sian valoron kaj vi devus konverti rublojn en eŭroj aŭ dolaroj. Alie vi perdos gravan parton de viaj monsavaĵoj. Aŭ tiam aĉetu ion. Sed vi jam tion faris [:

Lakiro (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 9:11:07

Mi ne bezonas fremdan konsilon. Rublo estas rublo. Sed dolaro estas papero por internacia komerco. Mi nenion aĉetas en Litovio. Mi ĉion aĉetas en Rusio. Verŝajne vi esperas, ke rusoj ploros pro manko de eŭropaj aŭtomobiloj kaj pomoj. Nu rusoj aĉetados ĉinajn aŭtojn sen dolaroj. Por tio necesas rubloj. Nu pli malmulte ni aĉetos bananojn.

vincas (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 9:37:00

Lakiro:Mi ne bezonas fremdan konsilon. Rublo estas rublo. Sed dolaro estas papero por internacia komerco. Mi nenion aĉetas en Litovio. Mi ĉion aĉetas en Rusio. Verŝajne vi esperas, ke rusoj ploros pro manko de eŭropaj aŭtomobiloj kaj pomoj. Nu rusoj aĉetados ĉinajn aŭtojn sen dolaroj. Por tio necesas rubloj. Nu pli malmulte ni aĉetos bananojn.
Tio estas amika konsilo. Se rublo perdas sian valoron, vi aĉetas firman valuton. Plej ofte tio estas dolaro aŭ eŭro. Aŭ tiam vi tiam aĉetas tion, kion vi povas aĉeti. Se vi havas multe da mono vi aĉetas loĝejon aŭ atomobilon, se malpli tiam vi aĉetas televidilon. Kiam mi diras vi, mi ne havas vin persone, sed simplan ordinaran ruson. Mi mem tiel farus se lido perdus sian valoron.

Antaŭ unu jaro unu dolaro kostis ĉirkaŭ 30 rublojn. Nun unu dolaro kostas jam 60 rublojn. Simile estas ankaŭ kun eŭro. Tio signifas ke eŭropaj kaj usonaj varoj kostos multe pli. Do ne estas mirinde ke rusoj nun freneze rapidas aĉeti ĉion. Kaj ne gravas kion [:

klmn (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 9:43:44

Lakiro: Nu rusoj aĉetados ĉinajn aŭtojn sen dolaroj. Por tio necesas rubloj. Nu pli malmulte ni aĉetos bananojn.
Ĉinan aŭton kontraŭ rublo? Ĉu vere!?!

Lakiro (프로필 보기) 2014년 12월 20일 오후 6:38:31

klmn:
Lakiro: Nu rusoj aĉetados ĉinajn aŭtojn sen dolaroj. Por tio necesas rubloj. Nu pli malmulte ni aĉetos bananojn.
Ĉinan aŭton kontraŭ rublo? Ĉu vere!?!
Ĉinio kaj Rusio en iliaj rilatoj uzas juanon kaj rublon. Ĉu vi ne sciis pri tio? Pluraj homoj miras kial usona dolaro tiel leviĝis en Rusio. Mi ovras grandan sekreton - Rusio rifuzas de usona "papero". Dolara amaso poiomete malmultiĝas, kaj, nature, $ fariĝas pli altpreza. Kiam en Rusio restos fina dolaro, do ĝi kostos kiel kosma ŝipo. Kaj poste... dolaron uzos nur Usono. Mi tre esperas, ke usonaj paperoj fariĝos klozeta papero! ridulo.gif

Iippa (프로필 보기) 2014년 12월 21일 오전 9:00:30

du strategioj:

1. strategio de samlaboro kaj demokrateco

2. strategio de potencoekteno per grandpotencofantazioj

Kiu alternativo estis la pli favora elekti?
Bedauras por la falsan elekton.

vincas (프로필 보기) 2014년 12월 21일 오후 2:55:47

Lakiro:
klmn:
Lakiro: Nu rusoj aĉetados ĉinajn aŭtojn sen dolaroj. Por tio necesas rubloj. Nu pli malmulte ni aĉetos bananojn.
Ĉinan aŭton kontraŭ rublo? Ĉu vere!?!
Ĉinio kaj Rusio en iliaj rilatoj uzas juanon kaj rublon. Ĉu vi ne sciis pri tio? Pluraj homoj miras kial usona dolaro tiel leviĝis en Rusio. Mi ovras grandan sekreton - Rusio rifuzas de usona "papero". Dolara amaso poiomete malmultiĝas, kaj, nature, $ fariĝas pli altpreza. Kiam en Rusio restos fina dolaro, do ĝi kostos kiel kosma ŝipo. Kaj poste... dolaron uzos nur Usono. Mi tre esperas, ke usonaj paperoj fariĝos klozeta papero! ridulo.gif
Mi dubas ĉu Rusio povus rifuzi de dolaro. Rusiaj rezervoj estas en dolaroj, Rusio vendas nafton kaj gason en dolaroj. Rusio aĉetas varojn en dolaroj aŭ eŭroj.

Vi ja mem diris ke vi aĉetis francan aŭton, sed kial ne ĉinan [: aŭ rusan. Vi ja estas patrioto de Rusio kaj aĉetas gejeŭropan aŭton. Honto al vi!

baibaibibi (프로필 보기) 2014년 12월 21일 오후 3:16:54

Ĉio ĉi estas granda frenezaĵo, mi neniam pensis ke merkelo kaj obamo masakrus milojn da ukrainaj rusoj nur por klopodi provoki trian mondmiliton. ĉiuj landoj sennukleaj armiloj estas en danĝero, mi ne povas kredi kion mi vidas.

다시 위로