ĉu oni povas izoligi rusion?
dari baibaibibi, 1 April 2014
Pesan: 448
Bahasa: Esperanto
Lakiro (Tunjukkan profil) 12 April 2014 05.13.15
Pri kia rusia agreso temas, kiam Rusio fordonas al Ukrainio iliajn militŝipojn kaj tankojn? Tre interesa agreso estas. Rusaj tankistoj memstare helpas kaj direktas al ukrainanoj iliajn tankojn kaj flugilojn el Krimeo. Kiu mensogas pri la agreso? Kiu donas monon al Ukrainio? Ĉu Usono kaj EU? Ne. Rusio! Vi, sinjoroj nur mensogas kaj malhelpas al Ukrainio.
Jacenuk jam komprenis, ke Ukrainio nenion ricevos de Eŭropo kaj Usono. Okcidento nur povas kriĉi pri demokratio kaj rusa agreso, sed nenion faras por savo de Ukrainio. Kaj por kio ĝi devas ion fari? La celo estas mala - malhelpi kaj detrui.
Timoŝenko ankaŭ finis siajn stultajn deklarojn pri teruraj rusoj. Kio okazas? Ili komencis denove paroli kun Rusio kiel fratoj, rememoris rusan lingvon.
Okcidento malgajnis en informa milito kaj perdis sian monon por ukraina revolucio.
lagtendisto (Tunjukkan profil) 12 April 2014 09.10.33
Lakiro:Jacenuk jam komprenis, ke Ukrainio nenion ricevos de Eŭropo kaj Usono.Jacenuk ne estas balotis rekte de civitanoj de tuta Ukraino. Li kaj aliaj membroj de aktuala registaro nur rajtas plenigi la potencvakuon gxis fino de majo 2014. Mi opinias, ecx se ili ne agas tutperfekte, ili agas tauxge por pretendoj de situacio. Nuntempa estas tre malfacila situacio en ukraino. Vi ignoras konstanta, ke okazos tutlanda baloto en fino de majo. Poste EU - kaj certe cxiu lando tutmonde - membrosxtatoj de EU en memrespondeco povas negoci, cxu kaj kiel volus helpi novan balotan registraron de ukraino. Ekzemple, polando, svedujo kaj britujo volos proponi por helpu kun kreado de demokratia, kontrolebla policiostrukturo. Certe nur funkcius, se registraro mem agas demokratiece (plejmulte).
Mia persona opinio: Demokratio aux ekonomiastabila sxtatsistemo oni ne enigas per fingroklako. Pasinte, finlando sukcesis stari sur memaj piedoj. Mi esperas, ke iam Ukraino ankaux sukcesos stari sur memaj piedoj. Demokratio ankaux signifas organizu laux sia memrespondeco kaj ne nur 'ploru' por helpo de ekstere. Plejmulta, la aktuala registaro ankaux devas provi por ensxaltigu kaj motivigu iun de civitanoj por partoprenu en novordigo de lando. Cxu estas necesa novordigo de lando, tio nur povas montri tutlanda baloto.
Lakiro:Timoŝenko ankaŭ finis siajn stultajn deklarojn pri teruraj rusoj. Kio okazas? Ili komencis denove paroli kun Rusio kiel fratoj, rememoris rusan lingvon.En mia persona opinio, Timoŝenko ne tauxgas por estu sekva prezidanto. En plej multa de EU lando sxi jam estus 'morti politika' pri tion kio sxi parolis. Sxi parolis pri valoroj de EU, sed sxi mem ne tre bone komprenas kion tio valoroj signifas. Pugnolegxo kaj memjustico ne estas parto de valorajxoj de EU membrosxtatoj.
lagtendisto (Tunjukkan profil) 12 April 2014 10.44.40
Terurĉjo:mi skribus: ekzemple, pollando, svedujo kaj britujo volas proponi sian helpon por krei demokratian kontroleblan policstrukturon.Dankon por via lingvohelpo.
vincas (Tunjukkan profil) 12 April 2014 14.30.57
Lakiro:Ne ridigu min. Pri kia ukrainia armeo temas? Ĉiuj vidis kiel mobiliziĝis ĝia armeo. Neniu volas morti pro neleĝa potenco. Neniu venis al militkomisarejoj. En Doneckon oni direktis la restaĵon de la armeo. Tiu kirastrupa kolono plenumis registaran ordonon, sed rifuzis pafi, ĉar ne vidas kontraŭbatalantojn. Por kio ili mobiliziĝis? Mi demandas vin.Ĉu rusiaj tv montras, ke ukrainoj ne volas defendi sian patrujon? :] Sed tio ne estas mirinde :]
Ukrainians ready to respond to leaders' call to defend country against Russia
Ukrainoj preta por respondi al gvidantoj 'alvoko por defendi landon kontraŭ Rusio
http://www.theguardian.com/world/2014/mar/02/ukrai...
Ukraine mobilizes army of tens of thousands, ready to fight Russian troops if necessary…
Ukrainio mobilizas armeon de dekoj de miloj, pretaj batali rusaj trupoj se necese ...
http://therightscoop.com/ukraine-mobilizes-army-of...
Ukrainian Soldiers To Russia: If We Fight A Guerrilla War, We Win
Ukraina soldataro al Rusio: Se ni militos partizanan militon, Ni venkos.
http://www.ibtimes.com/ukrainian-soldiers-russia-i...
Ukrainoj mobiliziĝas por tio ke Rusio okupis Krimeon kaj fakte deklaris militon al Ukrainio. Sed eble vi aŭdis pri tio :]
vincas (Tunjukkan profil) 12 April 2014 14.42.20
Lakiro:Amkaŭ mi volas demandi vin, karaj okcidenteŭropanoj.Sed kiel Rusio ricevis tiujn ukrainiajn militŝipojn kaj tankojn? A? Do unue Rusio okupis Krimeon kaj poste fordonis militŝipojn kaj tankojn. Sed se fordonas, do okupacio estas. Nu, bone, kara Lakiro. Vi mem nevole agnoskis, ke Rusio okupis Krimeon :]]
Pri kia rusia agreso temas, kiam Rusio fordonas al Ukrainio iliajn militŝipojn kaj tankojn?
Lakiro (Tunjukkan profil) 12 April 2014 19.54.14

Neniu neniun okupis! Ukrainia armeo disfaliĝis kiel ludkarta dometo. Ukrainaj oficiroj kaj soldatoj en Krimeo ne volis servi en ukrainia armeo kaj ricevis eblecon servi en rusia armeo. Nun plimulto da ukrainaj militistoj servas en rusia armeo laŭ propra deziro. Verŝajne vi pri tio aŭdis.
Kiam vi rakontas pri ukrainia mobilizo, mi komprenas, ke vi nenion pri tio scias.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 13 April 2014 03.23.59
La "devina destino" estas la kredo de de dia mano usonanoj havas la devon disvastigi la usonan vivstilon kaj vivfilozofion al la aliaj homoj de la tero.
Jes, mi komprenas ke temas pri stultaj naciismaj ideoj kaj se oni vidas ilin ĉe la usonanoj, oni nur ridas pri ili. Sed kiam temas pri alia popolo, ŝajno on pensas alimaniere. Ni tute ne povas subteni la disvastigon de sia kulturo kaj lingvo far de la usonanoj, sed se aliaj landoj faras same, bone, oni akceptu.
Mi ne akceptas tiajn agojn fare de mia registaro nek de alia resitaro. Iuj fanfaronas ion pri "laborista kaj kamparana ŝtato" sed la politikaj gvidistoj estas nek laboristoj nek kamparanoj.
Kiel oni konflatu la ideojn tiajn kun la Interna Ideo?
Lakiro (Tunjukkan profil) 13 April 2014 05.22.22

Ĉiu inter eŭropanoj penas grumbli pri stultaj kaj malpuraj rusaj porkaĉoj, nenion komprenantaj en internaciaj normoj. Tiel pensis Hitler kaj Napoleon. Tiel pensas nuna Eŭropo.
Rimarku, la rusoj en tiu forumo neniun juĝas. Kial? Nia intelekto kaj kulturo estas pli alta, ol via. Ni ne konsilas al vi kiel necesas vivi. Via vivo estas via afero.
Tamen usonanoj kaj eŭropanoj tutforte instruas nin pri iliaj normoj. Sinjoroj, domaĝu viajn nervojn.
Vi havas multe da problemoj en EU. Solvu ilin kaj ne instruu nin. Viaj sankcioj estas via stulta memfido. Vi nenion korektos kaj via izoligo nenion donos. Vi nur perdos tion, kion volis ricevi de Rusio.
Niaj homoj diras - tablotukan vojon! Tio signifas "sukcesan vojon" al foriranto.

vincas (Tunjukkan profil) 13 April 2014 09.15.36
Lakiro:Rimarku, la rusoj en tiu forumo neniun juĝas. Kial? Nia intelekto kaj kulturo estas pli alta, ol via.Ĉu vere?!? Se vi forgesis siajn juĝadojn, mi rememoros ĝin al vi :]
Lakiro:Neniu volas morti pro neleĝa rusofoba faŝista kieva ĥuntao. En Kievo sidas kelkaj naciistaj kretenoj, kiuj kreis ukraiian ĥaoson kaj ne havas popolan subtenon.
Lakiro:Vi, sinjoroj nur mensogas kaj malhelpas al Ukrainio.
Lakiro:Kievaj naziistoj estas bonaj homoj.
Lakiro:NATO estas agresanta kaj agresema organizaĵo. NATO estas destinita por ataki ajnan landon, kiam tie aperas internaj problemoj. NATO tuj solvas tiujn problemojn per siaj bomboj.....NATOaj bazoj en Litovio kaj Estonio necesas, ke facile ataku RusionSed eble vi intelekton kaj kulturon komprenas kiel silento, kaj simple lasas al pli forta najbaro okupi pli malgrandan ŝtaton?! Do tio estas via 'intelekto' kaj 'kulturo'?! Nu, pardonu, sed kun tio mi volas havi nenion komunan

Mikaelo (Tunjukkan profil) 13 April 2014 13.40.37
vincas:Tamen tiuj citaĵoj de Lakiro estas ne juĝado, sed konstatado de faktoj.
Ĉu vere?!? Se vi forgesis siajn juĝadojn, mi rememoros ĝin al vi :]