Ku rupapuro rw'ibirimwo

ĉu oni povas izoligi rusion?

ca, kivuye

Ubutumwa 448

ururimi: Esperanto

ustra (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2014 11:12:47

Kiom da monda ekonomio reprezentas Kubo? Kiom da nafto kaj tergaso havas Eŭropo? Kio okazos kiam Eŭropo ne povos aĉeti tergason el Rusio?

Nuntempa Ukrainio ne povas fariĝi membro de NATO. Krome Ukrainio jam delonge ne ekzistas.
Antaŭ nelonge ni ja povis konvinkiĝi pri la supera tekniko de la Okcidento... Feliĉe ili ja povas aĉeti bonkvalitan raketna teknikon el Rusio. Ankaŭ ilia plej moderna militŝipo USS Donald Cook havas etajn problemojn...
Konante vian naŭzan militeman fetiĉon, ĉu vi nun havos erektajn misfunkciojn?

vincas (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2014 12:45:14

ustra:Kiom da monda ekonomio reprezentas Kubo? Kiom da nafto kaj tergaso havas Eŭropo? Kio okazos kiam Eŭropo ne povos aĉeti tergason el Rusio?
Eŭropo sen rusa gaso kaj nafto povus travivi, sed por Rusio tio estus katastrofo, ĉar la plej granda enspezo estas el nafto kaj gaso. Ne vendos nafton Rusio eblas aĉeti el Irano. Kaj sankcioj jam efikas Rusion.

ustra:Krome Ukrainio jam delonge ne ekzistas.
Ĉu vi tion tralegis en RT. Ne nutriĝu per propagando.

ustra: ni ja povis konvinkiĝi pri la supera tekniko de la Okcidento... Feliĉe ili ja povas aĉeti bonkvalitan raketna teknikon el Rusio.
Ĉu vere?

http://www.dsca.mil/major-arms-sales/poland-joint-...

Vendado de Mistral kaj aliaj armiloj al Rusio 1

Vendado de Mistral kaj aliaj armiloj al Rusio 2

ustra (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2014 13:36:01

vincas:Eŭropo sen rusa gaso kaj nafto povus travivi, sed por Rusio tio estus katastrofo, ĉar la plej granda enspezo estas el nafto kaj gaso. Ne vendos nafton Rusio eblas aĉeti el Irano. Kaj sankcioj jam efikas Rusion.
Ekspliku kiel Eŭropo povus travivi sen rusa gaso kaj nafto.
Necesas forigi sankciojn kontraŭ Irano por ebligi komercon kun ĝi. Tio neniam okazos ĉar Irano estas la granda malamiko de Israelo. Kaj la eŭropaj transatlantikistoj estas ankaŭ cionistoj.

Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2014 17:47:52

blk:Kia estas la vivo nun en rusio? Mi supozas ke rusoj pagas nun altan prezon pro sia apogo al la ribeluloj. Ĉu rusoj havas sufiĉe diversajn manĝaĵojn? Ĉu rusoj havas sufiĉe da mono por vivi sufiĉe bone post la sankcioj de europo kaj usono? Do,ĉu la ekonomiaj sankcioj funkcias?
Mi antaŭ kvin tagoj aĉetis novan aŭtomobilon Renault kaj novan loĝejon. Neniu malsatas. Vizitu Rusion kaj rigardu mem per propraj okuloj. Kaj ne kredu al Vincas. Ekonomiaj sankcioj funkcias reciproke.
Tamen mi devas rimarki unu nuancon: Eŭropanoj decidis puni Rusion pro Ukrainio, sed tute ne zorgas pri tiu ĉi Ukrainio. En rezulto, tie homoj ekvidis tutan teruron de "eŭropa helpo". Forestas la varmo, pensioj, salajroj, manĝaĵoj. Forestas ia potenco. Ĉeestas nur plena ĥaoso. Kaj neniu el eŭropanoj bedaŭras pri ukraina situacio, ĉiuj rigardas Rusion.
Ne tien vi, sinjoroj, rigardas. Ne pri tio vi bedaŭras. Helpu al Ukrainio. Sed Rusio estas memstara lando.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2014 19:34:04

Lakiro:Mi antaŭ kvin tagoj aĉetis novan aŭtomobilon Renault kaj novan loĝejon. Neniu malsatas. Vizitu Rusion kaj rigardu mem per propraj okuloj. Kaj ne kredu al Vincas. Ekonomiaj sankcioj funkcias reciproke.
Tamen mi devas rimarki unu nuancon: Eŭropanoj decidis puni Rusion pro Ukrainio, sed tute ne zorgas pri tiu ĉi Ukrainio. En rezulto, tie homoj ekvidis tutan teruron de "eŭropa helpo". Forestas la varmo, pensioj, salajroj, manĝaĵoj. Forestas ia potenco. Ĉeestas nur plena ĥaoso. Kaj neniu el eŭropanoj bedaŭras pri ukraina situacio, ĉiuj rigardas Rusion.
Ne tien vi, sinjoroj, rigardas. Ne pri tio vi bedaŭras. Helpu al Ukrainio. Sed Rusio estas memstara lando.
Kial ne rusan aŭtomobilon vi aĉetis?

klmn (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2014 07:57:25

vincas:Rusio timegas, ke Ukrainio povas fariĝi membro de NATO
Do, po iomete klariĝas kial Rusio bezonas disŝiri tiujn "nenies teritoriojn" kiel Ĉednestrio, Abĥazio, Sud-Osetio, nun Orient-Ukrajnio.

NATO ne akceptas landojn kiuj enhavas disputeblajn teritoriojn.

Tiel Rusio baras membrecon de Moldavio, Kartvelio, Ukrajnio al NATO.

klmn (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2014 10:20:02

Lakiro:NATO estas Usono sur fremdaj teritorioj. Ĝi intencas gluti tutan Eŭrazion kaj fariĝi mastro de ĉiuj popoloj. Jam eŭropaj popoloj fariĝis ĝia vasaloj kaj sklavoj.
Rusio avertas! Kiu volas elprovi siajn dentojn kontraŭ Rusio, devas zorgi pri propra ĉerko kaj tombejo. Multaj oponantoj en Eŭropo imagas rapidan invadon en Rusion kaj konstante timigas ĝin. Ĉu vi neniam imagis kiel bone brulos multaj eŭropaj urboj, se malpura usona simio riskos ataki Rusion?
Se Europa Unio decidus establi sian propran defend-organizon kaj eksiĝus de NATO, ĉu vi tiukaze ne kontraŭus se Ukrajnio, Moldavio, Kartvelio dezirus partopreni en ĝi?

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2014 10:24:59

klmn:Se Europa Unio decidus establi sian propran defend-organizon kaj eksiĝus de NATO, ĉu vi tiukaze ne kontraŭus se Ukrajnio, Moldavio, Kartvelio dezirus partopreni en ĝi?
Tio dependas, kontraŭ kiu vi amikos. NATO estis kreita por amiki kontraŭ USSR, nur ĝi amikas kontraŭ Rusio, ties posteulo.

klmn (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2014 10:29:19

sergejm:
klmn:Se Europa Unio decidus establi sian propran defend-organizon kaj eksiĝus de NATO, ĉu vi tiukaze ne kontraŭus se Ukrajnio, Moldavio, Kartvelio dezirus partopreni en ĝi?
Tio dependas, kontraŭ kiu vi amikos. NATO estis kreita por amiki kontraŭ USSR, nur ĝi amikas kontraŭ Rusio, ties posteulo.
"amiki kontraŭ"
mi ŝatas la esprimon ridulo.gif

Subira ku ntango