Al contingut

ĉu oni povas izoligi rusion?

de baibaibibi, 1 d’abril de 2014

Missatges: 448

Llengua: Esperanto

Lakiro (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2014 16.33.36

Ukrainio tre eraris, kiam ekkredis al EU. Ĝis neleĝa politika renverso ukrainia popolo vivis bone. Laboris ĉiuj bankoj kaj uzinoj. Funkciis medicinaj organizaĵoj kaj hejta sistemo.
Nun nova registaro venigis la landon al granda katastrofo. Nenio funkcias! Armeo estas ridinda amaso da maĥno-banditoj, kiuj ne volas militi kaj perei pro kievaj idiotoj Potroŝenko kaj Jajcenuĥ. La parlamento ankoraŭ ne funkcias, registaro forestas. La vintro proksimiĝas. Malsanaj homoj jam mortas, ĉar en hospitaloj forestas necesaj medikamentoj. la homaro konstante troviĝas sur manifestacioj de protesto.
Ĉiuj homoj jam delonge forgesis pri la integriĝo kun EU. Aperis aliaj problemoj kaj neniu rememoras pri EU kaj ĝia dolĉa vivo. EU forturniĝis. Kaj mem EU ne volas havi tian malbonan donacon (Ukrainion), kiun ĝi devas nutri senpage kaj nenion havi anstataŭ.
Okcidento ricevis necesan rezulton! Ĝi detruis Ukrainion. Tio necesis por sekva etapo - malstabiligi situacion en Rusio. Por tio Okcidento pretas oferi sian ekonomikon. Nur unu mava Usono nenion perdas, ĉar faras sian malpuran aferon per fremdaj manoj.

ustra (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2014 17.16.55

+ la ukraina oro estas forigita por ĉiam.

vincas (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2014 18.59.09

Lakiro:NATO estas Usono sur fremdaj teritorioj. Ĝi intencas gluti tutan Eŭrazion kaj fariĝi mastro de ĉiuj popoloj. Jam eŭropaj popoloj fariĝis ĝia vasaloj kaj sklavoj.
Rusio avertas! Kiu volas elprovi siajn dentojn kontraŭ Rusio, devas zorgi pri propra ĉerko kaj tombejo. Multaj oponantoj en Eŭropo imagas rapidan invadon en Rusion kaj konstante timigas ĝin. Ĉu vi neniam imagis kiel bone brulos multaj eŭropaj urboj, se malpura usona simio riskos ataki Rusion?
Ĉu vi vere pensas ke NATO havas iun intencon invadi en Rusion? Dormu trankvile kaj ne timu - NATO tute tion ne intencas fari.

ustra (Mostra el perfil) 20 de novembre de 2014 20.07.18

vincas:Ĉu vi vere pensas ke NATO havas iun intencon invadi en Rusion? Dormu trankvile kaj ne timu - NATO tute tion ne intencas fari.
Sufiĉas rigardo sur mapo por ekkoni la encirkligon de Rusio kaj Ĉinio. Sankcioj kontraŭ ŝtato jam estas milita ago. Vidu tiun ĉi videon pri la tutmondigo de milito.

mihxil (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 8.24.10

ustra:
vincas:Ĉu vi vere pensas ke NATO havas iun intencon invadi en Rusion? Dormu trankvile kaj ne timu - NATO tute tion ne intencas fari.
Sufiĉas rigardo sur mapo por ekkoni la encirkligon de Rusio kaj Ĉinio. Sankcioj kontraŭ ŝtato jam estas milita ago. Vidu tiun ĉi videon pri la tutmondigo de milito.
Rimarku tamen ke la filmeton faris 'GlobalResearch', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.

ustra (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 10.04.27

mihxil:
ustra:
vincas:Ĉu vi vere pensas ke NATO havas iun intencon invadi en Rusion? Dormu trankvile kaj ne timu - NATO tute tion ne intencas fari.
Sufiĉas rigardo sur mapo por ekkoni la encirkligon de Rusio kaj Ĉinio. Sankcioj kontraŭ ŝtato jam estas milita ago. Vidu tiun ĉi videon pri la tutmondigo de milito.
Rimarku tamen ke la filmeton faris 'GlobalResearch', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.
Rimarku tamen ke ĉi mesaĝon skribis 'Miĥil', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.

mihxil (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 17.23.27

ustra:Rimarku tamen ke ĉi mesaĝon skribis 'Miĥil', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.
Se vi akuzas min de mensogado, vi devus montri tion, alikaze ne estas pli ol etspirita insultado.

Pri 'globalresearch' tio estas ĝenerale ne tre dubata. Jen ekzemple la juĝo de rationalwiki.

ustra (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 17.53.15

mihxil:
ustra:Rimarku tamen ke ĉi mesaĝon skribis 'Miĥil', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.
Se vi akuzas min de mensogado, vi devus montri tion, alikaze ne estas pli ol etspirita insultado.

Pri 'globalresearch' tio estas ĝenerale ne tre dubata. Jen ekzemple la juĝo de rationalwiki.
Krom stultaj akuzoj mi ne vidas unu solan pruvon kiu subtenas la asertojn. Ne mirigas min, ke vi legas tian aĉon.
Vera analizo aspektas ekz. tiel.

kaŝperanto (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 19.54.35

ustra:
mihxil:
ustra:Rimarku tamen ke ĉi mesaĝon skribis 'Miĥil', kiu estas sciata fonto de misinformado kaj mensogoj. Do, mi rekomendus ne malŝpari onian tempon eĉ rigardi ĝin.
Se vi akuzas min de mensogado, vi devus montri tion, alikaze ne estas pli ol etspirita insultado.

Pri 'globalresearch' tio estas ĝenerale ne tre dubata. Jen ekzemple la juĝo de rationalwiki.
Krom stultaj akuzoj mi ne vidas unu solan pruvon kiu subtenas la asertojn. Ne mirigas min, ke vi legas tian aĉon.
Vera analizo aspektas ekz. tiel.
hahahahaha

Pardonu, sed la titolo de via ligilo estas tre...fantazia. Ankaŭ, miĥil eble estas multaj aĵoj, sed ne mensogulo.

Viaj fantaziaj komplotaj teorioj kaj aliaj frenezaĵoj faras vi ŝajnigo por komplotteoriista doktrinigado. Vere, lastatempe, ĉi tiu "Vidpunktoj" forumo estas ŝajnigo por komplotteoriista doktrinigado kaj ĝenerala frenezaĵo.

ustra (Mostra el perfil) 25 de novembre de 2014 20.20.16

kaŝperanto:hahahahaha

Pardonu, sed la titolo de via ligilo estas tre...fantazia. Ankaŭ, miĥil eble estas multaj aĵoj, sed ne mensogulo.

Viaj fantaziaj komplotaj teorioj kaj aliaj frenezaĵoj faras vi ŝajnigo por komplotteoriista doktrinigado. Vere, lastatempe, ĉi tiu "Vidpunktoj" forumo estas ŝajnigo por komplotteoriista doktrinigado kaj ĝenerala frenezaĵo.
Mi nur uzis lian sintakson por montri, ke oni povas arbitre uzi ĝin. Tiurilate ĉi sintakso estas stulta. Nek li montras pruvojn por la akuzo, nek lia fonto.

Krome, mia ligilo montras kiel analizo povus aspekti. Evidente la aŭtoro havas kaŭzojn por lia titolo. Ne gravas ĉu ĝi ĝustas aŭ ne, almenaŭ li fondas liajn asertojn.

Kaj ne estas mi kiu temigas komplotteoriistan doktrinigadon, sinjoro psikologo.

Tornar a dalt