去目錄頁

pri akuzativo kaj aliaj kazoj en aliaj lingvoj

mac69, 2014年4月2日

讯息: 10

语言: Esperanto

mac69 (显示个人资料) 2014年4月2日下午7:44:06

Saluton al cxiuj.
Mi scivolus en kiuj lingvoj oni uzas akuzativon. Cxu ekzistas akuzativo en via denaska lingvo? Aldone, ĉu vi uzas aliajn kazojn (ekz., dativon, genitivon, ablativon, k.t.p.)en via lingvo?

Bonvolu ne heziti rimarkigi min pri eraroj de ajna speco en tiu mesaĝo.

Mi antaŭdankas viajn respondojn.

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年4月2日下午8:21:39

ĉiuj slavaj lingvoj havas akuzativon kaj aliajn kazojn (plejofte 6-7)
escepto estas la bulgara lingvo, kiu nune ne havas kazojn

iqlight (显示个人资料) 2014年4月2日下午9:10:16

Mia hungara gramatiko mencias 24 hungarajn kazojn.

Mattacchione4 (显示个人资料) 2014年4月2日下午9:53:14

En la itala lingvo ne estas kazoj (escepte de kelkaj pronomoj). Mi studadis la germanan lingvon kaj konstatis ke ĝi havas kvar kazojn: nominativan, genitivan, akuzativan, dativan (la germanaj povas korekti min, se mi eraras).
En la slovena lingvo estas sep kazojn, kiuj inkluzivas la akuzativon.

Gxis

Duko (显示个人资料) 2014年4月3日下午12:29:58

La rumana lingvo havas akuzativon oficiale, sed ĝi kutime ne estas markita. Foje ĝi estas markita naisme, pere la prepozicio "pe". La pronomoj havas apartajn formojn por akuzativo.
Simile, la pronomojn en la bulgara/makedona lingvo havas akuzativon, sed krome la akuzativo malaperis.

Rugxdoma (显示个人资料) 2014年4月3日下午6:57:20

Mia denaska lingvo, la sveda, havas akuzativon nur por pronomoj. Substantivoj kaj adjektivoj nur havas genetivon.
En la finna lingvo estas cirkaŭ 15 kazojn. La finna akuzativa sufikso estas -n, same kiel la esperanta.

michaleo (显示个人资料) 2014年4月3日下午7:07:31

En la pola oni uzas 7 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, instrumentalon, lokativon kaj vokativon).

antoniomoya (显示个人资料) 2014年4月3日下午9:16:11

michaleo:En la pola oni uzas 7 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, instrumentalon, lokativon kaj vokativon).
Vi estas vere distraj. ridulo.gif

Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.

Amike.

michaleo (显示个人资料) 2014年4月4日上午2:10:52

antoniomoya:
michaleo:En la pola oni uzas 7 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, instrumentalon, lokativon kaj vokativon).
Vi estas vere distraj. ridulo.gif

Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.

Amike.
Probable niaj hindeŭropaj prauloj uzis 8 kazojn (7 kazojn kiel en la pola kaj ablativon).

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年4月4日上午4:18:24

antoniomoya:Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.
Amike.
mia du-jara nepino jam senerare uzas ses kazojn de la rusa lingvo.

bedaŭrinde, kelkajn sonojn ŝi misproponcas lango.gif

回到上端