Sadržaj

ĝustaj prepozicioj

od eb.eric, 3. prosinca 2007.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

eb.eric (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 14:56:16

Saluton. Mi esperas ke vi fartas bone.

Mi havas unu demandon rilate la prepozicioj. Kiel povus oni scii la bonan prepozicion de iu verbo?

Ekzemple, oni diras "telefoni al vi" kaj ne "telefoni vi", sed mi ne scias kial.

Dankon! (Kaj mi vin petas de kontroli mian gramatikon, se vi bone deziras.)

Eric

Jasminka (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 15:22:12

eb.eric:Mi havas unu demandon rilate la prepozicioj. Kiel povus oni scii la bonan prepozicion de iu verbo?

Ekzemple, oni diras "telefoni al vi" kaj ne "telefoni vi", sed mi ne scias kial.
"Telefoni" estas transitiva verbo, pro tio eblas nur diri "telefoni viN" aŭ "telefoni al vi".

eb.eric (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 15:30:47

Ho, dankon, mi ne sciis. Ĉu vi scias se vortaro (libro) dirus ĉu verbo estas trasitiva?

Mi pensas ke mi devos aĉeti vortaron. Sed, ne estas malmultekosta...

eb.eric (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 15:38:15

Novan ekzemplon:

Se, dum rigardanta la televido, mi vidas homon. Ĉu mi dirus: Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido.

Mi scias ke la ĝusta prepozicio estas malsama en la angla lingvo ke en la franca lingvo.

Filu (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 20:04:06

eb.eric:Novan ekzemplon:

Se, dum rigardanta la televido, mi vidas homon. Ĉu mi dirus: Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido.

Mi scias ke la ĝusta prepozicio estas malsama en la angla lingvo ke en la franca lingvo.
Kara Eric,

Mi anstataŭ esprimus vian unuan frazon tiel:

Se, rigardante la televidon, mi vidas homon, ĉu mi dirus... ? Se, dum mi estas rigardanta la televidon, mi vidas homon, ĉu mi dirus... ?

Nu! Ankoraŭ respondindas via demando, sed ĝi ankoraŭ ne respondiĝis. Mi uzus (sed estu prudenta kun mia rekomendo, ĉar ne spertulo mi estas) la prepozicion "ĉe": mi vidas homon ĉe televido.

Se vi vidus homon per televido, al mi ŝajnus, ke vi uzas televidon ĉar alimaniere ne facile eblas (aŭ eĉ tute maleblas) vidi tiun homon en la nuntempa. Ekzemple: Lune marŝantajn homojn oni vidis per televido.

Se vi vidus homon kun televido, vi vidus homon, kiu kunportas televidon kun si.

Se vi vidus homon tra televido, la televido estus travidebla (kiel fenestro) kaj tra ĝi, malantaŭ ĝi, vi vidus homon.

Se vi vidus homon sur televido, tiu homo estus staranta sur televido (verŝajne tio ne estus tre bona por kompatinda televido...)

--- Eble mi malpravas en ĉisekvonta kazo... Spertuloj, mi petas vin korekti se mi deliras ---
Se vi vidus homon en televido, tiam vera homo (ne nur ĝia bildo) estus ene de la televido (tiukaze estus aŭ hometo, aŭ televidego okulumo.gif ).

Amike

Filu (Prikaz profila) 3. prosinca 2007. 20:09:30

eb.eric:Ho, dankon, mi ne sciis. Ĉu vi scias se vortaro (libro) dirus ĉu verbo estas trasitiva?

Mi pensas ke mi devos aĉeti vortaron. Sed, ne estas malmultekosta...
Eblas senkoste uzi la retan vortaron, kiu ja mencias ĉu aŭ ne verbo estas transitiva.

Ĉi tie troviĝas la ReVo

eb.eric (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 17:29:18

Perfekta! Dankon! Via respondo estas tre utila... Lasi min diri... Mi multe apreprezas la komunuman atmosferon de ĉi tiu forumo. Mi esperas baldaŭ kontribui kun plej alta nivelo de Esperanto.

Amike,

Eric

Filu (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 21:03:43

ekstertemo.gif

Kara Terurĉjo,

Ekvintris kaj via felo tute faliĝis, ĉu?

Ĉiam naturo trovas novajn manierojn mirigi min. okulumo.gif

eb.eric (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 22:11:13

Mi ŝercis... mi ne trinkas tro ofte. Tamen, mi estas studento, do mi devas trinki iomete (almenaŭ). senkulpa.gif Ĉu katoj ŝatas trinki lakton?

Kaj "eb" estas Eric Brown. Jes, eb.eric estas redunda, sed mi ĝin ŝatas.

Filu (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 23:58:27

Terurĉjo:Ĉiuvintre mi ŝanĝas mian lanugon kaj fariĝas tre malica, ruĝa pro frosto, fia kaj aĉa. Zorgu viajn mesaĝojn. Precipe pro uzado de akuzativo. murdisto.gif
lango.gif

-------------

Ĉu tro da akuzativoj enhavis antaŭa mesaĝo mia? demando.gif

Kiel pli bone esprimiĝus tio, kion skribis mi???

Amikaĉe okulumo.gif

Natrag na vrh