Aller au contenu

Oni umas je ajno

de ora knabo, 3 décembre 2007

Messages : 7

Langue: Esperanto

ora knabo (Voir le profil) 3 décembre 2007 15:11:17

En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?

Matthieu (Voir le profil) 3 décembre 2007 19:34:11

Ĝi ja estas gramatike korekta... Sed mi ne komprenas ĝin.

Mielo (Voir le profil) 3 décembre 2007 20:44:58

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu se mi tradukos hungare, ĉu vi komprenos ? rido.gif

novatago (Voir le profil) 4 décembre 2007 14:32:34

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu vi havas la kuntekston de la frazo?. Se estas tiel, bonvole sribu ĝin.

Ĝis novatago.

stefanspaul (Voir le profil) 4 décembre 2007 17:27:52

Ĉu vi memorigas nomon de la libro?
Mi ne havas iun ideon kio tion povus signifi. demando.gif

rosto (Voir le profil) 6 décembre 2007 14:57:47

En Sibirio pli uzata estas "балду пинают".
Vi, Terurĉjo, bone klarigis.

kvarelcentenorvega (Voir le profil) 21 août 2020 02:30:07

hahahaha. tio min ridigas.

vidis mi ĉe alia afiŝtemo la similan frazon ``io umas je ia aĵo``...... opinias mi tion tute malaĉa.

Retour au début