Al la enhavo

Kion vi pensas pri Interlingua Projekto?

de pt321, 2014-aprilo-11

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 02:25:07

Ah, ni povus uzi ĉiun duan vorton el alia lingvo, tiel ke por diri: Mi estas feliĉa - oni povus diri: Je bin blij. Au uzi la doremi ideon kaj ĉiu kantu solsilabojn muzike. Eble oni devus forigi la literon ŭ de la lingvo aŭ ŝanĝi la nomon de Svislando en Jodelio. Oni ja povus aldoni slavan sistemon de adaj kaj maladaj verboj malsamaj. Ili uzas 'jet' aŭ 'jit' por iri nun kaj 'ĥodit' por ofte iri. Aŭ ni povus aldoni la hispan-portugalan ideon de du verboj anstataŭ unu por "esti". Eble ni povus kunvenigi tutan grupon de novbakitaj esperantistoj kaj post nuraj tri tagoj ili estus aliformantaj la lingvon tiel ke ĝi estus nerekonebla al iu kiu scipovis ĝin antaŭ la kunveno. Ĉu tio ne vere helpus forigi la lingvoproblemon? Certe! Kaj nun, mi petas replenigu mian glason da kaŝaso! Mi ĵus drinkis vodkon kaj ŭiskion, sakeon kaj uzoon. Mi pafis iom da mirijuano kaj nun pretas por tiu brazila drinkaĵo - tiam mi havos novajn ideojn kiel plibonigi Esperanton. hehehe

bryku (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 08:24:27

Terurĉjo:jes, ĝi estas pli bona lingvo ol e-to
ellernu ĝin tuj kaj estu feliĉa
+1000!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 10:48:45

Stefano888:… ĝi estas facila lerni …
[x] Anglaĵo malkovrita

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 16:09:22

pt321:Ĉu Interlingua estas pli bona lingvo ol Esperanto? Aŭ vi pensas ke Esperanto havas pli da avantaĝojn?
Avantagxoj de IA ol EO:

- ne havas cxapelojn
- ne havas na netusxebla, arkaikega kaj ecx krokodila "Fundamento"

Avantagxoj de EO ol IA:

- malpli seksisma (tamen ankoraux tro seksisma)
- malpli euxropocentrisma (tamen ankoraux tro euxropocentrisma)
- malpli "internacia" (tamen ankoraux tro "internacia" )
- pli logika
- elparolo kaj ortogtafio pli facilaj (sed la cxapeloj ... )
- pli bela nomo

Konkludo: se la Esperanta komunumo forigus la cxapelojn kaj na la "Fundamento", IA ne plu havus avantajxojn kaj ne plu rajtus ekzisti ridulo.gif

"http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao":Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastaj validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
Rubego, aroganteco de Euxropaj "lingvistoj" - "profesoroj" malgajo.gif

cellus (Montri la profilon) 2014-aprilo-18 16:42:20

Mia gepatra lingvo estas la sveda. Mi ne havis iun ajn malfacilaĵon lerni la interlinguan. Pasive mi jam kiam mi vidis la unuajn tekstojn en interlingua povis legi ĝin kaj komprenis preskaŭ ĉion. Poste, kompreneble, por aktive majstri la lingvon mi devis labori. Nenio venas al vi tute snpake. La klasika ortografio estas unu el la trajtoj, kiujn mi ne tro ŝatas en interlingua, sed oni povas uzi simpligitan ortografion. Mi ĉiam uzas la simpligitan ortografion de interlingua. Mi povas vere rekomendi studon de tiu lingvo.

Mi ne komprenas la kritikon pri la personaj pronomoj en interlingua. Ĝiaj pronomoj estas pli ekzaktaj ol tiuj de esperanto. Oni havas ci-pronomon kaj vi-pronomon, kaj oni uzas ambaŭ, ne kiel en esperanto.

andresfeliper3 (Montri la profilon) 2014-aprilo-18 18:46:51

spreecamper:
pt321:Kiam mi parolas pri "boneco", mi raportas al la maniero de lerni kaj uzi tion lingvon. Ĉu interlingua estas pli lernebla aŭ uzabla ol Esperanto, en via opinio?
Mi estas germana denaskulo. Por mi, kune, Interlingua kaj Esperanto ne estas facila lerneble. En ordo, por mi, kia germana denaskulo, Esperanto ŝajnas malgranda pli facila lernebla ol Interlingua. Sed dependas de lernmaterialo. En apliko, por mi, Esperanto ŝajnas pli profitiga ol Interlingua. Kontraŭe, Interlingua estas pli ekzotika, interesa al mi.

Provu mem, decido mem. En Interlingua la portuagla estas unu de 'kernfontoj' por selektu radikojn/vorttrunkojn. Dependas, kion vi volas fari kun lingvon Interlingua aŭ Esperanto.
mi ŝatus lerni Interlinguan, kvankam mi pliŝatas esperanton ol Interlinguan, mi ŝatus paroli esperanton, Interlinguan kaj idon samtempe, ĉu vi konas retpaĝo por lerni Interlinguan aŭaux idon?

andresfeliper3 (Montri la profilon) 2014-aprilo-18 18:47:44

spreecamper:
pt321:Kiam mi parolas pri "boneco", mi raportas al la maniero de lerni kaj uzi tion lingvon. Ĉu interlingua estas pli lernebla aŭ uzabla ol Esperanto, en via opinio?
Mi estas germana denaskulo. Por mi, kune, Interlingua kaj Esperanto ne estas facila lerneble. En ordo, por mi, kia germana denaskulo, Esperanto ŝajnas malgranda pli facila lernebla ol Interlingua. Sed dependas de lernmaterialo. En apliko, por mi, Esperanto ŝajnas pli profitiga ol Interlingua. Kontraŭe, Interlingua estas pli ekzotika, interesa al mi.

Provu mem, decido mem. En Interlingua la portuagla estas unu de 'kernfontoj' por selektu radikojn/vorttrunkojn. Dependas, kion vi volas fari kun lingvon Interlingua aŭ Esperanto.
mi ŝatus lerni Interlinguan, kvankam mi pliŝatas esperanton ol Interlinguan, mi ŝatus paroli esperanton, Interlinguan kaj idon samtempe, ĉu vi konas retpaĝo por lerni Interlinguan aŭaux idon?

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-aprilo-18 19:40:14

La poseda adjektivo, su, kaj la poseda pronomo, sue, estas dubasencaj. Su povas signifi lia, ŝia,ĝia. Sue povas tradukiĝi lia, ŝia,ĝia. Ekzemple, Io habe su libro. Io non habe le sue. Kiel oni tradukas tiujn frazojn? Mi ne sciis ke Interlingua havas simpligitan ortografion. Estas literoj kaj literkombinaĵoj en ĉi tiu lingvo kiuj esprimas la saman sonon. Estas literoj en ĉi tiu lingvo kiuj prononciĝas malsammaniere. La literoj c kaj t, la literkombinaĵoj qu, ekzemple. Mi studis la hispanan kaj la francan en lernejo. Mi povas legi Interlingua facile ĉar mi vidas similaĵojn inter la Interlingua-vortoj kaj tiuj en la hispana kaj la franca. Interlingua ne estas malbona artefarita lingvo. Oni povas lerni ĝin facile. La neregulaĵojn en ĝi mi ne ŝatas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 00:16:32

Mi studadas ekde longa tempo la madarenon (ĉinan), la havajan, la tahitian kaj la turkan. Mi adoras Esperanton kiel helpilon je la lernado de tiuj lingvoj ĉar vortkreado de Esperanto pli similas al la vortkreado en ekstereŭropaj lingvoj.

Mi batalas kun la kompreno kaj komprenigo de la faka angla por de miaj studentoj kaj miaj kunstudentoj - mi studas nun en politeknika lernejo, instruas la anglan kiel duan lingvon kaj instruis kiel profesoro en usona universitato. Mi estus feliĉega se oni uzus la malnovan anglan de antaŭ 1000 jaroj ĉar la vortformado estis multe pli simpla. La "pruntado" de latin- kaj grekdevenaj vortoj sen scii la radikojn gvidas la studenton al miskomprenoj kaj miskonceptoj, bone uzeblaj por nebligi la menson vizaĝe al politikaj dogmoj kaj kaŝitaj agendoj.

Eble por denaskaj parolantoj de eŭropdevenaj lingvoj Interlingua estas (ŝajne) pli facila - same por Ido, kion mi ekstudis kaj forlasis skuante la kapon. Esperanto estas mirinde elpensata ĉe la kreado de novaj esprimoj.

En la usona lingvo ni ofte diras: se ne estas rompita, ne riparu ĝin. Tial mi restos Esperantisto. Estas aliaj tre gravaj problemoj por okupigi min (kiel justeco en nia korupta socio, la forigo de diskriminacio, egaleco financa inter la homoj, malsato en usona socio - jes, bedaŭrinde, jes1 ktp) kaj Esperanto estas bona solvo por mia soifo esti internacia. Mi vere ne bezonas klingonajn volapukaĵojn aŭ kovertfrancajn/kovertanglajn HOBIOJN.

Se oni volas belan lingvon krom Esperanto mi proponas la havajan. Se oni soifas por pli abstrakta esprimformo mi proponas la japanan. Se oni malsatas por pli poetisma mi proponas la ĉinan. Ek! Studu ilin!. Ni bezonas dulingvan vortaron havaj-esperantan. Jen pli nobla laboro ol relavi malnovajn vestaĵojn eŭropeskajn.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 03:59:41

ridulo.gif

Reen al la supro