Więcej

Kion vi pensas pri Interlingua Projekto?

od pt321, 11 kwietnia 2014

Wpisy: 24

Język: Esperanto

Lakiro (Pokaż profil) 19 kwietnia 2014, 04:06:53

Esperanto estas preskaŭ perfekta lingvo. Kial preskaŭ?
Kiam mi skribas, do esprimas miajn frazojn facile. Kiam mi parolas aŭ aŭskultas, do miaj oreloj ne volas percepti la finaĵon de la pluralo "OJ".
Se estus mia volo, do mi ŝanĝus tiun finaĵon je "I". Ekzemple - frato kaj frati, domo - domi.
Sed la finaĵon en la infinitivo mi esprimus kiel "ES" aŭ aplikus prepozicion "TE". Te bato - bati, te laboro - labori, te amo - ami. Labores - labori ktp.
Tio estas mia propra volo, kiun mi tute ne proponas al ĉiuj. ridulo.gif

carlosedepaula (Pokaż profil) 19 kwietnia 2014, 04:28:06

Mi malkaŝis Interlingua danke al Esperanto, sed nun mi pli ŝatas Interlingua ol esperanto. Mi kredas ke esperanto vere estas genia lingvo, ĉar ĝi permesas la konstruadon de vortoj kiuj ne ekzistas eĉ en niaj denaskaj lingvoj kaj ĉar ĝi igas nin lerni la signifon de la vortetoj, tiel donante al ni tre importanta lerteco lingvistika, kiun ni kunportas dum la tuta vivo.

Sed mi sentas plu libera kiam mi parolas Interlingua, ĉar ĝia vortaro estas farita per vortoj kiuj vere ekzistas, same kiel ĝia gramatiko. Mi ne bezonas lerni la signifon de ĉiuj vortoj kiujn mi uzas, mi devas simple lerni la lingvajn regulojn kaj post mi povas esti sendependa parolanto. Mi ne dependos je la konsento de la komunumo aŭ de la aŭtoritato. Mi simple scias ke mia vortelekto estas justa kaj prava. Mi kredas ke tio estas pli granda libereco kaj sendependo.

Krome, la plej granda parto de la esperantaro havas stultajn ideologiojn, kiujn mi tre malŝatas.
Tial mi nun preskaŭ ne konsideras min parton de la esperantoparolantaro kaj mi tre ŝatas eksprimi min interlingue kaj paroli interlingue.

cellus (Pokaż profil) 19 kwietnia 2014, 05:24:16

Povas esti ke interlingua estas iomete pli "sudeŭropa" ol necese, sed tio eble estas afero de gusto. Tamen, kiam oni plendas ke interlingua estas tro eŭropa oni forgesas, ke "eŭropaj lingvoj" estas ankaŭ parolataj – vaste – en la amerikaj kontintneoj, en Aŭstralio, je grandaj partoj de Afriko kaj en grandaj partoj de Azio. Do, lernolibro de interlingua por homo kiu tute ne scias ion ajn de iu ajn okcidenta lingvo, devos esti multe pli detala ol tia materialo por persono kiu jam scias iun el la fontlingvoj de interlingua.

Homoj de la plej diversaj lingvoj gaje lernas la anglan, tre eŭropa lingvo.

Rob menciis en antaŭa mesaĝo ke la moderna angla lingvo havas grandegan aron da francaj kaj latinaj importaĵoj. Jes, tio estis unu el la malfacilaĵoj pri la angla lingvo, kiujn mi memoras de mia lernejtempo. Oni devas lerni vortojn, kies konstruon oni ne bone komprenas. Esperanto havas parte tion saman, pensu pri vorto kiel cirkonstanco.

La konstruistoj de interlingua provis alian metodon, en interlingua oni uzas la elementojn kiel preskaŭ unuordaj vortfaraj elementoj, tial vorto kiel "circumstantia" estas klarigita dum la lernado "circum" ĉirkaŭ, sta- "staras" -nt-
"nt" kaj -ia- = o, kvaza›u *ĉirkaŭstaraĵoj".

Komparu kun via propra lingvo!

Problemo kiun oni povas havi en interlingua estas diveni la finaĵon, ĉu -0 aŭ -a. Tion oni devas kontroli en vortaro.

Avantaĝo de esperanto ŝajnas esti ke la lernanto pli rapide atingas aktivan perfektecon. Se la studanto havas klarigon pri la diversaj morfemoj en esperanto, mi kredas ke oni tre rapide povas atingi pasivan komprenon de esperanta teksto.

En esperanto oni povas serĉi kaj ekuzi vorton kiun oni bezonas. En Interlingua oni estas eble limigita de la vortselektaj principoj, sed mi ne scias ĉu tio nur estas surfaca malfacilaĵo.

La ideo de interlingua estas ke iu kiu renkontas la lingvon povos plimlapli kompreni ĝin jam sen studoj, se la persono havas ian fonon en la grandaj okcidentaj lingvoj. Okcidental, nuntempe oni uzu la nomon "interlingue" kaj novial estas aliaj lingvoj kie oni ankaŭ provas uzi la tujan kompreneblecon.

bengthed (Pokaż profil) 19 kwietnia 2014, 13:09:38

spreecamper:
pt321:Kiam mi parolas pri "boneco", mi raportas al la maniero de lerni kaj uzi tion lingvon. Ĉu interlingua estas pli lernebla aŭ uzabla ol Esperanto, en via opinio?
Provu mem, decido mem. En Interlingua la portuagla estas unu de 'kernfontoj' por selektu radikojn/vorttrunkojn. Dependas, kion vi volas fari kun lingvon Interlingua aŭ Esperanto.
Jes, eble vi tre pli ŝatas Interlingua ol Esperanto. Mi havas amikon, kia ellernis kaj Interlingua kaj Esperanton. (Li vere estas lingvulo.) Li preferas Interlingua (malgraŭ ĝi estas malpli facila lingvo por li!) sed liaj klarigoj (ekzemple, ke la vortoj en Esperanto ŝajnas laŭhazarde elektaj) estas ne tre gravaj por mi. Simile mi pli ŝatas la portugalan ol la francan, kaj mi ne povas klarigi kial.

(Se oni ŝatas lingvon, estas facile trovi vojojn uzi ĝin.)

Wróć do góry