Al la enhavo

Kion vi ŝatus vidi ĉe multlingva informportalo pri Esperanto?

de Jev, 2007-decembro-04

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-decembro-07 21:01:12

Dankon por aldoni mian Ligilon de la germana Eldono al Via Mesaĝo.
Mi jam antaŭĝojas la rusan.
Ĉiun Bonan por la Projekto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 20:29:00

Dirite-farite.

serge.leblanc (Montri la profilon) 2007-decembro-24 09:31:04

Mi ŝatus retkameraan babiladan mesaĝilon uzantan la protokolo SIP. En ĉi tia mesaĝilo, ĉiu povus indiki sian SIP-adreson, permesante aliaj partoprenantoj retkamerae kontaktus vin.

Gewürtztraminer (Montri la profilon) 2008-januaro-05 09:14:49

Bjr,
J'ai découvert l'espéranto avant-hier dans le bouquin de Kersaudy, alors, ne m'en demandez pas trop, s.v.p.
Ma question, pour pouvoir utiliser la vortaro dans le sens eo-français: comment écrire les caractères avec accent circonflèxe?
Dans Word, j'ai crée des raccourcis clavier qui fonctionnenet, mais aujourd'hui j'ai essayé dans la vortaro et ça ne fonctionne pas.
Dankon!Je vois dans ce pavé l'icône de conversion. Y en a-t-il dans la vortaro?

Rao (Montri la profilon) 2008-januaro-06 16:13:10

Gewürtztraminer:Ma question, pour pouvoir utiliser la vortaro dans le sens eo-français: comment écrire les caractères avec accent circonflèxe?
Bonjour! Cette parte du forum est en espéranto. Pour aide en français, il y a le forum en français (choisis "Nouvelle discussion" pour faire nouvelles questions). D'accord? rideto.gif
(D'ailleurs, faites comme ça: cx = ĉ, ux = ŭ, etc. Ça fonctionne pour toutes pages de lernu.net)

Pino (Montri la profilon) 2008-januaro-06 19:41:33

franca ĉi tie

Saluton.

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-07 09:50:35

Dankon pro la franca traduko.

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-09 23:47:59

Por homoj, kiuj volas kunlabori pri la projekto kaj sentas emon helpi nin per ideoj kaj proponoj, ni kreis apartan dissendoliston. Se vi volas sekvi evoluon de la projekto kaj volas jam nun helpi plani ĝin aŭ sentas emon estonte kontribui al la projekto kiel tradukanto aŭ novaĵ-redaktanto, vi estas bonvena aliĝi al la dissendolisto. Tion eblas fari ĉi tie.

guillaume_martin (Montri la profilon) 2008-februaro-05 20:45:43

Estas la unuafojo ekde longan tempon ke mi esperante skribas !

Ĉu vi konas iGoogle ? Ĝi estas tiel google, sed vi eblas aboni al rubikoj.

Mi abonis al la tagaj informoj, estas tre interessa, sed vi povas aboni al multaj aliaj rubrikoj.

La ideoj de la sondaĵo estas tre bonaj ! Sed ĉiaj ne inseresas ĉiuj esperantistoj.

Se vi estas sufiĉe bonaj komputile, (mi ne ! ! ), vi povus fari tiel : paĝaroj, kie oni povas aboni al la rubrikoj ke oni volas, tiel igoogle...

Multan kuraĝon !

Guillaume

Flago (Montri la profilon) 2008-aprilo-21 01:02:32

sal.gif La vojo sal.gif

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco-
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,-
Ni semas kaj semas konstante.
" Ho, ĉesu! " mokante la homoj admonas,-
" Ne ĉesu, ne ĉesu! " en kor' al ni sonas:
" Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco,-
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

L. L. Zamenhof

将本贴推荐给朋友... sal.gif

Reen al la supro